La Homo kontraŭ Babelo - tutjara ekspozicio 2017-2018
Nia nova ekspozicio estis inaŭgurita 9. kaj 10.6.2017.
Iom post iom ni komencas alŝuti fotaĵojn kaj informojn pri la ekspozicio kaj la riĉa akompana programo de la inaŭguro kaj de la vendreda Muzea nokto. Bv. reveni post certa tempo:-)!
Iom post iom ni komencas alŝuti fotaĵojn kaj informojn pri la ekspozicio kaj la riĉa akompana programo de la inaŭguro kaj de la vendreda Muzea nokto. Bv. reveni post certa tempo:-)!
09 Jun 2017
D-ro Zamenhof gastas en la Muzea nokto en Svitavy!
D-ro Zamenhof kun sia edzino Klara vizitis la Muzean nokton en Svitavy! Vendrede la 9-an de junio okazis kadre de la Muzea nokto en nia muzeo ĉeĥlingva programo por la urba publiko (inkl. la "malgrandan" inaŭguron de la ekspozicio) kaj vespere la membroj de la loka Esperanto-klubo partoprenis ankaŭ en la historia kultura programo en la Salono de Ottendorfer, kiu situas en la supra etaĝo super nia muzeo. Kiel dr. Zamenhof (la dua maldekstre) prezentiĝis Jan Řepa el Netolice (kiu i.a. aktoris en la teatraĵo R.U.R. de Ĉapek), lian edzinon prezentis Dagmar Martinková el Svitavy.
09 Jun 2017
2 favorites
D-ro Zamenhof kun sia edzino Klara en nia Esperanto-Muzeo
9.6.2017 , kadre de la Muzea nokto en Svitavy, post fino de la historia kultura programo en la Ottendorfer-Salonego, d-ro Zamenhof kun sia edzino Klara vizitis ankaŭ nian muzeon kaj rakontis al la gastoj pri tio, kiel kaj kial li kreis Esperanton. En la dua malfruvespera programo por plenkreskuloj li karigis ŝerce pri tio ke pri Esperanto "kulpas" la ĉeĥa fikcia geniulo Jára da Cimrman ....
Kiel dr. Zamenhof (la dua maldekstre) prezentiĝis Jan Řepa el Netolice (kiu i.a. aktoris en la teatraĵo R.U.R. de Ĉapek), lian edzinon prezentis Dagmar Martinková el Svitavy.
04 Jun 2017
Fininstalo de la tablovitrino pri d-ro Zamenhof sur kolektmaterialoj
Por la nova ekspozicio "La Homo kontrax Babelo".
Surfote Libuše Dvořáková, gvidantino de la muzeo kaj de la klubo en Svitavy, kaj Jan Bobrík.
Fotite 4.6.2017
04 Jun 2017
Specimeno el la tabovitrino pri L.L.Zamenhof sur kolektmaterialoj
el nia nova ekspozicio
07 Jun 2017
Komenca parto de la paneloj pri d-ro Zamenhof
Al d-ro Zamenhof estas kadre de la nuna ekspozicio dediĉitaj 2 paneloj, tablovitrino, surmuraj bildoj, granda librovitrino kaj dosierujoj kun aldonaj informoj (aparte ĉeĥ- kaj esperantlingve)
29 Jun 2017
1 favorite
Rozo Zamenhof
Prezenton de pliaj niaj nunaj ekspoziciaĵoj antaŭis postulhava esplorado.
Unu el ili estas pli detalaj informoj pri la Rozo Zamenhof kaj ĝia kreinto
- amatora plantemulo (kaj pli malpli samaĝulo de d-ro Zamenhof) Gustav BRADA el Ĉeĥio. ....
Laŭprofesie fakulo pri sukerproduktado, li laboris en diversaj lokoj de Aŭstrio-Hungario, Bulgario, landoj de posta Jugoslavio kaj sekve en Zdice apud Prago. Li kreis ĉ. 29 novajn specojn de rozoj, el kiuj pluraj ĝis nun estas plantataj.
10 Jun 2017
La Muzikgrupo NOPROBLEM KOSTELEC NA HANÉ ( en Esperanto SENPROBLEME)
La amatora muzikgrupo NOPROBLEM el la urbeto KOSTELEC NA HANÉ, situanta en meza Moravio (Ĉeĥio). Ĝi estiĝis en la jaro 2001 kaj okupiĝas precipe pri plurvoĉa akustika muziko folkstila, plejparte el la repertuaro de la fama ĉeĥa ensemblo Spirituál Kvintet (plejparte nigrulaj spiritualoj, sedna nkaŭ renesancaj kantoj aŭ popolkantoj el britaj insuloj). En 2013 la grupo komencis kanti ankaŭ en Esperanto. Ĝi prezentiĝis ekzemple dum Internaciaj Esperanto-Lernejoj en Bartošovice, kaj en Slovakio kadre de Somera Esperanto-Studado aŭ dum la 101-a Universala Kongreso en Nitro.
La 10-an de junio 2017 en la historia Ottendorfer-salonego en Svitavy ĝii prezentis ankaŭ sukcesan duone ĉeĥlingvan kaj duone esperantlingvan koncerton, per tiu finiĝis programo de la Muzea nokto kaj de la inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio, ĉi-foje nomita "La Homo kontraŭ Babelo" (vidu la fotaĵon).
Post la koncerto okazis ankaŭ inaŭguro de la dua KDo de la grupo kantata en Esperanto.
Informojn pri la KDo kaj muzikan ekzempleron vi povos trovi en nia paĝo.
Fotis: Vladimír Škuta
La retejo de la muzikgrupo: www.noproblemkostelecnahane.cz
Kontakto: vlachkarel@seznam.cz
10 Jun 2017
Komenco de la inaŭguro de la nova KDo de la muzikgrupo SENPROBLEME
La inaŭguro (ĉeĥlingve "bapto") okazis 10.6.2017 en la Ottenforfer-salonego en Svitavy (vidu antaŭan fotaĵon).
La programon tekste akomanis Libuše Hýblová (prezidantino de ĈEA - meze) kaj Dagmar Martinková (dekstre).
Inter ili kun KDo kaj ĉampano Karel Vlach, arta estro de la muzikgrupo.
Fotis Liba Gabalda
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter