Multaj fotoj miaj nun portas la etikedon reviewme ... Tio ĉi signifas, ke vi estas bonvena verki kritikon pri la foto: kion vi trovas bona, sed ankaŭ tion, kion vi ne trovas en ordo, kaj kial. Ĝi samtempe estas invito aldoni la etikedon al viaj fotoj. Tial ĉiu scias, ke vi ne estos kolera, se iu skribas ion negativan pri viaj fotoj aŭ filmetoj.

La ideo pri reviewme venas de Ipernity-uzanto Tatze kaj jen lia origina teksto ĉi-rilate (en la germana). Tie ĉi vi trovas ĉiujn fotojn, kiuj portas la etikedon reviewme.

Multe da plezuro dum la kritikado!

 

Aldono de septembro 2007: Ĉar nun ekzistas grupoj en Ipernity, ĉiuj fotoj kun la ReviewMe-etikedoj estis aperigitaj en la grupo http://reviewme.group.ipernity.com