Jen la 12 plej popularaj sloganoj de Movado sen Nomo, en sinsekvo de populareco (kun kelkaj egalrangaj pozicioj). Ni estus tre kontentaj se vi pretus traduki ilin al via lingvo kaj resendi la tradukon al ni por multlingvigi nian agadon.
  • Plibonigu la mondon. Komencu per vi mem.
  • Ali-pensantoj ankaŭ pensas.
  • Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro.
  • Ĉiu guto gravas.
  • Ne diru kion vi scias. Sciu kion vi diras.
  • Ne ekzistas vojo al amo. Amo estas la vojo.
  • Homo valoras pli ol mono.
  • La vivo estas mallonga, tamen rideto nur prenas unu sekundon.
  • Pensu pri : la forto de vorto.
  • Por harmonii kun aliaj, necesas unue harmonii en si mem.
  • Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj.
  • Se vi ne povas esti stelo en la ĉielo, estu kandelo sur la tero.
Koran dankon!

La teamo de Movado sen Nomo