Articles by Movado Sen Nomo

  • Strukturi = stagni; kunsenti = evolui (Julio-aŭgusto-septembro 2019)

    - 4 years ago
    2019-3
    En nia nuntempa socio kreiĝas ĉiutage pli kaj pli da (ofte necesaj) reguloj. Sed la vivo ne kapteblas en reguloj. Ĉiam estos homoj kiuj estas viktimoj aŭ ne povas ĝui avantaĝojn de tiaj reguloj kaj leĝoj. Indas memorigi ke Phil Bosmans, la persono kiu ege popularigis la asocion Bond zonder Naam (Movado sen Nomo), unue en Flandrio kaj poste internacie estis motivita por dediĉi sian energion por helpi tiujn, kiuj suferas pro nia tro-strukturita socio kaj kiuj riskas forgesiĝi.

  • La limoj inter homoj estas nur imagaj. (Aprilo-majo-junio 2019)

    - 09 Jul 2019
    2019-2
    Klare ekzistas diferenco inter kato kaj hundo. Ekzistas diversaj rasoj de katoj kaj hundoj, sed ili ĉiuj restas… katoj kaj hundoj. Ĉu grandaj, ĉu sveltaj, ĉu longharaj aŭ ne, tio ne gravas. Ankaŭ ni homoj ĉiuj estas homoj. Ĉu iu naskiĝis en sudo, nordo, oriento aŭ okcidento ne faras diferencon. Ne gravas la haŭtkoloro, la fizionomio, la inteligenteco. Ni ĉiuj havas niajn proprajn talentojn kaj meritojn. La sola diferenco konsistas en tio, ke iuj homoj imagas sin pli elstaraj, pli valoraj ol a…

  • Vi ne estas sola en la mondo. (Januaro-februaro-marto 2019)

    - 09 Jul 2019
    2019-1
    Imagu ke bona amiko via aŭ proksima familiano havas gravan problemon, sed vi aŭdas pri tio nur longe poste. Kredeble via unua reago estas “Kial vi ne parolis pri tio? Mi estus povinta helpi!” Same inverse: se vi havas problemon, eble vi povus paroli pri tio kun bona amiko aŭ proksima familiano. Ni ne estas solaj en la mondo, ni ĉiuj havas socian reton. Ne ĉiuj havas 10 bonajn geamikojn, foje nur 1 aŭ 2, kaj tio povas esti sufiĉa. Kaj foje, iu persono kiun vi malpli bone konas, povas doni tre…

  • Diru JES! (Oktobro-novembro-decembro 2018)

    - 16 Nov 2018
    2018-4
    La konataj vojoj kaj aferoj donas komforton kaj certecon. Sed ĝuste la novaj, fremdaj aferoj faras nian vivon pli interesa kaj enhave riĉa! Jen alvenas invito al gitarkurso aŭ desegnokurso. Vi povas diri “Ne, mi ne kapablas.” - aŭ vi povas diri “Kial ne? Povas esti amuze.” Kaj eĉ se vi ne fariĝos fama, vi pasigas tempon de persona disvolviĝo, koncentriĝo, lertiĝo kaj amikiĝo kun aliaj kursanoj. Same pri vojaĝoj, ekskursoj kaj tiel plu. Sidi hejme estas komforte, sed la vivo ne estas sidi, sed…

  • Ne gravas fali, sed releviĝi! (Julio-aŭgusto-septembro 2018)

    - 16 Nov 2018
    2018-3
    Japana proverbo diras “Sep foje fali, ok foje restari”. Malmultaj aferoj sukcesas je la unua provo, sed tiu kiu persistas, finfine sukcesos! Atleto, akrobato, verkisto, muzikisto, laboristo, metiisto, ... devas multe ekzerci por atingi bonan nivelon. Rapida rezulto ne ĉiam estas bona rezulto! Povas okazi ke vi konfrontiĝas kun malbonŝanco kaj malhelpo. Pacienco, atendu foje iomete, prenu tempon por trankviliĝi, pensi, poste reprovu kun freŝa energio. Eble petu konsilon aŭ helpon, sed ne cedu!

