Reto's articles with the keyword: اسلام

  • imuneco kaj limiteco

    - 29 Nov 2009
    La jena foto povas esti spegulo de la fluantaj aferoj en irana socio. Sur la publika ŝildo en iu parko la registaro propagandas pri "sinkovrado de virinoj" (Hiĝabo) skribinte: " FRATINO: Hiĝabo estas imuneco kaj ne limiteco' . Grupo da mezlernejaj knabinoj ĝuse sub la ŝildo estis fotitaj por pruvi kiom profunde efikis la lerneja ideologia islama edukado sur ili!

  • Kiom malfacilas dialogi ...

    - 08 Jan 2009
    Bonvolu komence rigardi la jenajn fotojn:(Ne decas por infanoj kaj tiuj kiuj malsanas ) 1 , 2 , 3 , 4 kaj poste pripensu kiom malfacilas komenci dialogi kun tiaj homoj. Mi forte dubas ke eblas facile komenci dialogon kun tiom fanatikaj homoj. Kion vi opinias/sugestas? Estas "iom" malesperiga ... ĉu ne? Homoj kiuj ne kompatas sin mem, kaj tiom sovaĝe batas sin, imagu kiom "facile" kaj glate kapablus "detrui" la aliajn ...

  • Naskiĝtago de La Mondsavanto

    - 16 Aug 2008
    La 15a de Ŝaban monato (laŭ araba lun-kalendaro) estas naskiĝtago de la 12a imamo de la ŝijaistoj (ŝijaistoj estas la minoritatoj en la islamo mondo proksimume 8 ĝis 10 procento de islamanoj estas ŝijaistoj). Imamo Mahdi la filo de Imamo Hasan Al Asgari, nun estas 1173 jara, laŭ la kredo de ŝijaistoj kaj tiam kiam sin prezentos al la cetera mondo okazos "la fina milito" en kiu "la vero" venkos kaj "justeco" regos la mondon, ĉiuj kredos al islamo (ŝijaisme) kaj neniu p…