Antonín Dvořák - Largo

Ĉeĥa kulturo en Esperanto


Klakante supre al "Docs" vi trovas elŝuteblajn tekstojn kaj aŭskulteblajn sonregistraĵojn!

La bona soldato Ŝvejk (fragmentoj teatrigitaj)

01 May 2016 1 431
el kultura programo kadre de la kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, okazinta en 1989 en Havířov

J.Hašek - La brava soldato Švejk - elektronika lib…

01 May 2016 1 655
La romano aperis tri jarojn antaŭ la papera eldono (KAVA-PECH 2004) en la elektronika librejo de Franko Luin. Traduko: Vladimír Váńa Ilustraĵoj: Josef Lada Tyresö, Svedio 2001 ISBN 91-7303-091-0 Vi povas elŝuti ĉiujn kvar partojn: 1 www.ipernity.com/doc/181031/41762698 2 www.ipernity.com/doc/181031/41762700 3 www.ipernity.com/doc/181031/41762702 4 www.ipernity.com/doc/181031/41762704

Brava soldato Švejk

17 Oct 2011 440
fama satira/humura romano de la ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek, kun ilustraĵoj de Josef Lada - en Esperanto-traduko de Vladimír Váňa eldonis KAVA-PECH en 2004. 712 pp. ISBN 80-85853-76-0 www.kava-pech.cz/book-svejke-esperanto.html

ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek (1883-1923)

01 May 2016 454
i.a. aŭtoro de la mondfama satira/humura kontraŭlmilita romano "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito" eo.wikipedia.org/wiki/Jaroslav_Hašek ni memorigas lian verkaron omaĝe al lia naskiĝtago la 30-an de aprilo

Pri Orharulino

02 Apr 2016 678
tradicia ĉeĥa fabelo en Esperanto, unike kun belegaj secesiaj ilustraĵoj de Artuš Scheiner en formo de elektronika libreto, kiun vi povas elŝuti en www.ipernity.com/doc/181031/41497124

Sciencfikcia dramo R.U.R. de Karel Čapek - plena…

16 Dec 2013 2 1350
Spektaklo prezentita far studenta teatroensemblo DOMA el Svitavy la 27-an de septembro 2013 en la teatro TRÁM en Svitavy, kadre de la Jubilea solenaĵo. En la teatraĵo ludas ankaŭ ĈEA-membroj Jan Řepa (kiel aŭtoro) kaj Petr Chrdle (kiel lia amiko) kaj kiel ensemblano Matěj Nárožný, aktiva membro, de la loka E-klubo. La teatraĵo estis sukcese realigita ankaŭ dum UKo en Rejkjaviko. filmis kaj teknike pretigis Pavol Kaščák redaktoro de VERDA STACIO fonto:http://www.youtube.com/watch?v=gG2hvSgM-5o, uzanto 11pably

Karel Čapek - sciencfikcia dramo R.U.R. dum la 98-…

03 Oct 2013 1054
geaktoroj dum la fina aplaŭdo - demaldekstre membroj de ĈEA-Petr Chrdle kaj Jan Fidel Řepa kaj membroj de la studenta teatroensemblo DOMA el Svitavy eo.wikipedia.org/wiki/R.U.R .

Karel Čapek - sciencfikcia dramo R.U.R. dum la 98-…

03 Oct 2013 834
ludas membroj de la studenta teatroensemblo DOMA el Svitavy eo.wikipedia.org/wiki/R.U.R .

Karel Čapek - sciencfikcia dramo R.U.R. dum la 98-…

03 Oct 2013 839
ludas membroj de la studenta teatroensemblo DOMA el Svitavy eo.wikipedia.org/wiki/R.U.R .

Karel Čapek - sciencfikcia dramo R.U.R. dum la 98-…

03 Oct 2013 874
ludas membroj de la studenta teatroensemblo DOMA el Svitavy eo.wikipedia.org/wiki/R.U.R .

Karel Čapek - sci-fi dramo R.U.R. dum la 98-a UK (…

03 Oct 2013 919
Dekstre Jan Fidel Řepa en rolo de la verkisto Karel Čapek, maldekstre dum UKo debutis Petr Chrdle en rolo de la amiko de la verkisto eo.wikipedia.org/wiki/R.U.R .

