Reto's articles with the keyword: religio

  • komuna revo

    - 12 Oct 2010
    Religioj disigas homojn de unu la aliaj, nur revoj kaŭzas ligon de la homoj al unu la aliaj. Eugène IONESCO Hodiaŭ mi legis tiun frazon kaj plaĉis al mi la esenco.

  • toleremo ...

    - 17 Sep 2010
    En la blogo de AMIKEMA mi legis ke ŝi surmetis hiĝabo n kaj kunmanĝadis kun "islamanaj gefratoj". Kiom bone ke AMIKEMA " por montri sian subtenon al siaj Islamanaj geamikoj kaj por apogi religian toleremon " tion faris. Nun estas mia demando al ŝi: Ĉu islamanaj geamikoj viaj ŝatus reciprokon fari? ekzemple via islamanina amikino por respekti viajn etikedojn forpreni sian hiĝabon dum ŝi estas via gasto dum via festeno? se jes, mi gratulas! se ne, mi bedaŭras ... Laŭ mi, se inda…

  • Kiom malfacilas dialogi ...

    - 08 Jan 2009
    Bonvolu komence rigardi la jenajn fotojn:(Ne decas por infanoj kaj tiuj kiuj malsanas ) 1 , 2 , 3 , 4 kaj poste pripensu kiom malfacilas komenci dialogi kun tiaj homoj. Mi forte dubas ke eblas facile komenci dialogon kun tiom fanatikaj homoj. Kion vi opinias/sugestas? Estas "iom" malesperiga ... ĉu ne? Homoj kiuj ne kompatas sin mem, kaj tiom sovaĝe batas sin, imagu kiom "facile" kaj glate kapablus "detrui" la aliajn ...

  • Jes aŭ ne?

    - 18 Oct 2008
    Dank al amiko kiu sendis al mi jena retadreson: http://www.yesnogod.com/index2.html La statistiko estas pripensiga !

  • Naskiĝtago de La Mondsavanto

    - 16 Aug 2008
    La 15a de Ŝaban monato (laŭ araba lun-kalendaro) estas naskiĝtago de la 12a imamo de la ŝijaistoj (ŝijaistoj estas la minoritatoj en la islamo mondo proksimume 8 ĝis 10 procento de islamanoj estas ŝijaistoj). Imamo Mahdi la filo de Imamo Hasan Al Asgari, nun estas 1173 jara, laŭ la kredo de ŝijaistoj kaj tiam kiam sin prezentos al la cetera mondo okazos "la fina milito" en kiu "la vero" venkos kaj "justeco" regos la mondon, ĉiuj kredos al islamo (ŝijaisme) kaj neniu p…

  • 5 monata batalraporto de Irana flughavena polico

    - 30 Aug 2008
    Irana flughavena polico raportis: Dum pasintaj 5 monatoj 128 personoj pro ne sufiĉa hiĝabo (sin kovrado laŭ la principoj de islamo) estis malpermesitaj flugi. 171151 personoj estis avertitaj pro siaj maldecaj vestoj. 6799 personoj skribe promesis al la polico obei la leĝon pri sin vestado laŭ la reguloj ... la novaĵfonto Jes nia vigla estimata polico en la flughavenoj de la lando ĉiu tage al pli ol 1187 pasaĝeroj avertas pri ilia sin vestado kaj kostumo por ke islamo ne endanĝer…

  • Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?

    - 24 Jul 2008
    9 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon! Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble). Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno. Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.

  • DoDoDo klubo!

    - 15 May 2008
    DoDoDo klubo! Hodiaŭ mi vidis reklamon pri DoDoDo klubo en Tehrano kiu eble kiel mi interesos vin! DoDoDo klubo estas: "klubo de Frenezuloj de Du Dameŝkaj Damoj" (هيات ديوانگان دو بانوي دمشق). Prave! La frenezuloj regas/liberas en nia lando

  • 70 procento de Irananoj ne kapablas legi La sanktan Koranon!

    - 28 May 2008
    Laŭ la informo de pri Korana novaĵagentejo "IKNA" , pli ol 70 procento da Irananoj ne scipovas legi Koranon. Menciindas ke oni ekde bazlernejo devige kiel studobjekto lernas la Korano ĝis supera grado en la universitatoj. PS: E-lingva versio de La Nobla Korano estas surrete legebla: www.lernado.it/kurano/indekso.htm  

  • Bonvolu ne klopodi kompreni la aferon ...

    - 16 Jan 2008
    Antaŭ 1368 jaroj la filo de imamo Ali - Hosein - kontraŭis tiaman reganton de la islama mondo kaj li, kiu intencis eniri la urbon Kufe(en nuna Irako) laŭ la invito de Kufeanoj, por esti ties reganto kontraŭ Yazid(la tiama reganto) dum voje estis atakita flanke de Yazid soldatoj kaj oni mortigis Hoseinon kune kun lia kunularo. Estis katastrofo kaj ne bona afero. Imamo Husein pro tio kontraŭis al Yazid ĉar li ne observis "veran islamon". En islama mondo "ŝijaistoj" ĉiu jare je la tago de la mortig…