Saluton, gekaraj,

Mi kaj miaj brazilaj amikoj planas nian agadon por meti esperanton en la Olimpiaj Ludoj de 2016, en Rio de Janeiro! Ni havas 7 jarojn por tion fari! Kaj ni bezonas VIAN HELPON!

Unu el la plej simplaj agadoj, kiujn ni planas estas kontakti la sportistojn kaj konvinki ilin lerni Esperanton. Ni babilos kun ili pri la Olimpia internaciema spirito, pri la unuiĝo de ĉiuj popoloj en Olimpia etoso kaj pri la advantaĝoj lerni Esperanton por ke ĉiuj sportistoj povu babili inter si dum la ludoj! (tiuj sportistoj kiuj instruas infanojn estas des pli bone! Konvinku ilin instrui Esperanton al la infanoj ankaŭ).

En Brazilo, la esperantistoj en ĉiu urbo provos kontakti la sportistojn de siaj urboj por konvinki ilin.

ĈU VI EKSTERLANDANOJ POVAS FARI LA SAMAN EN VIAJ URBOJ???

Bonvolu! Ni bezonas helpon!
Se esperanto ne eniros la Ludojn tra la politika vojo (ni provos!!!), almenaŭ ĝi eniros la Ludojn tra la sportistoj!!! "

Tiuj kiuj volas helpi, bonvolu, donu al mi vian ret-adreson por ke mi metos vin en la diskut-listo!!!

Renata VENTURA

http://esperantujo.ning.com/forum/topics/olimpiaj-ludoj-en-rio-2016