Esperantlingva Ŝvejk en la ekspozicio de la Memore…

27 Apr 2013 695
27.4.2013 esperantistoj instalis esperantlingvan eldonon de "Brava soldato Ŝvejk" - la oranĝkoloran (donacitan de la eldonejo KAVA-PECH de Petr Chrdle, kiu eldonis ĝin en 2004 - vidu kava-pech.cz/book-svejke-esperanto.html)

Esperantistoj antaŭ Memorejo de Jaroslav Hašek en…

27 Apr 2013 717
Muzeo de la ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek (1883-1923), aŭtoro de la fama Švejk, troviĝas en la vilaĝo Lipnice nad Sázavou en Bohemia-moravia montetaro, en domo, kie li fine de sia vivo loĝis kaj mortis. Pri Jaroslav Hašek:http://eo.wikipedia.org/wiki/Jaroslav_Ha%C5%A1ek

Stanislav Kostka Neumann (1875-1947)

15 Feb 2012 1 989
Elstara ĉeĥa anarkiisma poeto, granda naturŝatanto, unu el fondintoj kaj membroj de la unua estraro de la Klubo de esperantistoj en Prago (ekde 1902) biografion kaj ekzemplojn de du malsamaj tradukoj de unu lia poemo vidu en eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Kostka_Neumann

Karel Havlíček Borovský - Bapto de caro Vladimir

29 Oct 2012 806
En la ĉeĥa originalo "Křest svatého Vladimíra" (1855) Unu el la tri satiraj poemaj verkoj de Karel Havlíček Borovský (1821-1856), granda ĉeĥa ĵurnalisto kaj rebelo, ekziligita de la tiama absolutisma austra registaro en Tirolio - Historieto de la dio Peruno (slava dio de tondro). La caro volis, ke okaze de lia festo Peruno tondru dum la solenaĵo - Peruno rifuzis ĝin plenumi, tial caro ordonis Perunon kapti kaj dronigi. La verko estas skribita per altire leginda, parola, foje eĉ iom vulgara lingvaĵo. Havlíček ironiigas ĉi-tie potencon de la ŝtata burokrataro, kiu povas ordoni eĉ al dio ... La verko konserviĝis nur en torzo, ĝi ne estis finverkita. En Esperanto-traduko de Tomnáš Pumpr ĝi aperis en 1953 en la eldonejo Stafeto en Kanariaj insuloj. Specimenon el la verko vi povas legi en la prelego de Margit Turková pri Karel Havlíček en www.ipernity.com/doc/181031/13712795 fonto: www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro/9395024

Jan Vilímek - Karel Havlíček Borovský

29 Oct 2012 1 693
Portreto de la Karel Havlíček Borovský (1821-1856), legenda ĉeĥa ĵurnalisto, satiristo kaj rebelo aŭtoro: Jan Vilímek (1860-1938) Pri la sorto kaj verkaro de Karel Havlíček vi povas legi en la prelego de Margit Turková www.ipernity.com/doc/181031/13712795 Akompana fotoprezento al la prelego troviĝas en www.ipernity.com/doc/181031/13712872 Konciza info en Vikipedio:http://eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Havl%C3%AD%C4%8Dek_Borovsk%C3%BD

Ho blanka vino

25 Oct 2012 1659
Unu el la plej konataj moraviaj popolkantoj estas komune kantata en Esperanto de la infana folklora ensemblo "Břeclavánek" kaj de la partoprenantoj de la Trilanda konferenco - fine de la vespera kultura spektaklo la 28-an de septembro 2012 en la urbo Břeclav. Teksto: 1.Ho blanka vino de amatino, /:mi trinkos vin ĝis vivofin', ho blanka vino:/. 2. Ho ruĝa vino de dua ino, /:mi trinkos vin ĝis vivofin', ho ruĝa vino:/. 3. Ambaŭ vinetoj, karulinetoj, /:mi trinkos vin ĝis vivofin', ambaŭ vinetoj:/. (esperantigis Pavla Dvořáková) filmis Petr Chrdle, konvertis PaDv

Petro Chrdle prezentas R.U.R.

28 Sep 2012 1579
Petr Chrdle prezentas sian eldonon de la antiutopia dramo R.U.R. de Karel Čapek dum la Trilanda konferenco en Břeclav (dum kultura vespero 28.9.2012) vidu www.kava-pech.cz/book-rure-esperanto.html vikipedia artikololo pri Petr Chrdle: eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Chrdle

65 items in total