2 favorites     0 comments    246 visits

See also...

Cartography Cartography



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

246 visits


Mapo de Moravio kreita de Johano Amoso Komenio (1624)

Mapo de Moravio kreita de Johano Amoso Komenio (1624)
Moravio estas historia lando, kiu estis parto de la ĉeĥa reĝlando kaj naskiĝlando de Komenio.
Ĝi situas en la orienta parto de Ĉeĥio.
Pli en la artikolo: eo.wikipedia.org/wiki/Moravio

Komenio ŝatis migri kaj vojaĝi kaj kolektis materialojn por la mapo pliajn jarojn. Origine ĝi devintis krei parton de la verko pri moravia historio nomita
"De Antiquitatibus Morauiae", kies manuskripto ne konserviĝis. Li klopodis precipe korekti erarojn en la mapo de Moravio de Fabricius el 1569 kaj kompletigi ĝin per propraj konoj.
La origina desegnaĵo ne konserviĝis, la verko estas konata laŭ la plej malnova presita versio - kuprogravuraĵo de A.Goos el Amsterdamo supozeble el 1624. Ĝis la morto Komenio aperis pluraj eldonoj. En ĉeĥja landoj ĝi estis eldonita nur en 1677, do 7 jarojn post li amorto.
Mezuro de la mapo estas 1 : 530 000.
Komenio notis ne nur la reliefon, akvaron kaj setlejojn, sed ankaŭ vinberejojn, kuracfontojn, banlokojn, vitrofarejojn kaj erc-, or- kaj arĝentminejojn.

fonto de la fotaĵo:
upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/d2/Komenskeho_mapa_Moravy.jpg

fontoj de la informoj:
ĉeĥlingva vikipedia artikolo
cs.wikipedia.org/wiki/Komenského_mapa_Moravy
mapy.mzk.cz/mapy-moravy/komenskeho-mapa-moravy
Translate into English

Phil Sutters, marianek have particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.