František Hrubín - Turhorloĝo de Mánes
Malliberulo en Bezděz (poemo de Svatopluk Čech)
Svatopluk Čech - Malliberulo en Bezděz (poemo en s…
Pri hundeto kaj katineto de Josef Čapek (skeĉo)
Jiří Kořínek - La lasta rozo (poemo muzikigita)
Kristnaska poezio - en la ĉeĥa kaj en Esperanto
Legendo pri la princo Bruncvik
LEGENDO PRI LA PRINCO BRUNCVIK
Karel Čapek - Milito kontraŭ Salamandroj
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk 1
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk 2
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk 3
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk 4
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk
Jan Neruda - Romanco pri Karolo la Kvara
Eva Kantůrková - fragmentoj el la romano "Jan Hus"
Oldřich A.Fischer - Karel Havlíček Borovský
Oldřich A.Fischer - Alberto Vojtěch Frič
Vinberejoj, vinberejoj - moravia popolkanto
Neruda - Romanco pri Karolo la 4-a
Komenio - Rebonigo de la homaj aferoj
F. Šrámek - Decembro
Amo dia amo (popolkanto)
Karel Havlíček Borovský (1821-1856) - Reĝo Lavra
Karel Havlíček Borovský (1821-1856)
Karel Havlíček kaj Brikseno
Čestmír Vidman - Dino(saŭro)
Majstro Hieronimo de Prago (prelego)
03 Čapek - Aŭguristino
Eva Seemannová - Poezio kaj vero
El leteroj de Božena Němcová
Božena Němcová - Avineto
Božena Němcová (1820-1862) - "Avineto" (fragmento…
Božena Němcová - fabelo "Salo pli valoras ol oro"
Božena Němcová - fabelo "Diablo kaj Kaĉa"
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
1 133 visits
Karel Čapek - Interparoloj kun T.G.Masaryk - "Maljuna arbo"
Specimeno el la interparoloj de la ĉeĥa verkisto (1890-1938)
eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Čapek
kun la unua ĉeĥoslovaka prezidento (1850-1937).
eo.wikipedia.org/wiki/Tomáš_Garrigue_Masaryk
Saĝaj opinioj pri la vivarto, daŭre aktualaj.
Tradukis Vladimír Türk,
eo.wikipedia.org/wiki/Vladimír_Türk
laŭtlegas Miroslav Smyčka.
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
Registrite en oktobro 2013 kaj publike prezentite unue en la ĈEA-Konferenco en Nymburk la 27-an de oktobro 2013.
Sonreĝisoris kaj teknike prilaboris Pavla Dvořáková.
eo.wikipedia.org/wiki/Pavla_Dvořáková
Jen la teksto por povi bli bone sekvi la registraĵon:
MALJUNA ARBO
Rigardu la maljunan kverkon; laŭdire ĝi estas naŭcentjara, tamen, kiel forta ĝi estas, kiom da vivo estas en ĝi! Tiu grandeco nek tiu maljuneco obstaklas al ĝi kreskigi novajn foliojn kaj flori. La homo devus esti simile maljuniĝanta. Ĝisvivi cent jarojn, tio ne devus esti ia lertaĵo - kompreneble, per tiuj artefaritaj, kontraŭnaturaj rimedoj oni ne atingos tion. Kreski en freŝa aero kaj sub la suno, racie manĝi kaj trinki, vivi laŭetike, labori per la muskoloj, per la koro, per la cerbo, havi zorgojn, havi celon - jen la tuta recepto makrobiotika. Kaj ne perdi vivan intereson: ĉar intereso, jen ĝuste la vivo mem, sen intereso kaj amo la vivo ne ekzistas.
Ni tro taksas la vivon de unu vidpunkto: laŭ ties longeco, kaj ne laŭ ties grandeco. Ni pli multe cerbumas pri tio, kiel la vivon plilongigi, ol pri tio, kiel ĝin vere plenigi. Multaj homoj timas la morton, sed neniom gravas por ili, ke ili mem kaj tiomaj aliaj vivas fakte nur duonvivon, sen enhavo, sen amo, sen ĝojo. En ekkono de vero, en etika ordo, en efika amo ni jam en ĉi tiu vivo partoprenas la eternecon - ni plilongigas sian vivon ne je tagoj aŭ jaroj, sed je la eterno. Estas bone, ke ni penas plilongigi homan vivon; tamen plie ni valorigu ĝin. Iam-tiam revenas al mi sonĝo, mi ne scias, de kie ĝi aperis, eble el ia bildo: ŝipo sur la maro kaj super ĝi kliniĝas anĝelo kun horloĝo; de tempo al tempo defluas el la horloĝo guto en la maron kaj la anĝelo diras: Denove unu minuto pasis. La sonĝon mi ĉiam konsideras averto: Aktivu, laboru, dum viaj minutoj pasas.
Multaj homoj maljuniĝas nur pro komfortemo, ĉar ili ne plu volas ion fari. Ne maljuniĝadi, tio ne estas nur konservi sin, sed ĉiam kreski, ĉiam akiradi; ĉiu jaro estu, kvazaŭ la homo ascendus sureskale pluan ŝtupon.
Mi mem atentas, ĉu mi maljuniĝas; mi kontrolas miajn spiritkapablojn, memoron, kapablon kombini kaj ceteron. Kiam mi vidus min perdanta ian ĉefan kapablon, tuj mi liberigos mian lokon por la pli junaj.
ĉeĥa originalo: search.mlp.cz/cz/titul/hovory-s-t-g-masarykem
Translate into English

- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this audio file
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.