D-ro Saŭl Kimel, prezidanto de la societo ,,Bukureŝto" en Rumanio, estis demandinta Zamenhof pri la uzebleco de la sufiksoj ,,aĉ" kaj ,,oz", kaj rakontas pri la atakoj kontraŭ Kimel aperintaj en revuo ,,Rumana Esperantisto". Pri tiu afero Zamenhof respondas jene:

15.XI.1908(poŝtstampo).

Kara Sinjoro!

Kvankam mi ne aprobas la atakojn, kiujn oni faras kontraŭ vi, tamen en la nuna tempo, kiam kelkaj personoj penas fari malordon en nia tendaro, ni devas esti tre singardaj, kaj tial mi ne konsilas al vi paroli nun pri la novaj sufiksoj.

Via L.Zamenhof

Laŭ libro ,,L.L.Zamenhof-Originala verkaro-Antaŭparoloj-gazetartikoloj-traktaĵoj-paroladoj-leteroj-poemoj-kolektitaj kaj ordigitaj de D-ro Joh.Dietterle, Eldonejo Ferdinand Hirt, Leipzig, 1929, Esperanta fako, paĝo 573;

D-ro Saŭl Kimel(1875-1930)