  • Ne eblas brakumi… tra ekrano. (Aprilo-majo-junio 2018)

    - 16 Nov 2018
    2018-2
    Tre rapide kaj facile oni povas tajpi “xxx” per telefona mesaĝo, sed kio estas la signifo? Ni ĉiuj scias ke la signifo estas io kia “3 kisojn”. Daŭras eĉ ne 1 sekundon sendi tion. Ni faras tion rutine, senpense eĉ. Nun imagu, ke anstataŭ sendi la 3 iksojn, vi brakumas tiun personon. La brakumo kaj ĝia signifo estas multe pli profunda, kaj litere tuŝas la personon ĝis la koro. Tion ne povas fari rapide tajpitaj literetoj! Estas vere ke foje mankas tempo viziti amikon aŭ familion. Sed, se ni…

  • Unu mano sola ne povas aplaŭdi! (januaro-februaro-marto 2018)

    - 06 Feb 2018
    2018-1
    Kunlaboro estas la bazo de ĉiu agado. Kunlaboro signifas kune labori al komuna celo. Kunlabori signifas aŭskulti kaj respekti la aliajn kunlaborantojn, kun iliaj fortaj kaj malfortaj flankoj. Kaj por optimume kunlabori kun aliaj, necesas unuavice koni la proprajn fortajn kaj malfortajn flankojn!

  • Paŭzo! (Oktobro-novembro-decembro 2017)

    - 02 Oct 2017
    2017-4
    Motoro kiu senĉese laboras, trovarmiĝas post certa tempo. La lubrika oleo forvaporiĝas aŭ kemie disfalas, la mekanikaj partoj komencas frotadi kaj difektiĝi. Ni homoj ne estas maŝinoj aŭ robotoj, do ni despli bezonas paŭzon de tempo al tempo! Kiom pezas glaso kun akvo? Ne tiom multe, ĉu? Sed imagu ke vi tenas ĝin kun etendita brako. Post kelkaj horoj, la glaso sentiĝas peza! Ĉu vi sukcesos teni ĝin dum tuta tago? Supozeble ne, almenaŭ ne sen doloro poste! Estas same pri streso. Ni povas tra…

  • Nova retejo!

    - 08 Apr 2016 - 1 comment
    MsN-logo
    Finfine, Movado sen Nomo denove havas propran retejon: http://www.movado-sen-nomo.net/ . Vizitu kaj diskonigu ĝin!

  • Anstataŭ murojn, ni faru pontojn!

    - 08 Apr 2016 - 2 comments
    msn2016-2
    Ni ĉiuj vivas sur la sama planedo, do estas ne-eviteble ke ni renkontiĝas. Diferencoj kaj malsamaĵoj ne minacas, sed riĉigas nian vivon. Kiam ni interŝanĝas niajn unuopajn vidpunktojn, ni ricevas duan manieron por rigardi la mondon! ​Ni do ne izoliĝu malantaŭ niaj muroj, sed forigu la murojn, malfermu pordojn kaj faru pontojn al homoj kun alia gusto, kulturo, religio aŭ opinio. Ni ne nepre devas havi la saman vidpunkton, sed almenaŭ respekti unu la alian. Nur tiel, ĉiuj homoj povas vivi kune…

  • Menso sana en korpo sana.

    - 28 Dec 2015
    msn2016-1
    Malsano estas pli ol la nura sekvo de simpla infekto de bakterio aŭ viruso. Kiam la menso ne fartas bone, pro streso, malfeliĉo, deprimiĝo aŭ alia kaŭzo, la imunsistemo kiu defendas la korpon estas malpli forta kaj oni malsaniĝas pri rapide. Inverse, malforta korpo ankaŭ ne helpas por senti sin bone en la kapo. Oni do flegu kaj la korpon, kaj la menson! Faru fizikajn ekzercojn por la korpo, kaj nepre ne forgesu bone trejni la rid-muskolojn!

  • Atentu lango, revenas bumerango!

    - 11 Nov 2015
    Atentu lango, revenas bumerango!
    Vortoj povas vivi propran vivon. Vi eldiras ilin, kaj ofte tuj poste mem forgesas ilin. Tamen, aliaj homoj, same kiel vi, havas memoron kaj propran buŝon. Ili do povas pludiri viajn vortojn al aliaj homoj, foje eĉ kun propra interpreto! Aŭ, ili memoras la vortojn kaj poste, en la (por ili) konvena momento, konfrontas vin kun viaj propraj vortoj, ne malofte ekster la kunteksto. Tamen, ne paniku: se vi ĉiam estas honesta, respektema kaj sincera, vi havas nenion por timi! Male eĉ, vi estos…

  • Ordo en la domo = ordo en la kapo.

