Tiu prelego estas audi-videbla en la YouTube:
www.youtube.com/watch?v=m7CIefJDkEs&t=560s

La nuna prelego estas kuntirita senco de du antauaj prelegoj, en kiu aldonighas klerigo de Kulturekologio.

La 1-a estis.Recenza prelego 2011 en la Esperanto Klubo en Munkeno, al la libro de Abram De Swaan, pri la „socio de lingvoj“ (Words of the World) kaj la 2-a estis, prelego pri Natur kaj Kultur-Ekologio, auguste 2014, en la "Somera Universitato" de EDE-Federacio, en la Kastelo Gresiono /Francio.

La nuna prelego nomighas:

KULTUREKOLOGIO akcelas Novan Pensadon

1. Sur la gvidvojo de klasiklingva evoluo montrighis la necesa diverseco de kulturekologio.

1.1. Ekkono la pinton de la klasiknaciaj lingvoj kaj la pluiro al kulturekologio.

Por ricevi trarigardon en la shajne kaosa mondo la pensanta homo serchas iun sistemon kaj hierarkion en la observantaj fenomenoj. La grekdevene europeca pensmaniero longe fieris pri sia ekskluziva racieco trovi la plejmultan regulecon kaj fiksis tiujn al leghoj. Dauhris tempo en la historio de la pensado ghis la ekkono, ke la fiksaghoj povas ankau gheni kaj bremsi la pluevoluon.

En nia estanteco, kelkaj novsperteblaj rilatoj en respektivaj konstelacioj, en multe da sciencaj esploroj, montras al la relativeco de fiksiga pensmaniero, post kiu shanghighis la konsekvenco pri la metodo de la olda klasik-hierarkie sistemaj reguloj. (Jam longe antaue, ol tiu tendenco estighis konscia, okazis en diversaj art-partoj la deigho el la klasiko.) Unu el tiuj de la postaj ekkonoj, estas la relativeco de lingva hierarkio.

La klasika lingva scienco en la pasinteco estis okupita kun la pruvo montri, el la propra profundeco la eksterordinarecon, de la respektiva nacia lingvo kaj per tiu plej ofte volis fundigi la pretendon al socia regado de parolantoj, de la en la hierarkio pli alte staranta lingvo, super la subaj aliaj. Ke mankas objektivaj kriterioj hierarkie distingi inter la lingvoj, montrighis helpe de novaj spertoj pere de tutmondigho kaj novevoluintaj sciencoj. De psikologio, socipsikologio, sociologio kaj politologio, kiuj algvidis al la limoj de la klasikaj sistemoj kaj tiel ebligis elpashi el la ghis tiam, la pluevoluon ghenintajn kadrojn.

Per la ekkonoj en tiuj relative novaj sciencoj klerighis kelkaj rilatoj ankau en la lingvistiko. La klasika lingvistiko estighis pli distingebla kaj konsciighis la antaua kunfalo de partoj, kiujn ne eblas pritrakti per samaj metodoj. Lingvoj mem estas kompleksaj fenomenoj, sed science akcepteblaj prijughoj eblas nur en la respektive distingitaj branchoj.

Aperis kelkaj gravaj esploroj en la nomitaj branchoj kiuj ebligis reale pli adekvatajn ekkonojn ankau en la lingvistiko. Unu el tiuj estas la socilingvistika verko de Abram De Swaan pri la „socio de lingvoj“ (Words of the World). Tiu elstara esplorlaboro havis por lautempe ghusta kompreno de la klasika lingvistiko decidan influon.

En sia signifo nuntempe en la lingvistiko, mi volus ech kompari kun la graveco de Hegel en la idealisma filozofio. Kiel Hegel tiam en la filozofio gvidis al absoluta pinto de la europ-idealisma filozofio, nun per tiu laboro eblas ekkoni la pinton de la idealisme klasika lingvistiko.

Post tiu ekkono estighis chiu konkuro de naciaj lingvoj vane, char la pinto nun jam estis atingita. Sed, samtempe ankau devas esti dirita, tamen la origina intenco, solvi la lingvan problemon en la mondo, kvalite (ekz. tutmond-demokratie) ne estis plenumita kaj pluevoluo per nova kvalito necesas.

