Fremdulo ne plu estas fremda post saluto: “Bonan tagon” ĉiu ajn povas diri, sen diskriminacio inter riĉa-malriĉa, nigra-blanka, juna-maljuna. “Bonan tagon” montras respekton al la alia. Se ĉiuj homoj afable salutas, la sento de malsekureco kaj malfido inter diversaj homoj aŭ sociaj grupoj malaperas.

“Bonan tagon” estas senpaga kaj senkosta, kaj ju pli oni diras, des malpli da peno kostas! “Bonan tagon” estas ankaŭ bona rimedo kontraŭ konstanta malkontento. En la profesia vivo, “Bonan tagon” pli forte ligas kunlaborantojn inter si, sed ankaŭ kreas pli amikajn ligojn inter la diversaj tavoloj.

Se vi estas afabla al aliaj homoj, ankaŭ ili estos pli afablaj. Afabla vorto, aŭ simpla rideto estas la plej bonaj ŝlosiloj al bona komunikado kaj interrilatoj. Ĝentile petita estas duone ricevita!
Super ĉio, ni ja estas tutsimple homoj, kiuj ŝatas aŭdi afablajn vortojn, vidi afablajn vizaĝojn. Do ankaŭ ni mem montru afablan vizaĝon kaj aŭdigu afablajn vortojn.

La afabla esprimo “Bonan tagon” povas varmigi malvarman tagon per kelkaj gradoj! Aŭdi “Bonan tagon” donas energion. La esprimo “Bonan tagon” rompas glacion, alproksimigas homojn.