Věra Ludíková - teksto de la poemo   Je jaro / Estas printempo

Ĉeĥa kulturo en Esperanto

  • Photos| Docs

Klakante supre al "Docs" vi trovas elŝuteblajn tekstojn kaj aŭskulteblajn sonregistraĵojn!

Věra Ludíková - teksto de la poemo Je jaro / Est…

16 Jun 2019 1 341
Renoma ĉeĥa poetino daŭre aktive favoranta kaj subtenanta Esperanton kaj ĝian ideon verkis kaj aperis la spiritan poemon Je jaro / Estas printempo kun tradukoj al 55 lingvoj (inkluzive Esperanton en traduko de M. Malovec). Eldonis la eldonejo Grantis en Ústí nad Orlicí (Ĉeĥio) en la jaro 2019. ISBN 978-80-86619-64-4 La libreto akiris diplomon kaj lokon en la Ĉeĥa libro de rekordoj kiel ĉeĥa libro entenanta tradukojn al plej multaj lingvoj. La titolpaĝo estas intence laŭ la deziro de la aŭtorino nur ĉeĥ- kaj Esperantlingva. Pri la aŭtorino: eo.wikipedia.org/wiki/Věra_Ludíková En la formato Word la Ipernity-membroj povas elŝuti la tekston en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48760064

Ĉeĥa poetino Věra Ludíková - la poemlibreto Je jar…

16 Jun 2019 272
Renoma ĉeĥa poetino daŭre aktive favoranta kaj subtenanta Esperanton kaj ĝian ideon verkis kaj aperigis la spiritan poemon Je jaro / Estas printempo kun tradukoj al 55 lingvoj (inkluzive Esperanton en traduko de M. Malovec). Eldonis la eldonejo Grantis en Ústí nad Orlicí (Ĉeĥio) en la jaro 2019. ISBN 978-80-86619-64-4 La libreto akiris diplomon kaj lokon en la Ĉeĥa libro de rekordoj kiel ĉeĥa libro entenanta tradukojn al plej multaj lingvoj. La titolpaĝo estas intence laŭ la deziro de la aŭtorino nur ĉeĥ- kaj Esperantlingva. Pri la aŭtorino: eo.wikipedia.org/wiki/Věra_Ludíková La poemon en la ĉeĥa originalo kaj en Esperanto-traduko vi povas legi en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48760080 (formato JPG) www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48760064 (formato Word, elŝutebla nur por la membroj de Ipernitio)

Muzeo pri Karel Hynek Mácha en Doksy

02 May 2019 1 420
La muzeo pri la ĉeĥa romantisma poeto (1810-1836), eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Hynek_Mácha aŭtoro de la poemo "MAJO" eo.wikipedia.org/wiki/Máj situas en la plej malnova konstruaĵo de la komunumo Doksy eo.wikipedia.org/wiki/Doksy norde de Ĉeĥio, apud la lago de Mácha, en unu el la plej romantikaj regionoj de la lando. Sube dekstre videblas kelkaj el fremdlingvaj TRADUKOJ DE LA POEMO, inter ili ankaŭ la Esperanta (de Tomáš Pumpr). La SONREGISTRAĴON de la komenco de la poemo vi povas aŭdi ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/10509109 La urbeto grava ankaŭ en historio de Esperanto en Ĉeĥoslovakio, ĉar en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ĝi estis okazloko de popularaj Someraj Esperanto-Kolegioj. eo.wikipedia.org/wiki/Somera_Esperanto-Kolegio_en_Doksy Direktorino de la urba biblioteko kaj kulturcentro en Doksy Renata Mauserová aktive parolas Esperanton. La muzea ligna domo el la 17-a jarcento nekutimas ankaŭ per tio, ke la supra parto lueblas por kameretosa turisma tranokto.

Karel Čapek (9.1.1890-25.12.1938) - "Rakontoj el l…

10 Jan 2019 647
Pri la aŭtoro: eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Čapek "Rakontoj el la unua poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo" de Karel Čapek en Esperanto-traduko de Josef Vondroušek estis eldonita de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1981. Temas pri entute 48 filozofie aŭ psikologie konceptitaj detektivaj rakontoj, foje seriozaj, foje amuzaj aŭ iom misteraj, sed ĉiuj simpatie homecaj kaj verkitaj en belega kultivita lingvaĵo. Pro tio io ili plenrajte apartenas al pinto de la ĉeĥa moderna prozo kaj al la plej ŝatataj verkoj de la ĉeĥa literaturo. Vladimír Türk meritas pri kompleta postulhava elektronika prilaboro (spegula ĉeĥa-Esperanta teksto) + registrado de plej multaj el la sonregistraĵoj. Temas pri plurjara sistema unika projekto. Rete vi povas uzi senpage la dosierojn klakinte al: 1url.cz/0M1YC Tie klaku al ENHAVO. Se vi volas nur aŭskulti, klaku al la dosierujo "Son-registraĵoj". Se vi volas nur legi, klaku al "Tekstoj". Se vi volas ambaŭ samtempe, unue elektu la tekston, poste sur la ekrano maldekstre klaku al "Karel Čapek - Hlavní stránka" (=Ĉefpaĝo). Tie elektu kaj startigu la deziratan sonregistraĵon kaj sur la ekrano supre denove klaku al "Tekstoj - Texty". Tiel vi samtempe vidos kaj aŭdos la rakonton. Se vi volas elŝuti la kompleton (kiel unu ZIP-dosieron) al via komputilo, iru al uloz.to/!Iazs8wRfSNRC/posxrakontoj-zip tie klaku al "Stáhnout pomalu", sekve tajpu 4 kontrolliterojn kaj klaku sube al "Stáhnout" (ĉeĥlingve signifas "Elŝuti") - ĉio estas KOMPLETA SENPAGA, ne bezonatas registriĝo. Tamen atentu, ke pro la sonregistraĵoj la dosiero ampleksas - 1,8 GB!! Viaj komentoj kaj spertoj bonvenas. Kontaktadreso al Vladimír Türk: tuurql @ gmail.com