1. 2. La angla atingis la pintpozicion de klasikaj naciaj lingvoj

De Swaan montris en sia esploro, ke la angla atingis absolute pintpozicion en la globalizado, kiu en antauvidebla tempo ne plu eblas atingi de aliaj nacilingvaj konkurantoj. Li sekvas de tio, ke neforsxoveble necesas enkonduki la anglan kiel internacian komunikilon.

Sed, kiel per Hegel la filozofio mem ne atingis la pinton kaj limon, sed nur la idealismo kaj same atingis ankau nur la idealisme klasika lingvistiko, sed la evoluo per aliaj kvalitoj kaj rimedoj dauras.

Estas pruvebla per historiaj spertoj, ke socia evoluo de la homaro okazis en la rilatoj de diversaj mondpartaj kulturoj. (La nuntempe plej rimarkebla pruvo estas la usona). Sed ni ne povas scii kio okazos kun la pluevoluo, se la diverseco de la kulturoj kun diversaj lingvoj chiam pli malaperus.

La analizo de De Swaan ebligas klerigan trarigardon de lingvaj problemoj el la nova vidpunkto de socilingvistiko, precipe per politika ekonomio, en sia globe disvastigita esplormetodo, per kiu li solvas la unuece en si mem turnitecon de la klasika lingvistiko. Sed en sia novordigita, fakte reala lingvohierarkio, tamen restas malantau la nuntempe jam estighinta necesa, socipsikologike kaj evoluhistorie pri la metodo de la „nova dialogika pensado“ internacie plivastighinta scio, kiu montrighas chiam pli necesa en la okazado de aktuala tutmondigho.

Estas vere, ke lia esploro uzas la metodon de universaleco per tutmonda klerigado, sed post tiu lia sistemo, restas en la klasika hierarkio, al kiuj limoj li algvidis.

1. 3. Nesuficheco de la klasika hierarkio che la lingvoj.

1. 3. 1. Ni atingis per la globalizado kaj fluo de informoj en la mondo, la situacion kie necesas nova esprimebleco por tuttergravaj informoj en la mondo, sen la chirkauvojo de relativa estetiko de iu literatura lingvo. Pro tio estas necese distigenda la literatura estetiko kaj la senpera informado. Char kiu teksto, (au ech lingvo) estas bela au ne, ne decidas objektivaj kriterioj, sed estas subjektivaj kaj necesas la psikologia klerigo por relative ghusta komprenado.

Chu iu formulado au konstelacio de vortoj restas belaj per la propra esprimebligata lingvo en la memoro, dependas de ligiteco al pozitivaj travivajhoj. La negativajn ni inklinas en la propra lingvo forgesi. Pro tio tra la tempo restas en nia lingvo la esprimataj fenomenoj pli agrablaj, estetike pli belaj, ol en la nekutiam fremda. Sed al tiu ekkono necesas jam socipsikologika sensemo.

1. 3. 2. La plej grandaj malfacilajhoj komencighas en la interlingvaj rilatoj se tiuj enradikighintaj kutimoj ekshajnas al aliaj lingvoj kaj kutimoj en dialektikaj kontrauajhoj kaj komencighas la trabatalado la propran, char por ni tiu shajnas absolute pli bela, bona, ghusta, ol la aliaj. Tiam komencighas kutim, au kultur-batalado.

Post tiuj psikologiaj ekkonoj relativighas la hierarkiaj valoroj de naciaj lingvoj kaj eblighas la pritrakto de la lingvoj el aliaj vidpunktoj. Ricevas la pli flekseblaj lingvoj pli da valoron en la prijugho de la lingvokvalito kaj ech ricevas pritrakteblecon ankau kelkaj planlingvoj kiuj havas en tiu vidpunkto pli multe da avantajhojn ol la klasikaj nacilingvoj.

1. 3. 3. Au, ankau nur la sociologia pritrakto povas montri la nun ne plu adekvatecon de la olda lingva hierarkio: Estas konata el la lingvistiko, ke oni povas distingi la parolmanieron de diversaj sociaj tavoloj, klasoj, kastoj, ne nur la apartenecon al iu popol au nacia-grupo. Pri la klasika metodo strebis en la pasinteco, precipe en la 18-a, 19-a jarcento chiu nacia lingvo al standardigo, reguligo kaj estis almetita la skeleto de la latina gramatiko, por konstrui iun „alt au literatur-lingvon“. La altlingvoj estis baldau parolitaj pli en la altaj socitavoloj, la dialektoj kaj diversaj esprimeblecoj de la sama fenomeno restis en la subaj popoltavoloj

1. 4. Ekkono la necesecon de la lingva diverseco

1. 4. 1. Ekz.; Esperanto trovighas en la linio de la evoluo de klasike naciaj lingvoj, de racia ordigo kaj standardigo, kiu fakte povas esti la plej alta shtupo de tiu evolumaniero. Sed ghuste tiel estas sincere ekkonebla ankau la limo de la lingva konstruado kaj la rekono de la honoron de la originaleco de chiu, ankau de la plej malgrandaj lingvoj. Char esperanto mem ne havas la ambicion esti iu superlingvo, sed chiam jam de sia ekesto, konstruita el la elementoj de diversaj lingvoj, inter-lingve.

Ghis en nia estanteco resultis tiu tendenco, ke la naciaj altlingvoj rigidighas en si mem, ofte unu kontrau la alia kaj en la simplaj parolmanieroj. Ghis en la malgrandaj lingvoj plu restis originaj valoroj, kiuj nuntempe estis ekkonataj, ke devas esti por nia socipsika tutsaneco necesa defendi en la estanteco. Dialektoj ech de la grandaj klasikaj lingvoj, estis pluportitaj precipe de malsupraj sociaj tavoloj, kelkfoje ekkonate la trezoron nur de literaturistoj. Au che malgrandaj popoloj vivante sur la terglobo, flanke de grandaj komerc-teknikaj kulturoj.

Alie en klasikaj lingvoj, estas ekkonebla la kontraudiro en si mem. Unuflanke chiu nacia lingvo volas aserti la unuecan originan valoron de si mem kontrau chiuj aliaj kaj per tio la pretendon al, regi pro sia perfekteco. Aliflanke ghi volas konstrui sian perfektecon per la helpo de aliaj lingvoj, frue en la historio per la greka kaj latina kaj nuntempe per fremdaj vortoj el aliaj naciaj lingvoj, kiujn ghi ne tre volonte alprenas pro naciismaj kailoj, sed tamen ne restas alia ebleco por resti sur alta scienca nivelo de la evoluo en la mondo.

1. 4. 2. Esperanto ne havas tiujn problemojn kaj kontraudiron en si mem. Por ghi estas konscia sia kunmetiteco kaj ankaux neperfekteco, pro kio ghi chiam restas malferma al eksteraj influoj kaj raciaj plibonigoj.

Ekz.: Umberto Ecco serchis la perfektan lingvon, (kion li fine ne trovis). Jam lia demando estis nur pri la olda klasika literatura metodo metita. Li serchis pri io kio estas pri la novaj ekkonoj jam de antaue konata. Por literatura ludo kaj amuzo sufichis lia esploro, char la respondo al la demando staris jam je la komenco de la laboro: Tio ne ekzistas.

Pli aktuala demando en nia tempo estas: Kiun lingvon ni uzu en la respektiva parto de la realeco por plej adekvate esprimi la informojn. Serchi la lingvon kiu estas plej uzebla por esprimi ekz. iun naturstaton, amrilaton, diversajn okazadojn, rilatojn-internaciajn, ktp., ktp..

Por chiu tiu sfero de la realeco eblas serchi la plej adekvatan lingvon kaj ankau ekster la repertuaro de la klasikaj naciaj lingvoj, eble de iu popolo pli proksime al la naturo, eble iun pidghi-lingvon, au iun arte kunmetitan planlingvon. Tie malfermighas la ebleco de elekto ankau ekstere de la hierarkio de klasike naciaj lingvoj, kiujn ni precipe havas en nia kapo, se ni volas klasike serchi (oni nun devas diri, naive) la absolute perfektan lingvon.

1. 4. 3. La klasika lingva problemo komencas ghenerale tiam, kiam mi volas mian lingvon kontrau chiu alia en la mondo trabatali kaj asertas subjektive la ununuran valoron de mia. Tiam kontraustaras, (kompreneble) la alilingvanoj kiuj estas pri la propra lingvo same konvinkitaj kaj ekestas dialektika batalo de unu kontrau alia, por venki kaj aserti la propran.

Char en nia estanteco jam estas ghenerale spertata la limo de la dialektika konvink-art-metodo, por la lingva batalado ankau ne plu restas spaco. Je la fino de la dialektiko, ghuste la lingvistoj devus ekkoni la novan dialogikan metodon de la komprenigho. Ili jam uzis tiun ankau chiam antaue en la historio, che la evoluo dela propra lingvo inter la samparolantoj. La problemo ekestis nur kiam kelkaj ekskluzivighis de la mondo kaj volis la propran meti sur la pinto de la hierarkio, ne akceptante la estorajton de aliaj. Sed ech ili estas kompreneblaj, ili ne povis siatempe alie fari ol la spertoj el la historio, kiu al ili diktis la metodon kaj pensmanieron de la klasiko.

1. 4. 4. De Swaan montris al la globa hierarkia lingvosistemo kiu kunfalas kun la globa ekonomia kaj politika sistemo de shtatoj; ke la lingva diverseco mem estas tutmonde kunligita, kun diverslingve parolantoj. Tiu fakto estis pri lia opinio ghis nun nesufiche priatentita, sed kiu evidentiggas en lia esploro. Lia klasike hierarkia sistemigo estas komprenebla, sed plu restas kelkaj aktualaj problemoj kaj demandoj. Chu la hierarkia sitemo pri lia sociekonomia modelo kapablas doni pluevoluindan ekkonon por la solvo de la, en tiu priskribita lingvohierarkio ekzistanta ligvoproblemo demokratece?

Precipe en la klasika lingvistiko estis fakte la rilatoj inter la diversaj lingvoj neglektitaj. Chiu studo kiu montras al la rilato inter la diverseco per la plurlingvoparolantoj, necesas por la moderna lingvistiko, t.e. interlingvistiko. Nur la aliancigho kun hierarkiaj sistemoj de socioekonomio ne sufichas, ech barigas kaj ghenas la pluevoluon al libera, nuntempe necesa inter-lingvistiko, per kiu devus solvighi la idealisme klasika tradicia lingvistiko.

Char gxuste la hierarkio de la lingvoj ne estas pruveblaj. Tio estas la nuntempa ekkono de la moderna interlingvistiko. Bone, se De Swaan montras al la mondvasta ligiteco de chiu lingvo, sed sia hierarkia, al socioekonomio bindita rilato, ghenas la nuntempe necesan lingvistikan kaj ech homecan pluevoluon.

1. 4. 5. Lingvohierarkio ekzistis en la klasika lingvistiko, per subjektivaj asertoj, sen reala analizo de iliaj rilatoj. Sed la novo en la lingvistiko, kiel en la sociaj sciencoj ghenerale estas, la ekkono la realan relativecon de la antaue en klasikaj historiaj periodoj metitaj absolutaj hierarkioj.

Por la plejnovaj spertoj kaj sciencaj observoj, la ideala strebo al unueco de la mondo disfalis kaj pro tio ankau la absoluta hierarkio de la klasika pensmaniero ne plu valoras. Char la scienco ne kapablas kapti unuece la mondon, montrighis la neceseco gardi la diversecon de la naturo, kulturo, spirito, ktp., char ni ne scias, ni ne havas sperton, kio okazus se ni farus la mondon unuflanke unueca.

Diversaj esploroj montris, ke necesas ke en la diverseco unu la alian kompletighu. Sed se mankas kelkaj elementoj kiujn ni ghis nun chiam havis en la historio, kio okazus? Kio okazus kun nia spirita evoluo, se malaperus kelkaj kulturoj kaj lingvoj, kiuj estis ghis nun en la historio chiuj, se ankau ne chiam en senpere spertitaj rilatoj montreble, kunkonstruis nian mondkulturon?

La lasta nuntempa granda laboro tiusence en la nova scienco de la socilingvistiko, sed ankorau pri la olda idealisma pensmaniero estis de Abram De Swaan, kiu montris la pinton kaj limon de la klasika lingvistiko. La evoluo nun devas disvastighi post tiu ekkono en tute alia, nova direkto kun nova pensado.

2. Lernado al kulturdiverseco per komparo kun la postulo de la naturo.

2. 1. Che la naturo montrighis por la scienca observado, ke estas bezonata por certigi vivkapablan medion, la pluekzistado de specia diverseco.

Naturekologio estighis lastatempe tre aktuala temo. Montrighis la neceseco logike mastrumadi la krudmaterialojn sur nia domo, tero. La procezo trafas chiun homon sur la tero, sed la interesoj tamen restis diversaj. Pro tio ricevis la problemo ankau politikan dimension. Ekestis ech ekologie politikaj partioj.

