Movado Sen Nomo's photos

2019-4

18 Oct 2019 1 383
Lernado kreskigas. (Oktobro-novembro-decembro 2019) Ni homoj estas inteligentaj kreitaĵoj. Kiel ĉiuj aliaj estaĵoj, ni manĝas kaj trinkas por kreski korpe, ĝis nia maturiĝo, kiam ni estas ĉirkaŭ 20-jaraj. Tamen, nia menso (aŭ spirito, animo) povas ĉiam plu-kreski kaj evolui kaj lerni tutvive. Tamen, multaj homoj laboras tuttage kaj vespere sidas ĉe televidilo aŭ komputilo ĝis enlitiĝo. Certe televido kaj interreto ofertas interesajn aferojn, sed nia korpo post finkresko bezonas plian ekzercadon, same kiel nia menso, por resti sana. Gravas do okupiĝi pri plej diversaj aferoj en la vivo, kiuj devigas nian korpon moviĝi de unu loko al la alia, kaj kiuj permesas al ni persone plu-evolui pliriĉigante niajn konojn kaj spertojn. Estas pruvite krome, ke ju pli ni aktivas kaj korpe kaj mense, des pli longe kaj sane ni vivas.

2019-1

09 Jul 2019 445
Vi ne estas sola en la mondo. (Januaro-februaro-marto 2019) Imagu ke bona amiko via aŭ proksima familiano havas gravan problemon, sed vi aŭdas pri tio nur longe poste. Kredeble via unua reago estas “Kial vi ne parolis pri tio? Mi estus povinta helpi!” Same inverse: se vi havas problemon, eble vi povus paroli pri tio kun bona amiko aŭ proksima familiano. Ni ne estas solaj en la mondo, ni ĉiuj havas socian reton. Ne ĉiuj havas 10 bonajn geamikojn, foje nur 1 aŭ 2, kaj tio povas esti sufiĉa. Kaj foje, iu persono kiun vi malpli bone konas, povas doni tre trafan konsilon aŭ oferti sian subtenon en la ĝusta momento kaj fariĝi tre bona amiko por la vivo. Do ne izolu vin mem, ne timu “ĝeni aliajn homojn” per viaj problemoj.

2019-2

09 Jul 2019 452
La limoj inter homoj estas nur imagaj. (Aprilo-majo-junio 2019) Klare ekzistas diferenco inter kato kaj hundo. Ekzistas diversaj rasoj de katoj kaj hundoj, sed ili ĉiuj restas… katoj kaj hundoj. Ĉu grandaj, ĉu sveltaj, ĉu longharaj aŭ ne, tio ne gravas. Ankaŭ ni homoj ĉiuj estas homoj. Ĉu iu naskiĝis en sudo, nordo, oriento aŭ okcidento ne faras diferencon. Ne gravas la haŭtkoloro, la fizionomio, la inteligenteco. Ni ĉiuj havas niajn proprajn talentojn kaj meritojn. La sola diferenco konsistas en tio, ke iuj homoj imagas sin pli elstaraj, pli valoraj ol aliaj homoj. Ĝuste tiuj homoj ne estas tre homaj.

2019-3

09 Jul 2019 462
Strukturi = stagni; kunsenti = evolui (Julio-aŭgusto-septembro 2019) En nia nuntempa socio kreiĝas ĉiutage pli kaj pli da (ofte necesaj) reguloj. Sed la vivo ne kapteblas en reguloj. Ĉiam estos homoj kiuj estas viktimoj aŭ ne povas ĝui avantaĝojn de tiaj reguloj kaj leĝoj. Indas memorigi ke Phil Bosmans, la persono kiu ege popularigis la asocion Bond zonder Naam (Movado sen Nomo), unue en Flandrio kaj poste internacie estis motivita por dediĉi sian energion por helpi tiujn, kiuj suferas pro nia tro-strukturita socio kaj kiuj riskas forgesiĝi.

msn2017-2

msn2017-1

msn2016-4

msn2016-3

msn2016-2

msn2016-1

Atentu lango, revenas bumerango!


67 items in total

For a Guest account such as this, the number of content displayed is limited to a maximum of 100.