3 favorites     1 comment    1 054 visits

See also...


Keywords

ludo
Ruslando
GDR=DDR


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 054 visits


Donaco de rusaj oficiroj post komuna vespero en Pahna ĉe Altenburg, kiam GDR ankoraŭ ekzistis.

Donaco de rusaj oficiroj post komuna vespero en Pahna ĉe Altenburg, kiam GDR ankoraŭ ekzistis.
fotis Cezar

Cezar

Vespero

kun junaj rusoj


Post vodka nokto kaj kun vin'
ni pensis, ke ni banu nin
kaj naĝis do en lag'.
Soldatoj rusaj sen kalson'
naĝadis laŭte sen pardon'.
Mi timis pro imag'.

Sed Donjo restis ja sen tim'
kaj sen molesto banis sin,
revenis sen zigzag'.
Ŝi trinkis tiom kiel mi,
Ni tial lacis pro ebri';
finiĝis gaja tag'.

Tagmeze venis oficir',
li estis granda kavalir'.
Jen staris kun donac'.
Matrjoŝkan li transdonis nin.
kaj dankis eĉ pro la inklin',
pro ĝoj' kaj noktaŭdac'.

"Adiaŭ" diris li kun rid',
"kaj dankon plu ja por la fid',
por bela tag' en pac'."
Kaj kiam ili estis for',
Matrjoŝka restis por ador',
la amikecdonac'.


PS: La rusoj tiam devis forlasi GDR-on, en kiu ili kiel oficiroj bone kaj kontente vivis, ili ne sciis, kio atendus ilin hejme. Nur post longa pripensado ni ekkomprenis, ke tiu "Маtрешка" eble estis ne nur donaco por ni mem, sed por tuta lando, en kiu ili vivis pli-malpli feliĉe. Estis ilia adiaŭa donaco al tuta lando, kiu nun jam ne plu ekzistas kiel memstara ŝtato.


Vikipedio Matrjoŝka


PSS: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/176.html
Translate into English

, MjYj, have particularly liked this photo


Comments
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Ein Geschenk russischer Offiziere in Altenburg, nach gemeinsamen Nacktbaden nachts im See, vorher ein gemeinsamer Wodkaabend:). Da gab es die DDR noch:) Wir haben nie wieder so eine schöne Matroscka gesehen, unsere ist die schönste:). Donjo und ich verehren sie wie unsere eigene Mutter:), in ihr sind weitere, wie es sich gehört. Mein Enkel mag sie auch sehr, hat oft mit igr gespielt.
15 years ago.

Sign-in to write a comment.