Loka diskonigo de la UKo en Nitra
Baritonisto Miroslav Smyčka solenis belan vivjubil…
Antonín Dvořák - Biblia kanto n-ro 2 (el la fama k…
La 101 UKo en Nitra - grupa foto de partoprenantoj…
Kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo" - interpr…
Dancoj el la tuta mondo - Antaŭkongreso Svitavy 20…
Jak na Audacity - ĉeĥlingva instrukcia filmo pri s…
Partoprenantoj de la Antaŭkongresa Ekskurso en Svi…
O.A.Fischer - Kun fotilo inter libeloj - malantaŭa…
O.A. Fischer - Kun fotilo inter libeloj - specimen…
O.A. Fischer - Kun fotilo inter libeloj (librokovr…
Knabina TRIO Svitavy kantas en Esperanto
Bazaj informoj pri la sonregistra programo Audacit…
Pelhřimov - ĉefa placo
Inaŭguro de la 16-a ĈEA-Kongreso
Geedzoj Karaš muzikas dum la 16-a ĈEA-Kongreso
ĈEA-kongresanoj ekskursantaj - antaŭ la kastelo en…
"Radio-parolado de Esperanto tra la Interreto" - p…
Petro Chrdle prelegas pri Suda Koreio
Virina sabrodanco kadre de la 16-a ĈEA-Kongreso
Bonvenon en la 15_a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov
ĈEA-prezidanto Vladimír Dvořák bilancas la kvinjar…
Nove elektita ĈEA-prezidantino Libuše Hýblová prez…
Intervjuo kun prof. Reinhard Selten (en Esperanto,…
Specimeno el la antaŭkongresa koncerto en Litomyšl…
Antaŭkongresa Ekskurso al Litomyšl
Detlev Blanke (30.5.1941-20.8.2016)
Partoprenantoj de la Antaŭkongresa Ekskurso en la…
La 72-a IJK en Vroclavo
Koloraj turismaj broŝuroj pri Slovakio
Korea karavano invitanta al la 102-a UKo en Seulo
Komuna fotaĵo de la kongresaj volontuloj en Nitra…
Ekspozicio "Slovakio kaj Esperanto sur poŝtmarkoj…
Ekspozicio "Esperanto-bunta lingvo" en Nitra
Grupo de kongresanoj e Nitra 2
Surstrata procesio en Nitra kun junulinoj
Grupo de kongresanoj en Nitra 1
El komuna fotado de UK-partoprenantoj
Internacia futbala matĉo inter la kongresanoj kaj…
Tamburistoj dum la Esperanto-marŝo en Nitro
Esperanto-marŝo tra la stratoj de Nitro
Internacia koruso dum Solena fermo en la 101a UKo…
Ekspozicio pri d-ro Zamenhof kadre de la 101a UKo…
Fratoj Čapek - specimeno el la teatraĵo "El vivo…
Fratoj Čapek - teatraĵo El vivo de insektoj
See also...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
1 185 visits
Forpasis Magda Šaturová (1929-2016)
FORPASIS MAGDA ŠATUROVÁ (1929-2016)
La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10-an de septembro en Bratislavo. Ŝi naskiĝis la 4-an de julio 1929. Studinte la anglan filologion kaj doktoriĝinte en 1953 ŝi laboris kiel eldonredaktoro, unue ĉe belliteratura eldonejo kaj poste ĉe Slovaka Pedagogia Eldonejo (1955-1987).
Šaturová estis grava aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por slovakoj.
De ŝi aperis la lernolibro Rozprávate po esperantsky: Ĉu vi parolas Esperante? (1965), la poŝlernilo Esperanto do vrecka (1970), Esperanto-kurso por progresintoj (kun Pavel Rosa kaj Ján Jánošov; 1972), la kurslibro “por ĉiuj” Esperanto pre každého (kun František Šatura; 2004) kaj Slovaka-Esperanta-slovaka turisma vortaro (1989; 2-a eld. 1991; ŝi redaktis ankaŭ anglan version).
Ŝi ankaŭ esperantigis slovakajn literaturaĵojn, kontribuante interalie al Slovaka antologio (1977; 2-a eld. 1980). Ŝi multe prelegis kaj artikolis pri leksikografiaj kaj didaktikaj problemoj, instruis, verkis poemojn, recenzis kaj gvidis kursojn ĉe la katedro de fremdaj lingvoj en la Universitato de Komenio en Bratislavo. Ŝi estis ankaŭ membro de AIS San Marino. Ekde 1990 ŝi estis landa reprezentanto de IKUE. En UEA ŝi membriĝis en 1947 kaj estis ĝia fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo ekde 1960 ĝis sia forpaso.
Slovakia Esperanto-Asocio distingis Magda Šaturová per arĝenta medalo en 1987. En la 89-a UK en Pekino en 2004 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Pro sia sanstato ŝi ne povis partopreni en la ĉi-jara UK en sia hejmlando, sed en sia varmkora salutmesaĝo al la kongresanoj ŝi skribis, ke ŝi anime estas kun ili.
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 635
2016-09-15
Translate into English

Martine has particularly liked this photo
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this photo
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.