Inter L.L.Zamenhof kaj D-ro Gabor Balint , universitata profesoro en urbo Kolozsvar/Cluĵo, estis vigla korespondo. Mi prezentas sube la respondon de Zamenhof ĉe unua letero de D-ro Gabor Balint:

6/18.V.1897 Tre estimata sinjoro Profesoro!

Kun plezuro mi ricevis kaj legis Vian leteron, kaj estas al mi tre agrable vidi, ke Vi aliĝis al ni. En Hungario nia afero estas ĝis nun preskaŭ tute ne konata, kaj mi permesas al mi esperi, ke dank` al Via amikeco, nia afero baldaŭ trovos tie tiel samajn varmajn amikojn, kiel en la diversaj aliaj landoj. Via letero estas skribita tre bone kaj sen eraroj. Enciklopedion en la lingvo Esperanto ni sendube pli aŭ malpli frue havos, sed nun mankas ankoraŭ financaj rimedoj por tio ĉi. Esperante ke Vi de tempo al tempo honorados min per Viaj pluaj leteroj, mi restas kun alta estimo.

Via L.Zamenhof

Laŭ ,,Ludovikologia dokumentaro", X, ludovikaj adresaroj II , paĝo 379;

D-ro Gabor Balint(1844-1913)