0 favorites     0 comments    1 363 visits

See also...


Keywords

Volkslied
kantolibro mia
Cezar-kantotraduko
amo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 363 visits


Trompita amo - Horch, was kommt von draussen rein

Trompita amo - Horch, was kommt von draussen rein
skanis Cezar

Trompita amo

germana popolkanto

(Horch, was kommt von draussen rein.)
(Aŭskultu, kio venas de ekstere enen.)

Kiu jen aŭdigas sin,
hola hi, hola ho,
eble mia korknabin'?
Hola hi halo.
Preterpasas sen atent',
hola hi, hola ho
Ĉu min trompis aŭda sent'?
Hola hi halo.

Ofte oni mokis min:
hola hi...
Mankas al vi amatin'!
Ili diru kion ajn,
juĝas sole laŭ la ŝajn'!

Jenon mi konfesas jam:
stranga estas mia am';
sola mia amatin'
min rifuzas kun obstin'.

Dum geedza ŝia fest'
decos min funebra vest'.
En solec' per forta plor'
malpeziĝos mia kor'.

Post sufer' kaj vivofin'
al tombejo portu min.
Sur la tombo pro memor'
kresku miozota flor'!

tradukis G. Sellin

rimarko: trovita de Cezar en Libera Voĉo Aŭstria laborista ligo esperantista Vieno en 1928
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.