Kiel fanatika nudisto, la unua afero, kiun mi faras alvenante hejmen estas demeti ĉiujn vestaĵojn kaj ĝui nudecon, almenaŭ private. Mia familio foje partoprenas, foje ne, sed tio ja estas kutima situacio en nia hejmo, do, la knabinoj tute ne miras ĉu paĉjo estas kun au sen vestaĵoj, kaj ili mem preferas esti nudaj hejme.

Tiun tagon de haloveno (Halloween) mi estis nuda hejme, laboranta. Mia kunulino estis foririnta posttagmeze kun la infaninoj al iu porinfana festo. Je la oka vespere, pli malpli, oni sonoras ĉe la pordo. Mi pensas "ho, la familio revenas", kaj tute senzorge kaj senveste, aliras la pordon, tute malfermas...

Kaj antaŭ mi staras la tuta infanaro de la domo, vestitaj kiel sorĉistinoj, vampiroj, diabloj kaj tiel plu, irantaj de loĝejo al loĝejo por kolekti bonbonojn!

Neforgesebla halovena festo, ĉu ne?