0 favorites     0 comments    1 026 visits

See also...


Keywords

fabelo •
Esperanto •
fratoj Grimm •
fabeloj •
Fabeloj_Fratoj_Grimm •


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non-Commercial + no derivative

1 026 visits


Ranoprincido kaj florpoto en kesto

Ranoprincido kaj florpoto en kesto
fotis Cezar

Cezar

Transloĝinta

(por transloĝinta esperantistino)

Vivi elskatole
kaj ne libervole,
inter multaj pakoj
kaj tre grandaj sakoj.

Nur la lito restas,
kion ŝi tuj testas.
Nuda ŝi englitas,
sed al tentoj spitas.

Inter sak' kaj pako,
mankas eĉ la jako.
Vivo elskatole,
eĉ senalkohole.

Vivo plu sen viro,
sen konsola diro?
Ĉu ŝi lin forlasis,
ĉu la amo pasis?

Eble edz' ne rolas,
ĉar ŝi inon volas?
Mi ne povas scii
kaj ne volas fii.

Se humuro mankus,
ŝi per ploroj dankus.
Sed ŝi laŭte ridas,
ĉar ŝi sin ja fidas.

Ĉu mi tre malpravas?
Eble ŝin malravas?
Mi nun vere finas,
ĉar la ver' envinas.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.