La regulo pri la trionoj estas regulo en la fotografio, kiu povas fari bildojn pri interesaj. Multaj fotografoj intence uzas ĝin; aliaj intuicie aplikas ĝin sen konscii pri ĝi.

La regulo pri la trionoj unue trionigas la bildon, kreante du horizontalajn liniojn, kiuj dividas la bildon en tri same grandajn horizontalajn blokojn; poste ĝi denove trionigas ĝin, kreante du vertikalajn liniojn, kiuj dividas la bildon en tri same grandajn vertikalajn blokojn, tiel atingante naŭ kvadratojn.

Se la plej grava parto de foto troviĝas en la meza kvadrato, la rigardanto kutime konsideras la bildon ne alloga, tro normala. Se la plej grava parto tamen troviĝas sur unu el la kvar krucoj (nomataj fortaj punktoj), ĝi ricevas fortan dinamikan karakteron. Aliaj gravaj elementoj de la foto prefere troviĝu sur unu el la 4 linioj.

Tre bela bildo por ilustri tion troviĝas en Vikipedio: