Articles by Marian Vochin

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (7)

    - 14 Jul 2011 - 4 comments
    Kutime, ĉiuj esperantistoj kiuj eldonis esperantaĵojn, informis s-ron D-ro L.L.Zamenhof pri tiu afero.Ankaŭ BARABAS Abel, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por hungarlingvanoj skribis al D-ro L.Zamenhof. La aŭtoro de la Lingvo Internacia respondis per letero aperinta en hungara gazeto el Kolozsvar(Cluĵ) ,,Ellenzek"(Opozicio) en lingvo Esperanto en la 16-a de aprilo 1898-a. Kial la letero aperis en Esperanto kaj kiel en la gazeto ,,Ellenzek' ? Barabas Abel estis redaktisto de la gazeto,,Opoz…

  • Kiel tradukis Kolomano Kalocsay rumanajn poemojn.

    - 13 Jul 2011 - 2 comments
    En letero de Eugenia Morariu(1903-1977)-[ https://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9956994 ] sendita al Iosif D.Petrin (1905-1975)-[ https://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9957024 ] en la dato de 25.07.1958 j , estis skribite: ,, Rilate la antologion rumanan, mi volas komuniki al vi, ke la menciitaj tradukaĵoj de Kalocsay Kalomano estis publikitaj en la libro :,,Eterna Bukedo" Poemoj el dekdu lingvoj, tradukitaj de Kalocsay, eldonitaj de Literatura Mondo en la jaro 1931. Koncerne la rumanan parton…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (6)

    - 13 Jul 2011
    Okaze de la apero de dunaciarevuo ,,Danubo", D-ro L.L.Zamenhof sendis al redaktejo de la revuo,,Danubo' la sekvantan leteron: D-ro L.L.Zamenhof Varsovio,str.Dzika No.9 23/IX,1910 Karaj sinjoroj, La unuan numeron de ,,Danubo" mi danke ricevis. Mi deziras al la nova gazeto plej bonan prosperadon.La nova organo, kiu per Esperanto ligas kelkajn popolojn, restas ĉiam simbolo de intergenta paco kaj amo. Via, ss.L.L.Zamenhof Reproduktado laŭ revuo,,Danubo", n-ro…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (5)

    - 04 Jul 2011
    En 1889 aperis en Varsovio ,, Vortareto por Rumanoj " de Marieta Frollo. Ĝia eldono en tiu infantempo de nia lingvo Esperanto estis rimarkita de la tiutempa malgranda esperantistaro kaj elektita radiko,, ruman" iĝis internacia. Sen koni vortareton, H.Fischer-Galati , malferminte en 1904 la unuan kurson de Esperanto enkondukis radikon ,, rumen", sed poste, en 1907, fondita bukureŝta societo elektis la malnovan radikon,, ruman". Pri tio afero, dum la UK-Dresden 1908,s-ro Heinrich Fischer-Galati…

  • Pri la fotografio ,,La Esperanto grupo de Kolozsvar en 1907" aperinta en Vikipedio

    - 29 Jun 2011
    Mi pensas ke en Vikipedio aperas ĝustaj informoj.Bedaŭrinde, rilate al fotografio ,,La Esperanta grupo de Kolozsvar en 1907", aperinta en Vikipedio (vidu :http://eo.wikipedia.org/wiki/Klu%C4%B5o ) la jaro 1907 ne estas ĝusta. Kial? En fotografio troviĝas la bildon de usona esperantisto D.E.Parrish. Sed D.E.Parrish vizitis urbon Kolozsvar(Cluj) nur en monato novembro 1911, kiam li prelegis du foje pri Kalifornio(la 3-an kaj 5-an de Novembro 1911) laŭ la artikoloj ,,Paroladvojaĝo de s-ro Parrish"-…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (4)

    - 24 Jun 2011
    La kopio de la letero sendita de L.L.Zamenhof Okaze de la Unua rumana esperantista kongreso en aŭgusto1909, en Bukureŝto, D-ro Zamenhof skribis al D-ro Gabrielo Robin la sekvantan leteron: D-ro L.L.Zamenhof Varsovio, str.Dzika No.9 27/VII/09 Al sinjoro D-ro G.Robin, prezidanto de la ,,Rumana Esperantista Societo" en Bukureŝto Kara sinjoro! Volu transdoni mian koran saluton al ĉiuj partoprenantoj de la Unua Kongreso de esperantistoj en Rumanujo. Mi dezira…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (3)

