0 favorites     2 comments    1 377 visits

See also...


Keywords

Veronika Fischer
kantolibro mia
GDR-muziko
Cezar-kantotraduko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 377 visits


Fischer: For tra la vasta mar' (Weit, weit....) kanto

Fischer: For tra la vasta mar' (Weit, weit....) kanto
www.ipernity.com/blog/28475/400511

Veronika Fischer & bando
For tra la vasta mar'
-kanzono-

Laŭnome nur "Madame",
staris ŝi por iri for
kun solaj ŝipmatrosoj;
mi vidis kun ador'.

Haven' - jen ŝia land' -
la sopir' sur ŝipo lok',
envente plene vele;
ŝi sur ferdek' kun laŭta vok':

"For, for tra la granda mar',
jen mia cel'.
For for, estas por kompar'
jam en ĉiel'."

Mi eĉ demandis ŝin
pri la am' al viro do.
Laŭ dir' ŝi havas ĉiujn,
sed unu estus tro.

Ŝin pli logas solec',
laŭ boat' for de la ter'
ol ĉiam nur la devoj
de la maten' eĉ ĝis vesper'.

"For, for tra la granda mar'.
Ĝi estu la cel'.
For, for, estos por kompar'
jam en ĉiel'.

For, for tra la granda mar'.
Ŝi iros do for,
kun vir', kaj kun ĝis ĉe l' far'
tuj en ĉi hor'.

Ŝi staris jam kun ĉapel',
kun viro sur la kaj',
veturos nun al Singapur'
aŭ eĉ ĝis Havaj'.

Laŭnome nur "Madame",
staris ŝi por iri for
kun solaj ŝipmatrosoj;
mi vidis kun ador'.

tradukis Cezar el la kompaktdisko "Träumer"
(Sonĝuloj) de Veronika Fischer el la jaro 1995

PS: Kanzono de la germana rok-kaj popbando "Veronika Fischer", teksto de Gerulf Panach (tekstverkisto ankaŭ de Renft)

Veronika Fischer: For tra la vasta mar'

Gerulf Panach
Weit über's Meer

Man nannte sie "Madame"
Sie stand da um wegzugeh'n
Mit einsamen Matrosen
Ich hab sie oft geseh'n

Der Hafen war ihr Land
Und die Sehnsucht war ihr Schiff
Das fuhr mit vollen Segeln
Und sie stand auf dem Deck und rief

Weit weit, über's große Meer
Da will ich hin
Weit weit, das ist ungefähr
wo ich nicht bin

Ich hab sie mal gefragt
Ob's den Mann gibt den sie will.
Sie sagte Ich habe alle
Einer ist mir zuviel

Ich bin lieber allein
Wie ein abgetriebnes Boot
Als immer an der Leine
Vom Frühstück bis zum Abendbrot

Weit weit, über's große Meer
Da will ich hin
Weit weit,
Das ist ungefähr
Wo ich bald bin

Weit weit, über's große Meer
Ist sie gefahr'n
Ich sah ihr noch hinterher
An jenem Tag

Sie trug einen teuren Hut
Ein Mann war auch dabei
Das Schiff fuhr nach Singapur
oder Hawai.

Man nannte sie "Madame"
Sie stand da um wegzugeh'n
Mit einsamen Matrosen
Ich hab sie oft geseh'n
Translate into English

Comments
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Bone scii, sed mi rekomendas al vi precipe la verkojn de Zamenhof, de Kaloĉaj, de Waringhien. Do klasikulojn. Mia plej preferata gramatikisto estas Mimoo, hispano, kiu verkis bonegan instrulibron pri Esperanto, krome, mi tre ŝatas la libron "La tuta Esperanto", kiu rete troveblas. Plej grave estas de tempo al tempo relegi la Fundamdenton de Zamenhof (ankaŭ en la reto) kaj krome la leterojn de Z., kiujn eldonis Waringhien - pior kompreni la historion de Esperanto.

Amike, Cez!

PS: Kantotekstoj estas ofte rande de lingvaj kompromisoj, se temas pri la lingvo mem. Do, ili ne nepre ĉiam rekomendindas por la lernado de Esperanto:). Tio validas por poezio entute, ĝi estas, se bonega, ofte ekstreme individueca, do ne nepre ĉiam laŭ lingvonormo. Tamen, mi penas pri simpla stilo sen manierismoj. Bonega stilo estas ĉiam simpla kaj ne komplika, komplike verki ĉiu povas, sed simple ne:). Kiu volas enpenetri en bonan stilon, tiu devas forlasi ĉiujn kapricojn, ĉiun vantecon kaj studi la majstrojn.
.
15 years ago. Edited 15 years ago.
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Kara Klaus,

por mi Esperanto estas ankaŭ modellingvo por tio, kion oni faru kaj kion ne rilate al lingvo...jam pro tio Esperanto ne estas vana okupo:) Nur la lernado de Esperanto ne povas esti modelo por la lernado de aliaj lingvoj, en Esperanto oni ne devas lerni vokablojn, oni devas nur solvi ilin kiel enigmon, fakte malkodigi. Kaj la reguloj lerneblas en mallonga tempo. Ĉion kion la brila stilisto Wolfgang Schneider, unu el miaj plej ŝatataj verkistoj pri bona stilo (kun Reinders), postulas por la gernana lingvo, Esperanto jam efektivigis, tio estas por mi vere pensiga kaj instrua. Mi estas konvinkita, ke Esperanto estas jam nun pli alta ŝtupo de la evoluo de lingvoj, certe laŭ strukturo, iam ankaŭ laŭ praktikata uzado.

Via Cez!

PS: Pri facileco. Laŭ strukturo Esperanto estas tre simpla, do avantaĝe por komencantoj, sed laŭ enhavo ĝi ne povas estis pli malkomplika ol nia mondo, ĉar lingvo esence estas formo de la respegulado de l' mondo, ĉu?
15 years ago.

Sign-in to write a comment.