4a ĈAPITRO


Unu monaton post la morto de Jurij, iu kuzo de la Karinoj duonmorta pro malsato kaj lacego, kiu iris de Odeso al Moskvo serĉante sian edzinon malaperintan dum la aprila bombardo, haltis iun nokton ĉe Tatjana Ivanovna.

Li donis al ŝi novaĵojn pri Nikolaj Aleksandroviĉ kaj lia familio, kaj ilian adreson.
Ili bone fartis sed mizere vivis.

"Ĉu vi povus trovi fidindan homon..." li hezitis, "por alporti al ili, kion ili lasis ĉi tie?..."


La maljunulino foriris al Odeso, kunportante la juvelojn en la orlo de sia jupo.
Tri monatojn ŝi laŭiris la vojojn, kiel dum sia junaĝo kiam ŝi pilgrimis al Kievo, aŭ vojaĝis en trajnoj de malsatuloj, kiuj ekis suden iri.

Iun septembran vesperon, ŝi alvenis al la domo de la Karinoj.

Neniam ili forgesos tiun momenton, kiam ŝi frapis ĉe la pordo, kiam ili vidis ŝin aperi kun sia konfuzita kaj trankvila mieno, kun sia pako de vestaĉoj surdorse kaj la diamantoj batantaj ŝiajn lacajn krurojn, nek ŝian palan vizaĝon, kiam ŝi anoncis al ili la morton de Jurij...

Ili loĝis en malluma ĉambro, en la havena kvartalo. Terpomosakoj pendis sur la vitroj por mildigi la ekbatojn de la kugloj.
Helena Vasiljevna kuŝis sur terenĵetita malnova matraco. Lulu kaj Andreo ludis kartojn ĉe la lumo de eta stovo, kie tri karbopecoj finkonsumiĝis.
Jam malvarmis kaj la vento eniris tra la rompitaj fenestroj.

Cirilo dormis en angulo, kaj tie Nikolaj Aleksandroviĉ komencis fari tion, kio poste fariĝos la ĉefa okupado de lia tuta vivo : paŝi de unu muro al alia kun la manoj krucitaj malantaŭ la dorso, sonĝante pri kio neniam plu revenos.

"Kial ili mortigis lin?" demandis Lulu. "Kial, Sinjoro? Kial?"
La larmoj fluis sur ŝia ŝanĝiĝinta kaj maljuniĝinta vizaĝo.

"Ili timis, ke li revenos por repreni siajn bienojn. Sed ili diris, ke li ĉiam estis bona barin, kaj ke necesus eviti al li la malfeliĉon de ĵuĝado kaj ekzekuto; tial estus preferinde lin mortigi tiel..."

"La kovarduloj! La hundoj!" subite ekkriis Cirilo. "Pafi kuglon en lian dorson! La malbenitaj kamparanoj!... oni malmulte vipis vin dum nia tempo!..." Li montris sian pugnon al la maljuna virino kun iu malamo:
"Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi aŭdas?"

"Mi aŭdas", ŝi diris, " sed kial do bedaŭri, ke li mortis tiel aŭ alimaniere? Dio akceptis lin sen la sakramentoj, tion mi vidis sur lia trankvila vizaĝo. Dio bonvolu doni al ĉiuj tiel kvietan finon!... Li vidis nenion, li ne suferis..."
"Ha! Vi ne komprenas!"
"Estas pli bone tiel", ŝi rediris.

Je la lasta fojo ŝi laŭtvoĉe diris la nomon de Jurij.
Pri li, ŝi ŝajne refermis siajn maljunajn lipojn por ĉiam. Kiam la aliuloj parolis pri Jurij, ŝi ne respondis, restis senvorta kaj malvarma, vakue rigardanta kun speco de glacia malespero.

La vintro estis terura. Mankis pano, vestoj. Nur la juveloj alportitaj de Tatjana Ivanovna foje havigis al ili iom da mono.
La urbo brulis; la neĝo dolĉe faladis, kovrante la bruligitajn trabojn de la detruitaj domoj, la kadavrojn de la homoj kaj de la dispecigitaj ĉevaloj.
Dum aliaj momentoj, la urbo ŝanĝiĝis ĉar alvenis nutraĵoj : viando, fruktoj, kaviaro... Nur Dio sciis kiel...

La kanonado ĉesis kaj la vivo revenis, necerta, ekzalta.
Ekzalta... tiel sentis nur Cirilo kaj Lulu.
Pli poste, la memoro pri iuj noktoj, pri promenado en barko kun aliaj junuloj, pri la gusto de kisoj, pri la vento, kiu blovadis dum la tagiĝo sur la malkvietaj ondoj de la Nigra Maro; ĉio tio neniam viŝiĝos el ili...

Finiĝis la longa vintro, kaj unu somero kaj la sekva vintro, kiam la malsatego iĝis tiel grava, ke la mortintaj infanoj estis amase entombigitaj en malnovaj sakoj.
La Karinoj travivis.

