Bonvolu komence rigardi la jenajn fotojn:(Ne decas por infanoj kaj tiuj kiuj malsanas) 1 , 2 , 3 , 4 kaj poste pripensu kiom malfacilas komenci dialogi kun tiaj homoj. Mi forte dubas ke eblas facile komenci dialogon kun tiom fanatikaj homoj. Kion vi opinias/sugestas?
Estas "iom" malesperiga ... ĉu ne?
Homoj kiuj ne kompatas sin mem, kaj tiom sovaĝe batas sin, imagu kiom "facile" kaj glate kapablus "detrui" la aliajn ...
Cetere ekzistis iam samaj kondutoj en la kristana mondo, en Hispanio...
Ĉu oni ne povus diri, ke la religiaj organizoj kaj ties estroj kultivas kaj uzas tiun malestimon, por pli facile estri super siaj kredantoj/subuloj? Homoj okupataj per memmalestimo fariĝas pli obeemaj...
Pri psikologio. Nu, oni klasifikas ĝin en la "homaj sciencoj"... Veras, ke estas diverse de "malmolaj sciencoj" nome fiziko, matematiko ktp... Tamen, mi intencis diri, ke la fakto serĉi klarigojn de homaj agadoj eblas tra klerigo: oni ne konstruas bildon de la mondo laŭ mitoj, sed laŭ racio...
Zlatko: vi parolas pri kondiĉado, ne pri edukado. Mi konsentas pri la neceso dubi.
Reto has replied to Onagrino (Dominique)…Islama mondo plenas de analfabeco kaj malriĉeco ... oni rimarkante sin "ne progresintaj" pli kredas al "alia mondo" kaj perdas kialon pli enmiksiĝi en la aferoj de la mondo en kiu ili havas preskaŭ nenion ...
Mi devas aldoni ankaŭ ion aferon:
Admirado de la morto tre efikas tian etoson, oni admiras la morton kaj adoras. Oni kredigas ke tiu ĉi aĉa mondo nur estas pasejo kaj ion tre valora kaj ege plaĉa atendas nin "alimonde" do, ne hezitu laŭ eble pli rapide "atingi" ĝin. Kaj tiel vekiĝas kaj kreskas "matiriĝo"(sankta sinmortigo) ĉe fanatikuloj. Oni vere kredas ke tiu ĉi mondo ne valoras ke nur estas ekzercejo por sin pretigi atingi "altan nivelon" en la alia mondo ... kaj tiel la filozofio de la morto pli valoras ol la vivo ...
Sign-in to write a comment.