Kiel la plej multaj sciencaj nocioj eliras de oldgreka signifo, greke la ekologio signifas mastrumadon de iu domo. Estas proksima al ekonomio, nur tie oni devas pripensi (pro tio la logiko) la optiman amason de uzeblaj materialoj. Kiel novo, alvenis al tiu nocio, ke ni spertis la domecon de la tuta tero. Pri la klasike greka pensado gravis nur nia propra domo.

Granda shoko alvenis, kiam montrighis ke, la homa socio ne plu estas dialektike disigebla en kontrauajhoj pri klasika pensmaniero. Char estante estas la tuto endangherita. Pro tio oni devas shanghi la tutan pensmanieron.

La filozofio avertis jam antau pli ol cent jaroj pri alvenonta problemo. Nuntempe estighis unusignifaj la faktoj en la naturo, ke necesas shanghi la pensmanieron. Oni povas diri ke, ekologio en la nova, moderna senco malfermis la pruvon por la neceseco de la nova “dialogika pensado” t.e. la necesan dialogikan rilaton al la naturo.

Science estas pruvita fakto, ke la homo bezonas por pluvivi sur la tero, la naturon. Ghia rilato ne plu sufichas en la eluzo, sed devas esti pripensata ankau ghia dauripovo. Sciencaj observoj kaj eksperimentoj provas montri la necesan vojon estonte al dauripova ekzistado de la homaro sur la tero.

Pri tiu nova pensmaniero kiu sin montrighis en la rilato al la naturo, montrighis ankau, ke la homvivkapabla naturo bezonas diversecon. T.e.: La pensado devas esti shanghita. Char la klasika pensmaniero ne kapablas solvi la aktualajn problemojn. Tiu bezonas dialogikan rilaton en la diverseco, por trovi adekvatan mondrilaton en la estanteco kaj estonteco.

2. 2. Sed la homo ne havas nur sian naturon kaj ne bezonas nur naturan chirkauajhon,sed la homo bezonas por pluvivi kiel homo ankau sian soci-kulturan medion.

Historiaj spertoj kaj esploroj montris, ke spirita pluevoluo de la homaro okazis, en la rilato che ligita kunigho de diversaj kulturoj.

Kiel la homvivkapabla chirkauajho bezonas naturan diversecon, tiel la homvivkapabla chirkauajho bezonas ankau kulturan diversecon, por kapabla spirita pluevoluo.

Tiel estas, kulturekologio, protekto kaj konservo la diverzecon de la kulturvivmedio, samkiel naturekologio estas la protekto la diverzecon de la naturvivmedio.

La scienco okupighas relative nove kaj malonge, kun la temo kaj la problemoj, chirkau la kulturekologio. La esploro trovighas fakte en la komenco de, “inter-disciplina-sfero”, inter, ekologio, kulturhistorio, antropologio, biologio, sociologio, psikologio, socipsikologio, politologio, k.t.p..kaj ktp., inter diversaj sciencoj.

Ni povas chi tie aldoni ke, en la, por esperanto jam de komence konata kaj uzata hejmeca, “inter-eca-sfero”, en kiu ghi origine ekestis, disvolvighis kaj dauripova restis ghis nuntempe. En ghia inter-eco ekshajnas la superpasho de la klasiko t.e. la klasikaj lingvoj kaj la klasikan lingvistikon. Kiel ghi en ghia inter-nacieco ne estas kontrau la nacilingvoj, char „inter“ povas esti nur, io inter io, dauripova. Sed tion kompreni ne plu sufichas la klasika pensmaniero, sed necesas pripensi per la nova, nuntempe aktuala „dialogika pensado“.

Same kiel ankau en la naturo, jam estis necese uzata, char ne plu eblas nur eluzi kaj nur ekspluati, au klasike regi, sed homvivkapabla la rilato devas okazi dia-logike. T.e. observi la naturon kion ankorau pretas kaj povas doni al la homoj kiel al ghia dialogika partnero por dauripova kunvivado.

2. 3. Ekologio pruvis en la estanteco la necesecon de la dialogika pensado.

En la filozofio jam estis atentita al tiu nova pensmaniero komence de la 20a j.c., sed ricevis nur malmultan komprenemon. Devis okazi du teruraj t.n. mondmilitoj kun kelkaj katastrofoj, ghis la atingo de limoj de la pri klasikaj virtoj funkcianta mondo. Unue ekshajnis en la internacia politiko, kiam la politikistoj devis uzi dialogikan rilatmetodon, anshtatau de la klasike dialektika konvinkarto, kiu antaue chiam kulminis en militoj.

Pri la primitiva rilato de la homo al la naturo kaj ankau unu al alia, valoris la, sin trabatali kaj subigi la alian. Fakte tiu pensmaniero restis ankau en la klasika dialektiko, kiu valoris ghis antau nelonge, kiam konsciighis aktuale en la ekologio.

Ghis la fino de la 20a j.c. montrighis por sciencaj observoj, ke naturaj resorcoj ne estas senlime eluzeblaj kaj ke la diverseco de la specoj necesas por homa pluekzistado sur la tero.

Necesighis alia rilato al la naturo. Ne nur regi, subigi, eluzi. Sed, pripensi realan eblecon por dauripova rekreigho. Mi devas pensi ankau el la parto de la naturo, ne nur el mia propra kaj tiu fakte estas dialogika pensado.

Tiam estighis necese komprenebla la dialogiko. Ne nur kiel ghis nun (kiel ankau jam en esperantujo funkciis pli ol 130 jaroj) esti bonkora al aliaj homoj. Sed nuntempe, se mi mem volas pluresti sur la tero, estas necesa ke mi prenu serioze la alian homon kaj la naturon.

Ekde la sociopsikologiaj esploroj, estas por la scienco konata, ke la homo por chieste ekzisti bezonas ankau la alian homon socidiversece. T.e.: La homo en si mem ne povas ekzisti, sed bezonas la alian. Tiu estas la sama dialogika ekkono, en humanscienca sfero, kiel la naturscienca ekkono, la ekologie necesan diversecon de la naturo.

El tiuj ekkonoj sekvas konsekvence ankau kulturekologio. La protekto de la diversaj kulturoj (t.e. lingvoj) same kiel la diversecon de la naturo.

Sekve komencis en la socio, politikaj movadoj protekti la naturan chirkauajhon. Chiam pli vastighis kaj levighis la konscio de civitanoj por la senpera respondeco de sia vivmedio.

Same necesas politika movado ankau por konsciighi la necesecon de kulturekologio. Por protekti la kulturan kaj lingvan diversecon en la mondo. Kiel tiu proceso povas okazi, esperanto jam havas konkretajn dialogikajn spertojn, uzeblan por diversaj civitanoj de la mondo.

Sub tiuj, fakte ekologiaj cirkonstancoj, estas ankau ghenerale pli facile komprenebla la senco de la nova dialogika pensado.

3. Evoluo la komprenon de kulturekologio kaj ghia nuntempa tasko.

Pri la klasika difino, kulturekologio estas nur partkampo de etnologio, kiu esploras la sociajn rilatojn al la natura chirkauajho. Kie la homo prefere sin devas aserti en la batalado kontrau la naturo. Kio nuntempe tute ne sufichas.

En la aktualeco de kulturekologio ekshajnas plene, la diferenco iter la nuntempe aktuala dialogika pensmaniero kaj la oldklasike dialektika, pri kiu staras la batalo kaj aserta defendo, kontrau la chirkauajho en la centro.

Sed: Kulturekologio estighis nuntempe memstara kaj aktuala scienco kiu devas esplori la dialogikajn rilatojn inter la ifluo de kulturoj unu al alia kaj iliaj necesaj diversecoj.

Fakte ne nur iliaj rilatoj al la naturo kaj la influon de la naturo al la kulturo, sed ankau la interrilatoj de la diversaj kulturoj unu al alia. Jes, pri la modelo de la ekzistenta diverseco de la naturo, sed kiel memstara scienco kiu okupighas prefere kun la esplorado de la kulturan diversecon, kiun esence decidas la lingva diverseco.

Sufiche ghenerale difinas Julian Haynes Steward, la fondinto la modernan ekologion : „Kulturekologio estas la esploro de procezoj, per kiuj iu socio sin akomodighas al la chirkauajho.“

Tiu difino povus enhavi, ankau la nune plej aktualan prezenton de kulturekologio, fakte ke:

La homa chirkauajho estas vivkapabla, pri novaj sciencaj esploroj (biologio, sociologio, psikologio, politologio, ktp., inter-science) nur se ghi enhavas la naturan kaj kulturan diversecon.