En majo, ili sukcesis iri sur la lastan francan ŝipon, kiu forlasis Odeson, marveturis al Konstantinopolo kaj poste al Marsejlo.

Ili elŝipiĝis en la haveno de Marsejlo la 28an de majo 1920.
En Konstantinopolo ili jam vendis la restantajn juvelojn kaj ili posedis iom da mono, kudritan en ilian zonon laŭ la kutimo...

Ili portis sur si vestaĉojn, havis strangan timigan mienon, mizeran kaj malmildan. Malgraŭ ĉio, la infanoj aspektis gajaj; ili ridis kun ia malhela facilanimeco, kiu despli sentigis al la maljunuloj ilian propran lacecon.

La klaran aeron de majo plenigis odoro de floroj kaj pipro; la homamaso malrapide paŝis, haltis antaŭ montrofenestroj, ridis kaj laŭte parolis; la lumoj, la muziko en la kafejoj, ĉio tio aspektis stranga kiel en sonĝo.

Dum Nikolaj Aleksandroviĉ rezervis ĉambron en hotelo, la infanoj kaj Tatjana Ivanovna iom restis ekstere. Lulu, kun pala vizaĝo antaŭstreĉita, fermis siajn okulojn, enspirante la parfumitan vesperaeron. La grandaj elektraj globoj lumigis la straton per maldensa blua lumo; bukedoj da maldikaj arboj movetis siajn branĉojn.

Matrosoj preterpasis, ridante rigardis la beletan senmovan junulinon.
Unu el ili dolĉe ĵetis al ŝi pecon da mimozo. Lulu ekridis.
"Jen bela ĉarma lando", ŝi diris. " Kia sonĝo! Njanjuŝka, rigardu..."

Sed la maljunulino sidis sur benko kaj ŝajne dormetis, kun naztuko etendita sur ŝia blanka kapo, kun la manoj krucitaj sur ŝiaj genuoj.
Lulu vidis, ke ŝiaj okuloj daŭre restas malfermataj kaj fikse rigardas antaŭ si.
Ŝi tuŝis ŝian ŝultron kaj vokis:
"Njanjuŝka! kio okazas al vi?"

Tatjana subite tremetis kaj stariĝis.
En tiu momento Nikolaj Aleksandroviĉ mansignis al ili.

Ili enpaŝis kaj trairis la halon, sentante scivolajn rigardojn post la dorso.
La dikaj tapiŝoj, je kiuj ili jam dekutimiĝis, ŝajnis fiksiĝi al iliaj plandumoj, kvazaŭ gluo.

En la gastejo, la orkestro ludis. Ili haltis, aŭskultis tiun ĵazon, kiun ili aŭdis je la unua fojo; ili sentis iun svagan abomenon kun sensenca ravo.
Tio estis alia mondo...

Ili eniris en sian ĉambron, longe staris antaŭ la fenestroj, rigardante la aŭtojn preterpasi sur la strato.

La infanoj rediris:
"Ni eliru! Ni eliru!... Ni iru al kafejo, al teatro..."

Ili sin banis, brosis siajn vestojn, rapidis al la pordo.
Nikolaj Aleksandroviĉ kaj lia edzino sekvis ilin malrapide, pli pene, sed ankaŭ ilin voris la soifo por libereco kaj aero.

Sur la sojlo Nikolaj Aleksandroviĉ sin returnis. Lulu estis malŝaltinta la lumon. Ili estis forgesintaj Tatjanan Ivanovnan, kiu sidis antaŭ la fenestro.

La lumo de gazlampo lokita antaŭ la eta balkono lumigis ŝian klinitan kapon. Ŝi restis senmova kaj ŝajnis atendi.

Nikolaj Aleksandroviĉ demandis:
"Ĉu vi iros kun ni, Njanjuŝka?"
Ŝi ne respondis.
"Ĉu vi malsatas?"
Ŝi skuis la kapon kaj abrupte stariĝis, nerve interplektis la franĝojn de sia ŝalo.

"Ĉu mi elpaku la valizojn de la infanoj? Kiam ni ree foriros?"
"Sed ni estas alvenintaj" diris Nikolaj Aleksandroviĉ. "Kial vi volas reforiri?"
"Mi ne scias" ŝi murmuris kun iu distrita kaj laca mieno, "mi opiniis..."
Ŝi suspiris, malfermis la brakojn kaj mallaŭtvoĉe diris:
"Estas bone."

"Ĉu vi volas iri kun ni?"
"Ne, dankon, Helena Vasiljevna" ŝi penis respondi, "ne, vere ne..."

Oni aŭdis la infanojn kuri en la koridoro.
La maljunuloj rigardis unu la alian senvorte kaj suspirante, kaj Helena Vasiljevna lace mangestis, eliris, kaj post ŝi Nikolaj Aleksandroviĉ foriris, dolĉe refermante la pordon.

FINO DE LA 4a ĈAPITRO


------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------