Saluton el Changzhou, Cxinio ^_^

Mi fartas bone kaj iom okupite.
En lasta februaro mi restis en Seulo kaj Busan de la komenco gxis la 24a tago. En la 25a tago de feb. komencigxis la dua semestro de la kolegio kie mi laboras.

Kaj miaj kursoj de la korea lingvo malmultigxis al 2 klasoj el 4(90min. x 2foje en unu semajno), sed novaj lekcioj de desegnado de homaj figuroj(90min. x 3foje por 3 klasoj) kaj pejzagxo(90min. x 1 foje por 1 klaso) estas donitaj al mi. Do nun oni povas nomi min ne nur la instruisto de korea lingvo, sed ankaux tiu de belarto~ ^_^. Tie vicestro de la kolegio deziris tion ekde lasta auxtuna semestro, kaj gxi realigxis cxi-foje. Tiun sxangxigxon mi tre sxatas, cxar la studentoj de la kursoj de korea lingvo sxatante min kaj auxdi pri korea kulturo sed ne sxatis studadon, pro kio mi estis malgaja kaj penis sxvite kaj strecxite igi ilin studi la korean.

Do nun mi farigxas okupita prepari la novajn kursojn~! Por la studentoj, kiuj studas bild-animigadon por la televidaj kaj kinaj programoj, mi havas malfacilojn cxefe pro la lingvoproblemo. Do mi studadas la lingvojn cxinan kaj anglan kiel kutime praktikante la desegnadon de homa figuro kaj pejzagxo per akv-farbaj plumoj, ink-fontplumoj, krajonoj kaj karbondesegniloj.

Bondezirojn
HO Song