0 favorites     0 comments    301 visits

See also...

houses houses


Czech Republic Czech Republic



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

301 visits


Rondokubisma arkitekturo en Prago

Rondokubisma arkitekturo en Prago
Jen specifa nacia arkitektura stilo, kreita baldaŭ post estiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918.
Maldekstre: Banko de ĉeĥoslovakaj legianoj en la str. Na Poříčí 1046/24, Praha 1
cs.wikipedia.org/wiki/Josef_Gočár#/media/File:Prague_Gocar_rondokubismus.jpg (fotis Petr Vilgus)
projektita en 1919 de la fondinto de la ĉeĥoslovaka moderna arkitekturo Josef Gočár
eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Gočár

Dekstre: Palaco Adria, angule en Jungmannova 36/31 kaj Národní 36/40, Praha 1
konstruita en 1923.-1924 de la itala asekurejo Riunione Adriatica di Sicurtà laŭ la projekto de Josef Zasch kunlabore kun arkitekto Pavel Janák Skulpte ornamis Otto Gutfreund, Jan Štursa, František Anýž, Karel Dvořák kaj Bohumil Kafka. Domo kun konata trapasejo, trovloko de populara kafejo (en la unua etaĝo), ĝis 2009 sidejo de la fama teatro Laterna Magica (ekde 2010 denove parto de la Nacia Teatro). Antaŭe sidejo de la Filma instituto kaj de la politika movado "Občanské fórum" (Civitana forumo), estiĝinta en novembro 1989 - tie okazis gravaj traktadoj dum la t.n. "velura revolucio" en Ĉeĥoslovakio. Pliaj fotaĵoj en commons.wikimedia.org/wiki/Category:Adria_Palace_(Prague)
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.