La fino de la jaro alproksimiĝas. La vendejoj denove alvokas por ke vi aĉetu donacojn. Prefere multajn kaj multekostajn. Feliĉe ekzistas brokantaj vendejoj, interŝanĝ-foiroj kaj en iuj landoj eĉ senpagaj vendejoj. Eble sur via librobreto staras jam legita libro kiu povas plezurigi amikon aŭ familianon?

Se vi mem organizas feston, eble proponu ke ĉiu kunportu ion kion oni ne plu uzas kaj metu sur tablon. Poste, ĉiu elektu ion kio plaĉas al li/ŝi. Tiel, ĉiuj povas esti kontentaj! Oni liberigas iom da spaco en la hejmo kaj ricevas ion novan! Vivu la alternativa ekonomio
!