Dostojevskij verkis romanon Demonoj, kiu restis preskaŭ nerimarkita de la okcidenta intelektularo, kiu devkonscie ŝatas kaj eĉ amas la duopon Tolstoj-Dostojevskij, kiuj duope verkis 'Krimo kaj Milito' kaj 'Paco kaj Puno' (eble inverse, oni konsultu Vikipedion).

Do Dostojevski sekrete de la okcidenta intelektularo verkis romanon Demonoj pri la naskiĝanta kaj jam vivdanĝera revoluciularo.

En romano troveblas brilaj homtipaĵoj kiel kapitano Kopejkin kaj Stepan Trofimoviĉ.

Stepan Trofimoviĉ estas liberpensulo, kontraŭregistarano. Kaj ŝajnas al li, ke la registaro persekutas lin pro lia libera pensmaniero. Kaj senĉese plendas pri la persekutado. Dume neniu eĉ konas lin, kaj tiuj kiuj kutime persekutas liberecalstrebantojn tute ne scias pri lia 'kontraŭregistaremo'.

Stepan Trofimoviĉ estas portreto de la nuna 'persekutata' kaj 'gvatata' okcidenta 'liberpensularo', por kiuj la demokratio ne estas sufiĉe libera, kaj kiun tamen tre allogas kaj fascinas la fremdaj diktatoroj .

Tiu, por kiu ĉi tiu mondo estas nesufiĉe bona, ofte kunagas kun tiuj, kiuj nesufiĉe bonas por ĉi tiu mondo. Feodor Dostojevskij