Nu, ipernity estas reta programo, kiel ĉiuj aliaj. La simpla respondo estas do, ke vi faras ilin same kiel vi faras en aliaj programoj kiel Google mail,EudoraThunderbird ... Pli detala respondo dependas de la operacia sistemo, kiun vi uzas. Por Vindozo 9x/ME/NT/2000/XP vi povas uzi la simplan programeton Ek!, kiun vi povas senkoste preni de la retejo de Ek! www.esperanto.mv.ru/Ek/. Tie vi trovos ankaŭ instrukciojn pri instalado.

Se vi havas alian operacian sistemon, kiel Linukso aŭ Mac, tiam mi bedaŭrinde ne povas helpi vin. Sed eble iu alia povas ĉi-sube aldoni siajn konojn?

Ĝisdatigo en majo 2008: Ekde nun en ipernity eblas tajpi simple ikse, kaj la programo adaptos aŭtomate al la ĝustaj supersignoj. Vidu pliajn novaĵojn en la grupo "Ipernity: Demandoj kaj respondoj": www.ipernity.com/group/37673/discuss/16362