Petr Chrdle kaj Ivan Acher, aŭtoro de la opero Ste…

13 May 2018 1 361
Petro Chrdle (https://eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Chrdle) dum renkontiĝo de la konata ĉeĥa komponisto Ivan Acher kun esperantistoj partoprenantaj prezenton de lia Esperanta opero "Sternenhoch" en la Nova scenejo de la Nacia Teatro en Prago (la 13-an de majo 2018) fotis: Pavla Dvořáková Artikolo de Petro Chrdle pri la opero en la gazeto Esperanto Aktuell 2018, n-ro 3 www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46917516 Mallonga intervjuo kun reĝisoro de la opero Michal Dočekal: www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46603548

Opero en Esperanto sur scenejo de Nacia Teatro en…

06 Apr 2018 1 875
Intervjuo kun la reĝisoro Michal Dočekal. 7.4.2018 okazis en la Nova scenejo de la Nacia teatro en Prago monda premiero de la opero de Ivan ACHER nomita "Sternenhoch", verkita laŭ la groteska romaneto de solipsisma ĉeĥa filozofo kaj verkisto Ladislav Klíma (1878-1928) "Sufero de la princo Sternenhoch". Subtitoligis Pavol Kaščák transprenite el lia Jutuba kanalo 11pably www.youtube.com/watch?v=Hziv3vOx9a0 Intervjuon kun Miroslav Malovec, kiu esperantigis la libreton de la opero, bv. legi en www.liberafolio.org/2018/04/10/opero-en-esperanto-sur-la-ceha-nacia-scenejo

Statuo de fratoj Čapek en Malé Svatoňovice

10 Jan 2018 349
La vilaĝo eo.wikipedia.org/wiki/Malé_Svatoňovice estas naskiĝloko de Karel Čapek eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Čapek fotis Pavla Dvořáková (2017)

Lernolibro de Theodor Kilian kun persona dediĉo al…

10 Jan 2018 325
Pri la aŭtoro: eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Kilian , i.a. tradukinto de "La Blanka Malsano" de Karel Čapek La fotita libro troviĝas en la konservita persona biblioteko de Karel Čapek. www.osobniknihovny.cz/gallery.do?limit=0&articleId=3689&folderId=3690&imageId=3692

Theodor Kilian (1894-1978)

10 Jan 2018 413
germandevena ĉeĥa esperantisto kaj tradukinto de La Blanka Malsano de Karel Čapek, aŭtoro de en Ĉeĥio antaŭe vaste uzata lernolibro kaj de pluraj instruhelpiloj eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Kilian

Karel Čapek - La Blanka Malsano

10 Jan 2018 391
Triakta dramo en 14 bildoj. El la ĉeĥa originalo esperantigis Theodor Kilian. Eld. Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Olomouc 1938. 100 p. Kovrilo de la libro prezentita en la ekspozicio en Malé Svatoňovice (en la antaŭa fotaĵo). Ĉeĥlingve: Bílá nemoc , dramo verkita en 1937. En ĝi aperas diktatoro (Marŝalo), kiu volas militon, sed samtempe komencaws disvastiĝi terura mortiga malsano (manifestiĝanta per blankaj makuloj surhaŭte). Kiam ankaŭ la diktatoro malsaniĝas pro ĝi, unu pacama kuracisto (Galén) trovas kuracilon kontraŭ ĝi. Ĉu-aŭ kiukondiĉe li pretos disponigi la medikamenton? ..... La libro en elektronika formo elŝuteblas en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/11208199

Pri Esperanto en la Muzeo de fratoj Čapek en Malé…

10 Jan 2018 281
La vilaĝo Malé Svatoňovice en orienta Bohemio (parto de Ĉeĥio) estas naskiĝloko de la verkisto Karel Čapek. en la ekspozicio estas prezentita ankaŭ Esperanto-traduko de lia libro La blanka malsano kaj esperanto estas menciita inter 30 aliaj lingvoj, al kiuj estis tradukita lia dramo R.U.R. fotis Pavla Dvořáková (2017)

Gefratoj Čapek en infanaĝo

10 Jan 2018 340
Ĉeĥa verkisto Karel Čapek (maldekstre) eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Čapek kun sia fratino Helena kaj frato Josef eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Čapek

Březina - la poemo Eterne denove - originalo kaj t…

02 May 2017 1 506
Teksto al la sonregistraĵo deklamita de Miroslav Smyčka www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/44735134

Operkantisto Miroslav Smyčka (11.9.1926-25.4.2017)

02 May 2017 1 1 817
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka artikolo en nia paĝo: www.ipernity.com/blog/esperanto-muzeo-svitavy/4660340 Listo de liaj interrete aŭskulteblaj registraĵoj: www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html Ĝuante plu lian voĉon ni ne forgesu lin!