    - 22 Jun 2011
    D-ro Saul Kimel, aŭtoro de la Esperanto-lernolibro por rumanlingvanoj : ,,Curs complect si practic pentru invatarea limbii Esperanto in putine lectiuni" ,1908,Galati (vidu : https://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9613357/in/album/216681 ), sendis tiun lernolibron al s-ro L.L.Zamenhof. D-ro L.L.Zamenhof respondis al li per la sekvanta letero: D-ro L.Zamenhof Varsovio,str.Dzika No.9 22/IX/08 Kara Kolego! Vian libron mi ricevis kun plezuro kaj danko. Mi deziras al via…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (2)

    - 20 Jun 2011
    En la sama jaro(1908), L.Zamenhof sendis la sekvantan leteron al revuo ,,Rumana Esperantisto'(Esperantistul Roman): Varsovio, la 22-a de Majo 1908-a Kara Sinjoro! Kun plezuro kaj danko mi ricevis la du ekzemplerojn de la N-ro 1 de la ,,Rumana Esperantisto" . Kun intereso mi legis ĉiujn artikolojn, precipe la komencan klarigon de la redakcio kaj rakonton pri la energia kaj sukcesa laboro de s-ro Robin. Al via Societo kaj al via organo mi deziras la plej bonajn sukcesojn. Mi esper…

  • La leteroj de L.L.Zamenhof (1)

    - 19 Jun 2011
    Esperantistoj el Rumanio korespondis kun la kreinto de la lingvo Esperanto. Ili sciigis lin pri la apero de malsamaj esperantistaj presaĵoj-gazetoj, lernolibroj, vortaroj- pri organizado de esperantistaj aranĝoj,k.t.p. Por la historio de la esperantista movado, mi prezentos al vi la leterojn (konataj) de L.L.Zamenhof senditaj al esperantistoj en Rumanio. Ĉiuj leteroj estas elprenitaj el Suplemento-1 de la ,,O istorie a miscarii esperantiste din Romania"(Historio de la esperantista movado en Ruma…

  • Ĉu la bildoj de Dr.Gabor Balint(1844-1913) en Vikipedio estas malveraj?

    - 02 Jun 2011 - 1 comment
    Dr.Gabor Balint(1844-1913)-Vikipedio Goldziher Ignac(1850-1921)-Vikipedio Por verki artikolo pri Dr.Gabor Balint(1844-1913) mi esploris diversajn dokumentajn fontojn, kompreneble ankaŭ Vikipedion. Mi konstantis ke en Vikipedio, rilate al la lingvistoj Goldziher Ignac(1850-1921) kaj Dr.Gabor Balint(1844-1913), estas presita la sama portreto, do estas eraro, iu devus korekti ĝin. Se vi komparus la fotojn de Goldziher Ignac(1850-1921) aperintaj en Vikipedion, angla,hungara, itala, l…

  • La revuo ,,El Popola Ĉinio"-lernilo de Esperanto.

    - 04 Apr 2011 - 4 comments
    Kiam mi komencis lerni Esperanton, en Rumanio mankis lernolibrojn, vortarojn kaj legolibrojn.Mi uzis diversajn kursojn aperintaj en gazetoj kaj vortarojn tajpitaj kaj multobligitaj en malmultaj ekzempleroj de aŭtoroj mem. Same kiel mi, grandnombraj rumanianoj lernis Esperanton uzante la revuo ,,El Popola Ĉinio". Lerni lingvon signifas klopodi por akiri kapablon paroli, legi, skribi kaj traduki. Tamen por lerni Esperanton, legado okupas aparte gravan lokon pro manko de sufiĉe multaj okazoj por bu…

  • La komencoj de la disvastiĝo de la artefaritaj lingvoj,aliaj ol Esperanto, en Rumanio.

    - 28 Mar 2011
    La ideo de la universala lingvo penetris en rumana kultura etoso antaŭ la apero kaj disvastiĝo de Esperanto. La rumanaj civitanoj eksciis pri artefaritaj lingvoj pere de lernolibroj en germana, franca kaj angla lingvoj. Ĉar la intereso por tiuj lingvoj kreskis, aperis ne nur propagandaj artikoloj aŭ broŝuroj, sed ankaŭ lernolibroj kaj vortaroj en rumana lingvo. Monata rumana revuo por filatelio,,Timbrophilo"(1881-1893), havis rubrikon pri la lingvo Volapuko. En la jaro 1887, kiam L.L.Zamenhof ap…

  • Esperanto festis sian centjariĝon ankaŭ en Rumanio

    - 13 Feb 2011 - 1 comment
    En la 1987 la Internacia Lingvo Esperanto fariĝis centjara. Tra la tuta mondo oni vaste prifestis internacian lingvon. Okaze de la tiu tutmonda Jubileo, UEA eldonis la libron,, Jubileo, jarcento de esperanto, Rotterdam 1988", kiu enhavas tekstojn kaj bildojn kie oni festis jubileon.El Rumanio mankas informojn. Kaj tamen, en malfavoraj kondiĉoj, kiam la rumana registaro malpermesis esperantistan agadon ekde 1985 jaro, la esperantista turisma kaj alpista rondo ,,ESPEMONT"havis kuraĝon organizi la…

  • Iam estis...

