La fama argentina muzikisto/kantisto Alejandro Cossavella (La Porkoj  kaj Strika Tango) venos en Eŭropo dank’al la invito de ARKONES en Pollando (19 – 22 sept), li partoprenos la Malferman tago en UEA-Centra Oficejo, la Kataluna Kongreso en Sabadell (6-7-8 decembr.) kaj IS en Germanio.

Ni profitas lian restadon en Eŭropo por organizi preleg/koncert-turneon en Benelukso en novembro kaj en Francio en decembro 2008.

 Ĉu vi pretus akcepti Alejandro-n  en via urbo por prelego/koncerto (en Benelukso kaj Francio) ?.

 Pri la artisto : Alejandro Cossavella venas el suda parto de Argentino el la urbo Bariloche. Li estas multfaceta kaj talenta artisto kiu ludas gitaron, komponas, verkas kaj kantas siajn proprajn kantojn..

En  1998 lia kanto Ĉe Montpellier estis premiita de UEA kaj samjare li kantis ĝin premiere en la Internacia vespero en Montpellier okaze de UK antaŭ 3000 kongresanoj.

Alejandro ludas en la bariloĉa rokbando la Porkoj kaj eldonas la diskon ŝako en 1999 kadre de Kolekto 2000 eldonita de Vinilkosmo.

En 2001 li vojaĝas tra Brazilo kaj renkontas la muzikiston Flavio Fonseca kaj ili kune laboras pri Bosanova projekto eldonita de BEL “ Tom Jobim en esperanto”.

En 2004 Alejandro lanĉis kune kun Vinilkosmo la novan projekton “Strika Tango” kun aliaj muzikistoj laŭ tute alia stilo pli ekzotika kun ritmoj regeaj, kaj sudamerikaj kun bosanova kaj salsa influoj... en tiu disko ankau aperas la premiita titolo Ĉe Montpellier.

Por tiu Eŭropa turneo Alejandro enstudiiĝis de nove kaj preparis novajn titolojn por disko kun stiloj diversaj de tango al skao kaj kanzono, tra regeo.

Lia TTTejo Alejandro Cossavella malkovrigos al vi la artiston ...

Liaj diskoj estas disponeblaj ĉe Vinilkosmo : www.vinilkosmo.com

 

 La preleg/spektaklo : Alejandro prezentos al vi argentinaĵojn kaj siajn muzikon kaj kantojn kiuj ravos kaj ensorĉos vin ...

 La Celoj de la turneo organizita de EUROKKA ! :

-         Krei eblecojn por disvastigi esperanton pere de la kulturo.

-         Krei vivon kiu ligas la grupojn, esperanto-klubojn ekster  la kongresoj.

-         Prezenti esperanton al publiko pere de kvalita spektaklo.

-         Disvastigi la ideon pri paco en la mondo kaj fratecon pere de etoso de varmeca spektaklo

-         Montri al ne esperanta publiko ke la esperanto-mondo mem generas kulturan vivon

-         Doni la eblecon al la esperanto-organizantoj akcepti kvalitajn artistojn internaciajn  en sia urbo.

La datoj :  proponitaj datoj kaj urboj  (kontaktu nin )

Teknikaj bezonoj :  Alejandro Cossavella bezonas sonsistemon  kun 2 mikrofonoj por voĉo kaj gitaro kaj ankaŭ KD aparaton. Antaŭvidi scenejan lumon por reliefigi la spektaklon …

Por etaj kluboj kun malmulte da publiko (20 personoj maksimume) li povos elturniĝi sen sonsistemo.

 Preparoj de la turneo :

Ni deziras scii kiuj estas (principe) interesitaj, antaŭ la 30-a de julio.

  Por kontakti nin :

EUROKKA

 "Esperanto-Muzik-Asocio"

FR-31450 Donneville

Francio/ Okcitanio

retadreso : eurokka ĉe esperanto.org

retejo : artista.ikso.net/eurokka

 Bonvolu ankaŭ sendi kopion de viaj korespondaĵoj al nia kunlaboranto rcash ĉe free.fr