Knabina TRIO Svitavy kantas en Esperanto

03 Oct 2016 1557
Specimeno el pli ol unuhora koncerto dediĉita al la voĉmuziko de ĉeĥaj aŭtoroj de la 18-a ĝis la 21-a jarcentoj, kiun prezentis 3 ĉarmaj studentinoj de la Baza artlernejo Svitavy: Iva Táborská, Alžběta Maureová kaj Eliška Udržalová, kune kun sia instruistino/arta gvidantino Dana Pražáková kaj akompanantoj Martin Pražák (piano) kaj Karolína Benešová (violono). La koncerto okazis la 20-an de julio 2016 en la Kultura salonego de Ottendorfer en Svitavy (en la unua etaĝo de la domo, en kiu situas nia muzeo) speciale por partoprenantoj de la Oficiala Antaŭkongresa Ekskurso (antaŭ UKo en Nitra) , kun alireblo ankaŭ por la urba publiko. Al la programo, laŭ interkonsento kun la organizantoj, estis envicigitaj ankaŭ jenaj tri kantoj en Esperanto (du el ili kantis la publiko kune): - populara moravia popolkanto "Amo, dia amo" - sudbohemia popolkanto "Se estus ĉi-tie tia junulino" - refreno de la ĵazkanto de la fama ĉeĥa komponisto Jaroslav Ježek "Nur hazardo estas viv'" Ni pardonpetas pro teknika malperfektaĵo (viola strio), kiun ni ne kapablas forigi. Tamen ni opiniis grava registri kaj disponigi la registraĵojn ankaŭ al la nepartoprenintoj. Filmis Marie Čumová, tondis kaj prilaboris Pavla Dvořáková.

Antonín Dvořák - Biblia kanto n-ro 2 (el la fama k…

29 Oct 2016 1 1318
kantas emerita opersolisto Miroslav Smyčka eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka kadre de la 10a jubilea Postferia Renkontiĝo, organizata ĉiujare de la Esperanto-Klubo "La Ponto" Písek (Ĉeĥio), ĉiufoje en alia parto de Suda Bohemio. La 10a PoFeRo okazis 23.9.2016 en Písek, i.a. omaĝe al la 90-jara vivjubileo de Miroslav Smyčka, kiun li ĝisvivas en (ad)mirinda freŝeco fizika, psika kaj arta. Registraĵon en la preĝejo de Avanco de Sankta Kruco realigis Pavla Dvořáková. Plej verŝajne temas pri la tutmonda premiero de registro de tiu ĉi kanto en Esperanto-versio. Esperanto-traduko de la kanto: Jiří Kořínek LA TEKSTO: N-ro 2 Mia ŝildo, mia kaŝej‘ jen Vi, vorton de Vi mi atendas. Pasu for, for de mi, ho malnobluloj, por ke gardu mi dekalogon Di-donitan. Dotu al mi forton savontan, ke mi leĝaron Via sekvu ĉiutempe. Tremas pro timo antaŭ Vi korp‘ mia, antaŭ Via juĝ‘ timas mi ege tre. BIBLIAJ KANTOJ op. 99 estas tre konata verko de Antonín Dvořák (1841- 1904) eo.wikipedia.org/wiki/Antonín_Dvořák Temas pri lia tre intima kameretosa verko de la komponisto, respegulanta lian kredon. Ĝi estas ciklo de 10 kantoj por sola voĉo kaj pianoakompano laŭ tekstoj de bibliaj Psalmoj. Multaj mondkonataj gekantistoj interpretis tiun ĉi verkon. Ĝi estis kreita spontanee en la j. 1894, onidire kadre de tri semajnoj.

Karolo la Kvara

16 May 2016 407
La ĉeĥa reĝo kaj romia imperiestro Karolo la Kvara (1316-1378), filo de la ĉeĥa premislida reĝino Eliška kaj de Johano la Luksemburga (nomata la Blinda), kies 700jaran naskiĝtagon oni rememoris la 14-an de majo Verkis ankaŭ propran biografion, kiu estis tradukita el la latina al la ĉeĥa kaj el ĝi ankaŭ al Esperanto. La spegulan dulingvan version kun koloraj ilustraĵoj ni pretigas en baldaŭaj tagoj. Romanco pri Karolo la Kvara aŭskuteblas en www.ipernity.com/doc/181031/15184987

Jaroslav Hašek kvarjara (en la jaro de estiĝo de E…

27 Apr 2013 1 514
eo.wikipedia.org/wiki/Jaroslav_Ha%C5%A1ek

65 items in total