Aperis lastatempe longa artikolo en la duonmonata anglalingva revuo Outlook pri la "angla-neposedantoj" en la lando: t.e. pri tiuj kiuj tre deziras regi la anglan, kaj faras kaj suferas koŝmarajn klopodojn akiri ĝin. La artikolo titoliĝis "English Speaking Curse" (La malbeno de la angla-parolado). Jen sciigoj el la artikolo:

La gardistoj de la lingvaj pordegoj de transnaciaj firmaoj estas rifuzantaj ĉiujn krom eta elcentaĵo de tiuj bakalaŭroj kiuj kandidatiĝas. Laŭ unu dungistino "ŝia firmao malakceptas 92-93% de la kandidatoj pro ilia malbona anglalingva kapablo." Alia dungistino diras, ke
pro la samaj kialoj ŝia firmao "malakceptas 65-75% de la kandidatoj" kiuj jam sukcesis fari anglalingvan inĝenieran kurson!

"Naŭdek elcentoj de siaj studentoj, diras instruisto, havus malfacilaĵon priskribi simplan koncepton kiel la vaporigadon de la akvo en du logike konektitaj frazoj. 'Ili povas doni al vi punktojn, sed ne povas konekti ilin,' li diras. La instruistoj asertas fundamentan punkton, kiun mi aŭdas oftege de instruistoj en aliaj institutoj. La radikoj de la problemo kuŝas en la fakto, ke la lernantoj estas lingve-malriĉigitaj anstataŭ nur angle-malriĉigitaj (t.e. montras malbonan kapablon ankaŭ en la regionaj lingvoj), kaj ke ili havas pli malpli nenian kontakton kun la humanistikaj lernobjektoj ekde la altlernejo."

Situacio vere koŝmara! Legu (se vi kaj anglakapablas kaj kuraĝas!) la tutan artikolon ĉi tie.