    - 11 Feb 2011
    Ĉefurba biblioteko ,,Mihail Sadoveanu"en Bukureŝto kune kun Esperanto-Klubo Bucuresti, organizis ekspozicion ,,Esperanto kaj Turismo".La ekspozicio estis malfermita en 16.05.1983, posttagmeze, ĉeestante universitata profesoro d-ro Gheorghe Bulgar, prof.d-ro Aurel Boia-vicprezidanto de Kolektivo Esperanto-Interlingvistiko Rumanio, Ion Bunea-Bunescu-prezidanto de Esperanto-Klubo Bucuresti kaj esperantistoj. Inter partoprenantoj estis ankau franca esperantisto Pierre Chantereau el SCEAUX, Francio.…

  • Monata literatura internacia gazeto,,La Simbolo" Usono

    - 24 Jan 2011 - 1 comment
    Kvankam ĝi aperis inter jaroj 1909-1911 (14 kajeroj),urbo Tacoma, ŝtato Washington, Usono, tamen ĝi ne estas menciita en Enciklopedio de Esperanto. En jaro 1929, Petro Stojan skribas en Bibliografio de Internacia Lingvo(paĝo 312) rilate al ,,La Simbolo"ke ĝi estas,,belpresita literatura gazeto". Do ĝi estas nekonata(aŭ malpli konata) gazeto.Pri la historio de tiu gazeto mi transkribas la artikolon :,,La Simbolo, historieto pri nia du-jara entrepreno", subskribita de Fred Rivers-la redaktoro, kiu…

  • Pri kongresaj kurieroj...

    - 24 Jan 2011 - 1 comment
    Kutime, okaze de la ĉiu Universala Kongreso de Esperanto, la organizantoj eldonas tagajn informilojn nomitaj ,,kongresaj kurieroj". Kune kun ,,kongresa libro", ĉiu ,,kongresa kuriero" reprezentas por kolektantoj historion de ĉiu kongreso. Specifike al ĉiu urbo aŭ lando, la organizantoj nomas ilin originale, laŭ propra volo. Mi proponas al vi, en mia albumo, diversajn kongresajn kurierojn(universalaj kaj fervojistaj), kutime numero unu. Ĉar , la kongresaj kurieroj eldonitaj okaze de la 89 UK en P…

  • Kiel oni festis en Rumanio UNESKO-jubileon , 150 jaroj de la naskiĝo de L.L.Zamenhof(1859-1917)

    - 14 Jan 2011
    Okaze de la UNESKO-jubileo, 150 jaroj de la naskiĝo de L.L.Zamenhof(1859-1917), en la urbo Slatina, ĉefurbo de la distrikto Olt, en la suda parto de Rumanio, la tiea distrikta muzeo malfermis la ekspozicion kun bildoj kaj dokumentoj titolitan :,,Momente din Istoria miscarii esperantiste in Romania, 1889-2009".(Momentoj el la historio de la esperantista movado en Rumanio,1889-2009 ), je la 27 aŭgusto 2009. La ekspozicio estis malfermita ĝis la 15-a decembro 2009. Pri tiu evento informis diversaj…

  • Pensoj pri.....

    - 31 Dec 2010 - 1 comment
    Nun , kiam la jaro finiĝas, ĉiuj homoj analizas retrospektive la faktojn kiujn okazis dum la jaro, sukcesojn kaj malsukcesojn, la erarojn kiujn ili faris, la kialojn. Nun, estas la tempo kiam ni pensas kio ni dezirus plenumi en la Nova Jaro 2011.Por mi, la aliĝo en la jaro 2010 , al Ipernity servo estis bona afero. Kial? Unue, mi eblas uzi la lingvon Esperanto. Due, mi trovis novajn amikojn. Trie, mi eblas demonstri ke Esperanto estas vivanta lingvo, uzata en ĉiuj fakoj. Al ĉiuj miaj amikoj, al…

37 articles in total