Hans-Georg Kaiser's photos
Domkoridoro
Lumo el pasintaj tempoj
Akvariistoj prezentas sin (Altenburg, Mauritianum)
Kuprecaj ...
Harmonio
Akvoparadizo homkreita
akvario_Bela ornamo kun pajleroj
Cerbumanta fiŝo antaŭ enigma signo
Kuneco agrablas ankaŭ por fiŝoj
Bukowski: La predo
|
|
fotis Cezar
Charles Bukowski
LA PREDO
Merdo, li diris
kaj tiris ĝin el la akvo,
kio tio estas?
Dorse kavigita juniobaleno, mi diris.
Ne, diris ulo staranta
apud ni sur la kajo,
estas ondegoventa sablopalpanto.
Alia alvenis kaj opiniis:
Estas fandango-eskadro sen strioj.
Ni forigis la fiŝhokon, kaj la aĵo
ekstaris kaj ellasis furzon. Ĝi estis
griza kaj kovrita de haroj sur la tuta korpo,
kaj ĝi estis grasa kaj fetoris kiel malnovaj
nelavitaj piedŝtrumpoj.
Ĝi komencis foriri de la kajo kaj ni
sekvis ĝin. De malgranda knabino
ĝi formanĝis "hotdogon" rekte el la mano.
Tiam ĝi saltis sur la karuselon kaj sidiĝis
sur "Pinto". Antaŭ la fino de la rondoj
ĝi falis malsupren kaj ruliĝis en la segopulvoro.
Ni helpis ĝin leviĝi.
Grop, ĝi diris, grop.
Tiam ĝi reiris en la kajon,
ĝis antaŭe, ni postiris, granda
homamaso sekvis nin.
Varbogago, iu opiniis,
estas viro en skafandro.
Ĝi komencis forte spiri. Tiam
ĝi falis sur la dorson kaj
ekhavis spasmon.
Iu verŝis bieron
sur ĝian kapon.
Tiam ĝi mortis.
Ni rulis ĝin al la fino de la kajo
kaj puŝis ĝin reen en la maron.
Ni rigardis ĝian enakviĝon
kaj mergiĝon.
Estis dorse kavigita juniobaleno,
mi diris.
Ne, diris alia, estis
ondegoventa sablopalpanto.
Ne, diris la tria eksperto,
estis fandango-eskadro
sen strioj.
Tiam ni disiĝis, kaj ĉiu ree
iris sian propran vojon.
Estis malfrua posttagmezo
en aŭgusto.
PS: El Charles Bukowski: Kie brulas, ĝentlemanoj?
https://www.ipernity.com/doc/cezar/2848550
Oldulo inter fiŝoj
|
|
|
fotis Cezar
Cezar
Maljunula plendo
Jun'
pro vanto kaj tro da sun'
nur ridas
pri mister' de l' Lun'.
Jun'
pro pigro kaj oportun'
ne revas
pri socikomun'.
Jun'
pro stult' kaj iluzi'
nur fidas
plu - pro spit' - al si.
PS: Libere laŭ ĉinaj versoj tradukitaj de Vejdo
Kiom bela mi estas! (Narcisma fiŝo:)
El diversaj perspektivoj samtempe
Enireje de la naturscienca muzeo "Mauritianum, Al…
Strukturismo laŭ Ojisanjake 2
Strukturismo laŭ Ojisanke 1
Kormaŝinulo
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/269073
fotis kaj fremdigis Cezar
Cezar: Vivraporto pri maŝinhomo, kiu produktis elektrajn vitrokorojn
Koko ne tro laŭte kriu, alie...
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter