Anglalingva artikolo en hodiaŭa numero de The Guardian pri nova filmo de Woody ALLEN. Spektantoj en Katalunio povos vidi la filmon Vicky Cristina Barcelona nur en la anglalingva versio kun kataluna subteksto.
La artikolo ŝajnas iom nesimpatia al la kataluna lingvodemandaro. Ĝi raportas, ke:
la regiona registaro lastatempe anoncis fonduson de 7,4 milionoj da eŭroj por antaŭenigi la katalunan filmindustrion. Ĝi ankaŭ donis 15.000 eŭrojn al filmfaristo por tri 'erotikaj filmoj' ĉar ili antaŭenigus la katalunan lingvon.
Sed malgraŭ malavara publika mondonacado, la 12 katalunaj filmoj produktitaj pasintjare estis spektataj de nur 0,8% de la 24 milionaj filmspektantoj en la regiono.
La ceteraj spektantoj sendube ĝuis holivudaĵojn.... Tio memorigas min pri io kion diris Renato Corsetti en artikolo, "Kiom pagas Barato por la angla lingvo?"
Prenu la kazon de la film- kaj televidindustrio. Lastan jaron, la 20aj plej vidataj filmoj en kinejoj tra la mondo estis usonaj au usonaj kunproduktadoj kun aliaj anglalingvaj landoj. Je eŭropa nivelo, neanglalingvaj EU-landoj aĉetis 10 miliardajn eŭrojn pli da anglalingvaj filmoj, televidelsendoj, vidbendoj, kaj aliaj aŭdvideblaj produktoj, ol ili vendis al Aŭstralio, Novzelando, Kanadio, Britio kaj Usono. Tra Eŭropa Unio, pli ol 75 elcentoj de televid-elsendoj kaj -filmoj estas produktataj en anglalingvaj landoj. La angla, do, efektive formortigis la filmindustrion en multaj eŭropaj landoj. Ĉu baldaŭ ankaŭ en Barato? Vi ridas sed sciu ke tiele oni ridis antaŭ tridek jaroj en Italio, kiam oni antaŭvidis similan estontecon al la tiam floranta itala filmindustrio. Lastan jaron nur kvin el la 20 plej vidataj filmoj en Italio ne estis usonaj.
ve! ve! de nun unu jaro "oni" likvidis ties subvenciojn, kaj sen subvencioj ĝi ne plu povas funkcii....
La filma tero denove iĝis muta kaj blinda por mi. Kiom da tiaj kinejoj estas en unu lando? eble ne multe....
des pli grava perdo.
la lasta kiun mi spektis estis argentina "Bombon el Perro" juvelo!
kaj la lastas franca filmo (mi estis la unua spektanto... kvankam estis ĉefverko "nepreterebla") estis "La fin du règne animal"
Ne, mi ne pensas, ke la kaŭzo de la formortigo de la filmindustrio en multaj eŭropaj landoj estas manko de talentuloj, plej verŝajne la komerca kaj financa logiko, kiu superregas kinarton, tial estiĝas la superrego de la usonangla kaj holivudaj filmoj. kaj tial la formortigo.
Sign-in to write a comment.