La 12 an de julio ekde la 12a horo tage ĝis 12a horo nokte okazos:

KEFeto stafeto

en Kopenhago.

la adreso estas:

Børnekulturstedet
Lyrskovsgade 4, kld.

engang i porten på Enghavevej ved siden af VEGA
(enirejo en la pordego en Englandsvej apud VEGA (VEGA estas granda koncertejo)


La programo :

12-13:30a horo: 2  metiejoj - muzika metiejo / skriba metiejo
14-15a horo: 2 metiojoj  -  muzik kaj korba metiejo /  skriba metiejo
15 - 17a horo: ludoj sur la herbejo interalie hejmfutbalo ktp.
17-19a horo manĝopaŭzo
19-24a horo koncertoj de La Perdita Generacio, Inicialoj D.C., Espo Despo kaj Esperanto de Luxe (membroj de Hotel Desperado + gastoj)

Prezo por la tuta programo 50 kr / 7 euroj

Aliĝu ĉe www.kef.saluton.dk

La ideo de KEFeto stafeto estas ke ĝi portu KEF 9 al 2009 (nun kiam ni devis malanonci ĝin por 2008)


KEF 9 okazos en Helsingør / Elsinoro ekde la 6a julio ĝis 12a julio.

Pri tranoktado:
eblas tranokti en la ejo inter la 11an kaj la 12an + 12an kaj la 13 an de julio. kunportu dormsakojn.

Ĉar ni tranoktas en la sama ejo kie la aranĝo okazas ne esperu dormi frue la 12an ;-)
eblas tranokti ĉe esperantoparolantoj
eblas tranokti en migrulhejmo

Skribu viajn dezirojn en la kadro: komentoj

Amike
La KEF teamo