Saluton karaj kaj estimataj geamikoj,


Nun ni estas inter la jaroj 2012 kaj 2013. Al mi lastaj du jaroj 2011 kaj 2012 estas signifoplenaj, cxar tiam mi organizadis la ekspoziciojn de miaj pentrajxoj en Japanio kaj Rumanio respektive. Kaj en 2011 mi povis aktivadi por organizi la Komunan Esperanto-Kongreson de Japanio kaj Koreio kunlabore kun la ambauxlandaj geamikoj por bona rezulto. Ankaux tiu-jare mi vizitadis Cxinion por la 3a kaj plia fojoj inter la Internacia Esperanto-Konferenco(Wuhan, aprile) kaj la 9a Cxina Esperanto-Kongreso(Hefei, decembre). Nun en 2012 ekde lasta septembro mi logxas en Changzhou Cxinio instruante en Changzhou Liu Guojun Vocational Technology College(常州劉國鈞高等職業技術學校; Changzhou Liu Guojun Kolegio de Profesiaj kaj Teknikaj Studoj) korean lingvon(al cx. 160 studentoj kaj cx. 15 instruistoj) kaj Esperanton(al cx. 45 studentoj kaj kelkaj instruistoj). Laux mia diveno mi logxos cxi tie gxis la antauxa duono de la jaro 2014 aux 2015.


Mi gxojas renkontadi Cxinajn esperantistojn, kaj kunlabori por nia Esperanto-movado. Mi tre deziras, ke ankaux en Cxinio la movado estu vigla kaj aperu miloj da bonaj parolantoj de Esperanto. Se ni ne cxesos nian plugadon de nia movada kamparo, la rikolto certe faros nin felicxaj kaj kontentaj.


En 2013 okazos la 100a Japana Esperanto-Kongreso oktobre en Tokio, kaj la 10a Cxina Esperanto-Kongreso. Mi deziras, ke tiuj kongresoj estu fruktoplenaj kaj ankaux mi partoprenu en tiuj gravaj jubileajxoj por feste amuzigxi kune.




Ni estu sanaj ankaux en la nova jaro de 2013 ~! ^_^


kun samideanaj salutoj brakumaj, manpremaj kaj kisetaj
HO Song