Mi jam antaŭe skribis koncerne kial mi blogas pri Israelo. En tiu ĉi artikolo mi donas pli da informoj koncerne kial mi blogas pri tiu lando.

Bedaŭrinde tia blogo kiel la mia aŭtomate enhavas sufiĉe multe da mencioj pri militado kaj aliaj malĝojaĵoj. Estas tamen neeble ne mencii tiaĵojn blogante pri Israelo kaj la konflikto en kiu tiu lando estas.

En la antaŭa blogaĵo koncerne kial mi blogas pri Israelo, mi skribis ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

Hodiaŭ Hizbulaho en suda Libano provizis sin per dekmiloj da raketoj. Hamaso en la Gaza-strio ankaŭ havas raketojn.

Hizbulaho kaj Hamaso ne provizas sin per raketoj por uzi ilin por defendaj kaŭzoj, kiel ordinaraj armeoj, sed ili provizas sin per raketoj por pafi al “simioj kaj porkoj”. Per tio ili celas judojn.

En la somero 2006 Hizbulaho pafis raketojn en Israelon kaj Israelo sin defendis. Hamaso kaj deko da aliaj terororganizaĵoj pafis raketojn en Israelon dum multaj jaroj. Israelo militis kontraŭ Hamaso en la vintro 2008-2009.

En Israelo oni ne parolas pri se okazas nova milito, sed oni parolas pri kiam okazas nova milito. Kaj Hizbulaho kaj Hamaso povus principe komenci pafi raketojn en Israelon kiun ajn tagon. En la antaŭa artikolo koncerne kial mi blogas pri Israelo mi klarigis kiel la mondo reagas en tia kazo.

Nuntempe estas sufiĉe trankvile en Mezoriento. Tiu trankvilo povus fakte daŭri eterne, se iu denove ne subite ekmilitus kontraŭ Israelo. Israelo povus ekzisti en paco kaj trankvilo, samkiel la palestinanoj povus vivi en paco kaj trankvilo en siaj teritorioj. La palestinanoj povus fondi propran ŝtaton en Cisjordanio kaj la Gaza-strio.

Kelkaj asertas ke Israelo estas militema kaj agresema. Mi ne konsentas. Israelo ĝis nun nur defendis sin kontraŭ atakoj de sia najbaraĵo. Mi ne diras ke Israelo estus farinta tion perfekte, sed oni ne scias ĉu iu alia lando estus agadinta pli bone estante en similaj situacioj.

Mi ĵus diris ke la trankvilo kiu nun regas en Mezoriento povus daŭri eterne. Pli antaŭe mi skribis ke kaj Hizbulaho kaj Hamaso disponas pri raketoj.

Plej verŝajne – bedaŭrinde – venos tago kiam Israelo denove devas fronti la minacon de tiuj ĉi raketoj kaj sin defendi. Tiam la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, plej verŝajne kritikos la defendajn operaciojn de Israelo. Israelo estos plej verŝajne akuzata pro uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto – kiel antaŭe.

Kial mi skribas pri tio?

Mi skribas pri tio, tiel ke ni ĉiuj povus esti konsciaj pri tiuj ĉi aferoj. Mi skribas, ĉar mi volas ke homoj estu konsciaj ke Hizbulaho kaj Hamaso havas raketojn. Mi skribas, ĉar mi volas ke homoj estu konsciaj ke la tagon kiam Israelo denove devas sin defendi, Israelo ne estis tiu kiu komencis. Do oni ne tuj kulpigu Israelon.

La trankvilo povus daŭri. Hizbulaho kaj Hamaso havas raketojn. Israelo povus jam nun ataki tiujn ĉi terororganizaĵojn por detrui iliajn armilprovizejojn. Sed lastfoje koncerne Hizbulahon Israelo reagis nur kiam Hizbulaho komencis pafi. Lastfoje koncerne Hamason Israelo reagis nur post ok jaroj da konstanta pafado de raketoj kaj grenadoj en Israelon.

Troviĝas tiuj kiuj opinias ke Israelo estas militema kaj agresema. Sed ŝajnas ke Israelo estas sufiĉe pacienca.

Estas trankvile kaj tiu trankvilo povus daŭri kaj ĝi povus eĉ evolui ĝis paco. Oni ne scias kiam kaj kiu malamiko de Israelo la sekvan fojon rompos tiun ĉi trankvilon.

Mi tamen esperas pri unu afero:

Ne kulpigu Israelon tiun tagon.

Vi nun scias ke Hamaso kaj Hizbulaho sin provizis per raketoj. Ne por defendi sin, sed por pafi al “porkoj kaj simioj”.

Vi ankaŭ scias ke kiun tagon ajn tiuj ĉi raketoj povas ekflugi.

Sed pri tio ne kulpas Israelo.

Se la internacia komunumo de la mondo juste kaj ĝuste traktus Israelon, ili nun agadus koncerne la raketojn de Hizbulaho kaj Hamaso.

Sed tion ili ŝajne ne faras.

Sed atendu la tagon kiam Israelo sin denove devas defendi. Tiun tagon la mondo vekiĝas. Tiam oni plej verŝajne kritikas Israelon pro ties defendaj agadoj.

Sed kial oni hodiaŭ ne agadas kontraŭ Hizbulaho kaj Hamaso?

Kial?

Kial oni lasas Israelon sole fronti tiun ĉi “problemon”?

Kaj kial oni eĉ ne hontas pro kritiki Israelon la tagon kiam tiu devas sin defendi?

La tagon kiam la raketoj denove ekflugas kaj Israelo devas sin defendi, la mondo vekiĝas kaj miras kvazaŭ la raketoj estus ĵus aperintaj.

Sed tiel ne estas.

Hodiaŭ troviĝas dekmiloj da raketoj en la najbaraĵo de Israelo. Kaj Israelo estas lasita sole solvi tiun ĉi “problemon”.

Kaj la tagon kiam la problemo eksplodas oni ne hontas pro kritiki Israelon kiu sin defendas.

Memoru tiujn ĉi vortojn la tagon kiam vi per via televidilo vidas Israelon luktantan.

Memoru tiujn ĉi vortojn kiam la mondaj estroj alvokas al Israelo kaj Hizbulaho/Hamaso tuj ĉesigi la militadon.

Memoru tiujn ĉi vortojn kiam la mondaj estroj kritikas Israelon kaj nomas ilian defendan operacion “misproporcia kaj troigita”.

Tiam vi scias ke la raketoj ne estis ĵus aperintaj, sed ke ili jam dum longa tempo troviĝis en la najbaraĵo de Israelo.

Kaj ke la mondaj estroj estus povintaj ion fari antaŭe.

Sed ke ili nenion faris.

Sed lasis Israelon sole defendi sin – por denove esti kritikata pro tio.

Mi multfoje jam diris, sed mi denove unu fojon diras:

La mondo ne juste kaj ĝuste traktas Israelon.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.