Dum lastaj semajnoj kelkaj legantoj de tiu ĉi retnoto al mi privatmesaĝis "kial vi ne forlasas vian landon dum vi suferas malagrablajn kondiĉojn ĉirkaŭ vi tie?" Fakte mi povis pli facile fuĝi de mia lando kaj "komforte" loĝi en iu alia mondparto, sed estis kaj daŭre restas kialoj, pro kiuj mi preferis ĝuste resti en mia gepatra lando.
Laŭ mi, nuna situacio de irano similas al patrino kiun oni agrese seksatencis, ĉu indas forlasi la patrinon pro tiu ke malgraŭ ŝia deziro oni malĉastigis ŝin? Laŭ mi, irano estas "okupita" kaj estas grandega diferenco kaj distanco inter la regantoj kaj la ordinara loĝantaro, kaj ĝuste pro tio la reĝimo uzas sian tutan potencon por "kontroli" la popolon kaj "gvidi ilin al la rekta vojo".
Krom Norda Koreio ĉu ekzistas reĝimo sur la tero kiu kontrolas sian civitanaron kiel sin vesti? Ĉu tio ne pruvas ke estas diferenco kaj distanco inter la regantoj kaj regatoj en irano? Ili diras ke pro la lanĉo de la islama leĝaro ili tiel agas, se tio estos fakto, do post 1400 jaroj irananoj ankoraŭ ne bone islamaniĝis kaj havas "problemojn" kun tiu islamo!aŭ estas diferenco inter la islamo de la regantoj kaj la popolo! ...
Mi ne intencas forlasi mian patrinon dum ŝi suferas dolorojn ...
...
Koran dankon pro via komento kaj opinio kiu estas tute logika kaj saĝa. Mi komprenas vian decidon kaj konsentas kun vi, precipe pri via "elekto". Tamen historio de mia lando estas io tute alia kun la via, kaj ĝuste pro tio mi komparas ĝin kun la patrino. Kiel mi diris mia lando nun estas "okupita" kaj tio signifas ke la pli multo opinias kaj agas kontraŭ la dogma regantaro. Ili ne estas veraj reprezentantoj de Irano kaj en nia socio fluadas tute alia vivo kion la registaro propagandas. En irano ne ekzistas interrasa kaj interreligia malamikeco.
Ne estas timo ke la dogmuloj sukcesos influi "subkonscion kaj vivkomprenon" de la popolo, ĉar jam ili bankrotis kaj neniu ili estas en "sindefenda" pozicio. Por ili ajna balotado estas venenego ĉar la popolo rifuzan islamon kiun ili prezentas.
Reformada movado kiu nun fluas en irano, ne estas barebla. Irano* regajnos sian oportunan pozicion en la mondo kondiĉe ke ties gefiloj ne forlasu ŝin!
*Irano estas ina en la persa lingvo.
Kara S-ro Reza Torabi,
Temas pri via "seksatencita patrino", mi devas mencii, ke popolo, kiu frontas dangheron kompreneble emas serchi sindefendon pere de apogo de siaj radikoj (ekz-e rusa naciismo de la markisma Sovetio dum la 2-a MM). La Okcidento armigis Saddamon kaj sendis lin militinta kontrau Iranon dum 8-jaroj (1980-88) sen nacia pravigo au valida kialo che ambau landoj. Kaj nuntempe la sama Okcidento serioze minacas Iranon. La fundamento de la irana popolo estas Islamo. Vesta kaj simila premo kontrau parto de la loghantaro ja povas okazi fare de la nuna reghimo, tamen ne foregesu, ke la popolo devas nun solide stari unuighanta kontrau la granda danghero de agreso. Lau mi la Okcidento ne aparte kontrauas al la reghimo (de Islamo, kiun La Okcidento subtenas ekz-e che Saudio!) sed al mem Irano, kiellando, kiu volas uzi sian rajton pri teknologio.Tio ankau okazis kiam sekulara, france-edukita D-ro Musaddiq de Irano naciigis (1954) la petrolon kaj do oni murdis lin. Lau mi vi devas pli prave defendi vian landon kontrau tiu danghero.
Amike,
Husejn Al-Amily
PS.
Bedaurinde mi ne scipovis sendi chi tiun komenton al ipernity, eble vi shatus komenti pri ghi.
Bedaŭrinde mi ne povas konsenti kun vi ke "La fundamento de la irana popolo estas Islamo" kaj mi kredas tute malon!
Mi ja povas konsenti ke La ""fundamento de la araboj estas Islamo"" sed pri irano NE. Kaj se mi devus esprimi ion tiu rilate mi dirus: "La fundamento de la irana popolo estas IRANA KULTURO" kies faktojn oni povas tuj malkovri kaj rekoni. En irano ekzistas homoj kies religio ne estas islamo kaj antaŭ ol islamo irano havis sufiĉe brilan civilizacion. Laŭ mi nenion novaĵon islamo donis al irananoj ...
Kaj tiu "malsaneco" kontraŭi okcidenton estas viruso heredata de komunistoj. En la mezoriento se ekzistus NUR unu lando kiu povus esti "amiko de okcidento" sen ajna dubo tiu estos IRANO!
Oni ne iĝu miskomprenaj de la nuna regantaro de irano, la plej multo de irananoj havas tre bonan kaj amikan senton al okcidento kaj Usono.
Sign-in to write a comment.