0 favorites     0 comments    856 visits

See also...

Melodia mondo Melodia mondo


International Music International Music



Keywords

muziko
Senprobleme
koncerto
Svitavy


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

856 visits


La Muzikgrupo NOPROBLEM KOSTELEC NA HANÉ ( en Esperanto SENPROBLEME)

La Muzikgrupo  NOPROBLEM KOSTELEC NA HANÉ ( en Esperanto SENPROBLEME)
La amatora muzikgrupo NOPROBLEM el la urbeto KOSTELEC NA HANÉ, situanta en meza Moravio (Ĉeĥio). Ĝi estiĝis en la jaro 2001 kaj okupiĝas precipe pri plurvoĉa akustika muziko folkstila, plejparte el la repertuaro de la fama ĉeĥa ensemblo Spirituál Kvintet (plejparte nigrulaj spiritualoj, sedna nkaŭ renesancaj kantoj aŭ popolkantoj el britaj insuloj). En 2013 la grupo komencis kanti ankaŭ en Esperanto. Ĝi prezentiĝis ekzemple dum Internaciaj Esperanto-Lernejoj en Bartošovice, kaj en Slovakio kadre de Somera Esperanto-Studado aŭ dum la 101-a Universala Kongreso en Nitro.
La 10-an de junio 2017 en la historia Ottendorfer-salonego en Svitavy ĝii prezentis ankaŭ sukcesan duone ĉeĥlingvan kaj duone esperantlingvan koncerton, per tiu finiĝis programo de la Muzea nokto kaj de la inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio, ĉi-foje nomita "La Homo kontraŭ Babelo" (vidu la fotaĵon).
Post la koncerto okazis ankaŭ inaŭguro de la dua KDo de la grupo kantata en Esperanto.
Informojn pri la KDo kaj muzikan ekzempleron vi povos trovi en nia paĝo.

Fotis: Vladimír Škuta

La retejo de la muzikgrupo: www.noproblemkostelecnahane.cz

Kontakto: vlachkarel@seznam.cz
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.