NicoRay's favorite articles

Display articles of:

  • 14.000 gazetoj el 120 jaroj

    Pli ol 14.000 periodaĵoj aperis en la unuaj 120 jaroj de Esperanto. Fine vi trovos ilin en la dikega bibliografio de HMM, Budapest 2010.

  • # (EO+FR) Twitter-agado por la Internacia Virina Tago 2012 (unua sekcio)

    Listo de pepoj (mesaĝetoj kun maksimume 140 signoj kaj spacoj) libere uzeblaj por la Internacia Virina Tago, la 8an de marto, aŭ en aliaj cirkonstancoj ligitaj kun iniciatoj en rilato kun virina emancipado, virinaj rajtoj, plibonigo de la virina vivkondiĉo tra la tuta mondo, kun manifestacioj ks. Bonvenaj estos pliaj proponoj en Esperanto kun traduko en aliaj lingvoj (teksto nepre en Unikodo). Liste de twits (petits messages avec un maximum de 140 signes et espaces) librement utilisables pour la Journée Internationale de la Femme, le 8 mars, ou dans d'autres circonstances liées à des initiatives en relation avec l'émancipation de la femme, les droits de la femme, l'amélioration de la condition féminine dans le monde entier, avec des manifestations, etc. D'autres propositions seront bienvenues en espéranto avec traduction dans d'autres langues (texte impérativement en Unicode).

  • (EO) — Mesaĝo el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2012

    Atomenergio ? Ne dankon
    Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo, Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2012 Hiroŝimo konsistanta el 23 organizoj, kaj la hiroŝima municipo, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi.

  • Nur simpla murdinto kaj nek "teroristo" !

    Li estas murdinto kaj ne teroristo ĉar li havas bluajn okulojn, blondajn harojn kaj ne estas islamano sed kristano! Honto al amaskomunikiloj kiuj tiel diskrimnacias. * mi simpatias kaj kondolencas kun ĉiuj homoj kaj familioj kiuj suferas la teroristan tragedion okazintan en Norvegio.

  • (EO) Strato de Esperanto : kiel statas la afero en Vendeo ?

    Residence Espéranto, Hameau du Bois, Moutiers-les-Mauxfaits
    La ĉi-posta artikolo ĵus aperis sur la informretejo " Vendeeinfo " de la franca departemento Vendeo (Vendée) sub la titolo "Rue de l'espéranto : où en est la Vendée ?" : http://www.vendeeinfo.net/Rue-de-l-esperanto-ou-en-est-la-Vendee_a5706.html Jen ĝia traduko, iom kompletigita per ligiloj ne aperantaj en la originala teksto :

  • (EO) Kiun nomon atribui al vojo, publika loko aŭ konstruaĵo ?

    La jena dokumento celas helpi en klopodoj por ebligi, ke la jaro 2012 estu la jaro de Zamenhof-Esperanto-Objektoj (ZEOj), memore al la centa datreveno de la inaŭguro de la unuaj stratoj kaj placoj en la mondo al kiuj estis atribuitaj la nomoj de Zamenhof kaj de Esperanto, en 1912. Klopodoj estas jam nun necesaj, unu jaron antaŭe, ĉar necesas foje longega tempo inter la propono, la decido kaj la inaŭguro. Ĝi konsistigas bazan dokumenton por prepari leteron aŭ mesaĝon kaj dosieron al urbestroj, urbaj konsilant(ar)oj, komisionoj pri atribuo de nomoj al stratoj, vojoj, publikaj spacoj, ktp. Ĝi estas laŭbezone adaptebla al lokaj situacioj kaj cirkonstancoj, i.a. per kompletigo de la listo de ekzemploj. Tio ne estas tiom sensignifa, kiel oni povus unuavide pensi. Ĉu ni preferu lasi la lokon al obskura generalo partopreninta en subpremo de popoloj ? Aŭ al koruptita politikisto ? En la momento, kiam popoloj sopiras pri justeco, egaleco, frateco (t.e. la devizo de Francio kaj de Haitio), pri esprimlibereco kaj homrajtoj, la ideo de Esperanto estas pli aktuala ol iam ajn. Krome, anonco pri atribuo de nomo Zamenhof kaj Esperanto, kaj poste ties inaŭguro, ebligas rememorigi la amasinformilojn kaj la publikon pri la ekzisto de Esperanto. Tiuokaze, estus oportune reaktualigi aŭ helpi en reaktualigo kaj kompletigo de la tiurilataj artikoloj de diverslingvaj versioj de Wikipedia/Vikipedio : Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Eŭropo kaj aperigi tiutemajn artikolojn ĉie, kie eblas, ankaŭ kaj ĉefe nacilingve en la tuta mondo. UEA havas membrojn en ĉirkaŭ 120 landoj. La kursoj de Lernu.net atingas nun lernantojn de 240 landoj. Ekzistas nun ZEOj en minimume 58 landoj. Ĉu en 2012 oni ne povus duobligi tiun nombron ? Pliaj rimarkoj, sugestoj kaj ideoj estos bonvenaj por plibonigi tiun dokumenton kaj proponon.

  • Halovena danĝera nudismumado...

    Kiel fanatika nudisto, la unua afero, kiun mi faras alvenante hejmen estas demeti ĉiujn vestaĵojn kaj ĝui nudecon, almenaŭ private. Mia familio foje partoprenas, foje ne, sed tio ja estas kutima situacio en nia hejmo, do, la knabinoj tute ne miras ĉu paĉjo estas kun au sen vestaĵoj, kaj ili mem preferas esti nudaj hejme. Tiun tagon de haloveno (Halloween) mi estis nuda hejme, laboranta. Mia kunulino estis foririnta posttagmeze kun la infaninoj al iu porinfana festo. Je la oka vespere, pli ma…

  • Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado irana

    Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado. Jen filmeto rilate la surstrata manifestacio en kiu la virinoj kuraĝe esprimas siajn protestojn kontraŭ diskriminacio de islama registaro.