La nocio ekologio estis dense ligita en la klasikscienca pensmaniero de biologio kaj darvinismo, pri kiu la homo devas sin trabatali kontrau la naturo kaj ankau unu kontrau la alia.

Fakte la moderna ekologio tute inversighis sian celon!

La homo ne plu devas sin aserti kontrau la naturo, ne sin trabatali, sed protekti la naturon, ne batali kontrau, sed audi kaj observi (kio jam chiam estis la esenco de scienco) la naturon en dialogika rilato kaj lerni de ghi.

Tiel shanghighis la olda klasikscienca pensmaniero, en la nova dialogika pesmaniero, spertebla en ekologio.

Ekologio, naturekologio, kulturekologio, chirkauajhprotektado, dauripovo, socia justeco kaj dialogika nova pensado. Chiuj tiuj nocioj kaj sciencpartoj estas nuntempe dense ligitaj unu kun alia. Kaj esperanto estas en dauripova rilato ekde ghia ekesto kun chiuj tiuj nocioj kaj procesoj.

Jam en ilia komenco, Esperanto kaj Dialogika Pensado havas sian samtempecon, kiu dauras en la kuneco ghis nun, aktualighante en la nuntempe necesa Natur kaj-Kultur-Ekologio.


El tiu nova soci-kultura situacio sekvas kelkaj aktualaj instigoj por plua ekologia esploro.

Tute novaj kaj nuntempe chiam pli gravaj taskoj de kulturekologio estas:

1) Protekti la kulturan kaj lingvan diversecon en la mondo. Psikologiaj studoj jam liveris la pruvon kaj atentigon,ke la homo povas ekzisti nur kiel socia estajho, t.e. bezonas sian kulturan chirkauajhon.

2) Protekti la kulturan liberecon de agresivaj kulturoj. La diverseco estas endangherita de agresivaj kulturoj kiuj subprenas, perfortas kaj neniighas malfortajn kulturojn.

3) Protekti la kulturchirkauajhon de spamo. Granda nuntempa problemo estas, la disvastigho de kulturspamo, kiuj ghenas la atenton kaj koncentrighon al vivnecese esencaj kvalitoj de la dauripovaj kulturoj.

La kazo1) estas ekzistencia postulo de ghenerala homchiesto sur la planedo tero.

La kazo2) kaj 3) shajnas dialektike kontraui unu la alian.

-unuflanke la senlima libereco de informoj (ekz. Interreta) produktas spamon

-aliflanke agresivaj lingvoj, kulturoj, subprenas kaj ghenas aperon la opinion de malgrandaj.

La nuntempa tasko de kulturekologio estus neprokraste, dialogike solvi tiun dialektikajn kontrauajhojn, per la konscio de ekzistencia neceseco de la diverseco, por ebligi la pluevoluon de diversaj kulturoj.

Por tio necesas science kulturekologia klerigo de socikultura rilatoj: La homrilataj sciencoj kiel-sociologio, psikologio, socipsikologio, atropologio, ktp. jam pruvis la socian dependecon de homa ekzistado.

Nuntempe la individuo (pri la Homaj Rajtoj) en la socio devas havi la liberecon decidi, kiun kulturan influon shili volas aparteni.

-ech antau kelkaj jaroj tio ne eblis, pro la monopolo de la shtatoj

-per modernaj komunikativaj sistemoj tiu limigiteco chiam pli solvighas

-sed la publiko devas esti protektata ankau de individua arbitreco, t.e. spamo

Chio estas kulturspamo por iu persono kion shili ne povas kompreni.

-kulturspamo ghenas la chirkauajhon

-se iu parolas, en por la individuo ne komprenebla, fremda lingvo

-au,ekz. se iu en publika medio telefonas kaj la aliaj ne povas audi la respondon

Estus honesta publike paroli en iu komuna chirkauajho en lingvo kiun chiu komprenas.

-La problemo montrighas plene spertebla en internacia chirkauajho, kiam diverlingvoparolantoj trovighas en la sama ejo.

- La solvo por tiu problemo ekzistas jam pli ol 130 jaroj, per la Internacia Lingvo Esperanto.

- Kaj liveras ankau spertojn por konkreta uzebleco.



Dankon por Via atento.



Eugeno Macko, d-ro.fil., dipl.ing., as.doc .de AIS-o