    - 24 Jul 2015
    msn2015-3
    Ĉiuj aferoj en via domo, ĉiuj objektoj, kiuj havas ligon al la pasinteco okupas ne nur spacon en via domo, sed ankaŭ en via subkonscio. Kvankam vi sendube alkutimiĝis al la amaso da objektoj ĉirkaŭ vi, objektoj kiujn vi eĉ ne plu rimarkas, ili malhelpas vin vivi leĝere. Ne vivu en la pasinteco! Imagu, ke sur la ŝrankoj kaj tabloj, troviĝus nur 1 (utila) objekto. Kia paco, ĉu ne? Inverse, plenplenaj ŝrankoj, bretoj kaj tabloj donas senton de maltrankvilo. Pli bonas havi malmultajn sed uti…

  • Kiel VI sentus?

    - 24 Apr 2015
    msn2015-2
    Empatio signifas rekoni la emociojn, ideojn, intencojn kaj personecon de aliaj homoj aŭ bestoj, kaj ankaŭ la proprajn reagojn al la sentoj kaj kondutoj de aliaj. Empatio kondukas al la kapablo kompreni, kunsenti, kaj helpi. Kiam vi interagas kun alia persono, imagu esti “en ties ŝuoj”, alivorte: imagu esti en ties situacio. Sentu, kvazaŭ vi estas la alia persono: 1° kia la alia persono verŝajne sentas sin en sia situacio kaj 2° kio estas la efiko de viaj vortoj kaj agoj. Demandu vin kiaman…

  • Pacienco ne estas scienco.

    - 20 Jan 2015
    msn2015-1
    Foje, aferoj ne tuj aspektas klaraj. Nur post kiam la emocia nubo malaperis, eblas vidi aferojn en ĝusta perspektivo. Tial estas plej bone ne tuj reagi. Memoru ke por venigi kokidon el ĝia ovo, rompi la ovon ne helpos! Ĝi mem venos kiam ĝi pretas. Tiri plantidojn por ke ili pli rapide kresku, nur detruos ilin. Kaj eĉ se rompi ion dum kolero foje ŝajnas alloga ideo, kutime tio kaŭzas pli da malavantaĝoj kaj malhelpoj ol bono. Do, nombru ĝis 10, faru promeneton, kaj reprenu la fadenon kun pli t…

  • Pluvo ne gravas al tiu kiu portas la sunon en si.

    - 27 Nov 2014
    msn2014-4
    Iuj ĝojas pro pluvo (farmistoj, ĝardenistoj, ...), multaj aliaj ĝojas pro suno. Tamen, grumbli pro pluvo (aŭ suno) neniel helpas. Senti sin feliĉa devus ne dependi nur de eksteraj elementoj (vetero, luksaĵoj, donacoj kaj simile), sed devas veni de interne. Por tiuj kiuj disponas pri la necesaj bazaj vivrimedoj, feliĉo dependas ĉefe de la propra pensmaniero. Kaj se vi portas la sunon en vi, vi povos radii vian lumon al la aliaj homoj ĉirkaŭ vi, kiuj per rideto ankaŭ povos ekbrili. Se ni ĉiuj pov…

  • Inter homoj de bona volo, ne ekzistas problemoj, sed solvoj.

    - 04 Jul 2014
    msn2014-3
    Kiam okazas problemo, gravas laŭeble plej rapide kune trovi la solvon. Tio estas la pozitiva aliro. Poste oni kompreneble devas kontroli kiel estiĝis la situacio kaj lerni el ĝi. Insulti kaj kulpigi unu la alian estas la negativa aliro kiu kreas malamikecon kaj pli grandan streĉon, kiu siavice estigas malpli bonan etoson kaj pligrandigas la riskon je pliaj problemoj estonte. Paco kaj racio estas la plej bonaj rimedoj por eviti kaj solvi problemojn!

  • Kolorigu vian vivon!

    - 30 Mar 2014
    msn2014-2
    Rigardu foje en la stratoj de via urbo, eble eĉ en via propra strato, en via propra domo, en via propra vestoŝranko. Ĉu ĝi estas gaja aŭ bunta? Ĉu koloroj ĝojigas vian ĉirkaŭaĵon? Aŭ... ĉu sterile blankaj, brunaj, grizaj, nigraj 'koloroj' superregas kaj tristigas - eĉ deprimigas - vian ĉirkaŭaĵon? Estas science pruvita ke koloroj influas la humuron, do ankaŭ la feliĉo-senton. Kompreneble, vi ne povas farbi la stratojn de via urbo, sed pripensu foje kiamaniere vi povas gajigi vian ĉirkaŭaĵon,…

50 articles in total