Tiel pasis la tago.
Ĉirkaŭ la vespero, li revenis hejmen.

Estis bela krepusko, klara kaj trankvila kiel la antaŭtago.
Post ĉirkaŭiro, li laŭiris la basenon. En aŭtuno la arbustoj, kiuj borderis ĝin, perdis siajn foliojn kaj ĝi estis ankoraŭ kovrita de dika tavolo el mortaj folioj restantaj sub la glacio.
La lilakfloroj faladis kiel malpeza pluvo; oni apenaŭ ekvidis la nigran akvon, kiu dise malforte flagretis.

Li revenis al la domo kaj ree supreniris en la dormoĉambron de la infanoj.
Antaŭ la malfermita fenestro, Tatjana Ivanovna jam metis la manĝilaron.
Li rekonis unu el la etaj tablotukoj el fajna tolo speciale rezervitaj por la infanoj, kiam ili manĝis en sia dormoĉambro dum mallongaj malsanoj, kaj la forketon, la tranĉilon el malnova orarĝento, la malnovan senbriligitan metalglaseton.

"Manĝu, trinku, kara mia! Mi prenis por vi botelon da vino en la kelo, kaj antaŭe plaĉis al vi terpomoj kuiritaj sub la braĝo."
"De tiam tiu gusto ne plu akompanas min", li ridante diris."Mi tamen dankas, oldulino mia!"

Noktiĝis. Li eklumigis kandelon kaj metis ĝin sur angulon de la tablo. La flamo brulis, rekta kaj travidebla en la kvieta nokto... Kia silento!...

Li demandis:
"Njanjuŝka? Kial vi ne sekvis miajn gepatrojn?"
"Nu, necesis, ke iu restu por gardi la domon."
"Ĉu tion vi kredas? " li diris kun iu melankolia ironio, "kaj por kiu, Dio mia?"

Ili silentis. Li plu demandis:
"Ĉu vi ne volus iri kun ili?"
"Mi iros, se ili vokos min. Mi eltrovos la vojon ; neniam mi estis mallerta nek stulta, danke al Dio!... Sed kio okazos pri la domo?"

Ŝi subite interrompis sin kaj mallaŭte diris:
"Aŭskultu!"

Malsupre, iu frapis la pordon.
Ili ambaŭ rapidege stariĝis.

"Kaŝu vin, kaŝu vin je Dio, Jurij!..."

Jurij proksimiĝis al la fenestro, singarde rigardis eksteren.
La luno jam leviĝis.
Li rekonis la knabon strarantan meze de l' aleo. Tiu ĉi retroiris de kelkaj paŝoj kaj vokis:
"Jurij Nikolajeviĉ!... Estas mi, Ignat!..."

Li estis juna koĉero edukita en la domo de la familio Karin. Jurij ludadis kun li en sia infanaĝo. Li estis tiu, kiu kantis, sin akompanante per tirharmoniko, dum la someraj noktoj, en la parko.
"Se li volas malutili al mi", abrupte pensis Jurij, "ke ĉio iru al diablo kaj ankaŭ mi!..."

Li klinis sin tra la fenestro kaj kriis:
"Venu supren, knabo!..."
"Mi ne povas.... La pordo estas barita!..."

"Malsupreniru por malfermi al li, Njanja*. Li estas sola..."
Ŝi flustris:
"Kion vi faris, kompatindulo?"
Li lace mangestis.
"Okazos, kio devos okazi... Krom tio, li vidis min!... Nu, iru malfermi, oldulino mia!"

Ŝi daŭre staris, senmova, tremanta, silenta.

Li ekiris al la pordo. Ŝi haltis lin, kun la sango subite reveninta al ŝiaj vangoj.
"Kion vi faras? Ne VI devas iri malfermi al koĉero. Atendu min!"

Li dolĉe levis la ŝultrojn kaj residiĝis.

Kiam ŝi revenis sekvata de Ignat, li stariĝis kaj alpaŝis antaŭ ilin.

"Saluton. Mi ĝojas vidi vin."
"Ankaŭ mi, Jurij Nikolajeviĉ", ridetante diris la junulo. Li havis bonan dikan rozkoloran vizaĝon.
"Ĉu vi sate manĝis?"
"Dio helpis min, barin..."
"Ĉu vi daŭre ludas akordionon kiel antaŭe?
"Foje okazas..."
"Mi ankoraŭ aŭdos vin... Mi restos ĉi tie kelkan tempon..."

Ignat ne respondis. Li plu ridetis, montrante siajn larĝajn brilajn dentojn.

"Ĉu vi volas ion trinki? Alportu unu glason, Tatjana."

La maljuna virino malplaĉe obeis.
La knabo trinkis.
"Je via bona sano, Jurij Nikolajeviĉ!"

Ili silentis. Tatjana Ivanovna alproksimiĝis:
"Nu, bone. Foriru nun. La juna barin estas laca."
"Tamen necesus, ke vi venu kun mi al la vilaĝo, Jurij Nikolajeviĉ..."
"Ĉu?... Kial?" murmuris Jurij per voĉo nevole malfortiĝanta. "Kial do, knabo?"
"Necesas."

Tatjana Ivanovna ŝajnis abrupte antaŭsalti, kaj sur ŝia pala kvieta vizaĝo Jurij subite vidis esprimon tiom sovaĝan, tiom strangan, ke li tremetis kaj diris kun iu malespero:
"Lasu... Silentu, mi petegas vin. Lasu... ne gravas... "

Ŝi kriis sen aŭskulti lin, kun la manoj etenditaj kvazaŭ ungegoj:
"Ha! Malbenita diablo! Hundido! Ĉu vi kredas, ke mi ne vidas la pensojn en viaj okuloj? Kaj kiu estas vi por ordoni al via mastro?"

Li turnis al ŝi ŝanĝitan vizaĝon kun flagrantaj okuloj, ŝajnis kvietiĝi, kaj indiferente diris:
"Silentu, avino!... En la vilaĝo estas homoj, kiuj deziras vidi Jurijon Nikolajeviĉ, jen la tuto..."

"Ĉu vi almenaŭ scias, kion ili volas?" demandis Jurij.
Subite li sentis sin laca, kun unu nura sincera kaj profunda deziro en sia koro: enlitiĝi kaj longe dormi...
"Paroli kun vi pri la partigo de l' vino. Ni ricevis ordonon el Moskvo."
"Ha! do estas tiel!... Mi vidas, ke plaĉis al vi mia vino. Sed vi povus atendi ĝis morgaŭ, sciu!"

Li iris al la pordo kaj Ignat malantaŭ li.
Sur la sojlo li haltis.
Dum momento Ignat ŝajne hezitis kaj, subite, kun la sama movo per kiu li antaŭe ekprenis sian vipon, li movis la manon al sia zono, elŝovis la Mauser-on** kaj dufoje pafis.

La unua kuglo trafis Jurijon inter la ŝultroj. Li eligis krion pro surprizo kaj ekĝemis.
La dua kuglo eniris en lian kolon kaj tuj mortigis lin.


* Njanja : vartistino.
** Mauser : (verŝajne Mauser C96) germana pistolo tre ofte uzita de la Rusaj Revoluciuloj.


FINO DE LA 3a ĈAPITRO.




-----------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------