En lasta majo oni decidis ke mi laboru ankoraux unu jaron en Changzhou Liu Guojun Kolegio de Profesiaj k Teknikaj Studoj, en kiu mi laboradas ekde lasta septembro. Do mi logxos tie almenaux gxis la fino de junio 2014.
En 28/29 junio - 31 auxg./1 sep. 2013, mi forestis plejparte en Koreio el Cxinio.
En 20-26 de julio mi partoprenis en la Internacia Esperanto-Konferenco kun temo "Esperanto kaj Muziko", okazinta en Bourges, Francio. Tie mi organizis ekspozicion de miaj 25 pentrajxaj verkoj.
En 3-10 de auxgusto mi partoprenis en la 80a Itala Esperanto-Kongreso, okazinta en Kastelaro apud San Remo, Italio. Tie mi organizis ekspozicion de miaj pentrajxaj verkoj, kaj prelegis en la 4a tago vespere pri "Orient-azia Pentrarto".
Post la kongreso mi vizitis Kroation por transdoni miajn ekspoziciajxojn por ke oni organizu ekspoziciojn tie ankoraux unu jaron dum mia foresto en Cxinio.

Bondezirojn al la vizitantoj
Song