Komentario al parolo de Vinko Oslak enkadre de la simpozio memore al Eŭgeno de Zilah

Chu beletra filozofo, au chu filozofia beletristo? Jam la nomita gviddemando intencas meti la analizon en klasikaj kategorioj. Kiun Oslak klerigas per sia ghenerale kvinopa kompreno de la filozofio, per kiuj li volas kapti la pensmanieron de Zilah.

Ekzemplodona estighos por li, la influo de Paul Sartre kaj lia vivkunulino Simone de Beauvoir, al Zilah kaj ankau al lia edzino Madlen. Kion Oslak pro sia propra kredo, per kontraukomunisma opinio, negative interpretas. Li ne povas kompreni homon, kiu post la hungara revolucio 1956 elmigris, kiel povas admiri sian maldekstran instruiston.

Mi supozas, ke Oslak nur suprajhe konas Sartre, kion mi prenas kompare de lian nekvalifikan opinion pri Heidegger, plejvershajne ankau el lia kaptiteco en la klasika filozofio kaj teologio. Sed la nova pensado jam transpashis la filozofion de Aristotelo, kiel ankau la scienco la aristotelan logikon. Kion bedaurinde ghis nun nur malmultaj komprenis, vershajne S-ro Oslak ankorau ankau ne.

Kvankam se li okupighas kun religia filozofio, li devus jam kun tiu novajho esti konfrontita en la dialogike religia filozofio. Kiu precipe la kristanecon plene trafas, ech ekde ghia ekesto. Char kristaneco en si mem estis kaj estas la superpasho de klasikaj virtoj, kun la juda junulo Jeshuo kiu tiel estighis Kristo.

Aparteco de la “nova pensado” estas ghia konsciigha vojo en la historio kaj filozofio. Komencas la superpasho jam che la ekesto kaj dauras ghis nun, estighante nuntempe necesa por la travivo sur nia planedo. Tio signifas, ke chio tio kio okazis ghis nun, kunkonstruas nian ekzistadon.

T.e. chio kio okazis, devis tiel okazi (au kion sencon havus tion neigi) char Dio tiel manifestighis (ne la Satano). Por ni restas nur la lernado el la historiaj okazadoj kaj la libera elekto kiel ni volas fari en la estonteco. Se ni elektas kontrau la “kategoria impeativo” (de Kant), tio estas nia eraro, sed ne de la Satano (kiel la homoj ofte volas forigi la respondecon).

La Hegela “mondspirito”, certe ne estas verko de Satano, ech malpli de Jeshuo (kiel Oslak opinias), sed apartenas al la evoluvojo de la nova pensado. Ankau la posta disvolvigho el la Hegela pensmaniero ne, kiun ekz. la rusaj revoluciteoretikistoj uzis, tra Marx ellaborite komunisman regadsistemon en la Sovjetunio, kiu postulis milionoj da oferoj. Cetere, la plej gravaj teoretikistoj estis filoj de kristortodoksaj pastroj. Nun, komunisma pensmaniero ne estas tro malproksime al kristanismo.

En tiu konekso tre interesa, ke la nova dialogika pensado montrighis unue en la proksimeco de la religie jud-kristana pensmaniero. Kaj nun mirighu, politike, ech internacipolitike sur la fino de la, pri komunistideologie funkcianta, au pli bone ne funkcianta, shtato de Sovjetunio. Sur la pinto, Mihael Gorbachov ekkonis la novan pensadon, necese shanghante la internacian politikon fine de la 20-a J.c.

Mi mem tralegis du librojn de Zilah. La filozofiaj fragmentoj “Kiu pravas?” kaj la abundan historie, parte fantazian romanon “La princo che la Hunoj”. Ricevante la impreson de la, pri nuntempe plenadekvata pensmaniero. Mi dirus, trovante la superpashon de la klasiko, kiu min agrable alparolis.

Kaj tio nuntempe plene sufichas por filozofio, esprimi pensojn sen iu klasika sistemkompletigho. Kiu kun Hegel jam atingis sian plej altan shtupon kaj ankau finon, t.e. nuntempe ne plu bezonatan uzeblecon, post la malfermita konscio de “libera vasteco”, char chiu sistemo havas nur limigon de la libera pensado.

Chu tiu “superpasho” por Zilah estis konscia au ne, tion mi nun ne plu povas prijughi, sed che li troveblas en lia pensmaniero elementoj de la nova pensado, kiuj estas sekveblaj en liaj vivsintenoj kaj de lia vivevoluo. Kiu ekstere ofte ne estas ekkonebla, plejofte pro la dauro de dialektika influo. Tiu troveblas ankau en la kontraueco de Oslak, kiu rezultas el lia strikte klasikreligia kredo de la katolicismo.

Kaj chi tie estas grave atentigi,por ghuste kompreni, ke la nova dialogika pensado, tute ne estas la kontraueco de la klasika religio au teologio, sed plie el tiu kontraueco volas elgvidi, tra historiaj spertoj en nuntemprealece adekvata pensmaniero. Por aldoni la liberan sintenon, ekkoni lakonsciighon kio montras sin chiam denove, filozofie manifestighas, kio eblas esti esprimata ankau, (se iu volas teologie) per riveligho de Dio.

Oslak ghuste ekkonis ankau post kelkaj personaj kunparoladoj che Zilah lian multflankecon, kiu baze eliras el la duflanke hungaro-franca kulturo, kiu che li ne estas nur allernita, sed ekzitencie travivata. Al tiu konstruighis la posta evoluo en la plurlingveco, por spiritscienco tre grava, la oldgreka kaj sanskrita, en kiuj li daure originajn tekstojn legis. Sed tiu aparteneco al la oldklasika kulturo estis ankau ankorau nur grundo.

Decidan transpashon al la nova pensado li atingis per esperanto. Tie kulminighas la evoluo al reale mondvasta novo, ne nur hungaro-franceco, ech ne nur lia klasika scio, sed la evoluo al superpasho okazis en la lingvo kiu jam mem superpashis la klasikajn nacilingvojn kaj portas en si mem la spiriton de la nova pensado.

Pro tio, la eksterordinareco de tiu homo ech ne estas nur en lia klasika altedukiteco, sed en la superpasho de tio, al kiu esperanto kunhelpas (se la parolanto de tiu lingvo tion ekkonas). Char ankau nuntempe ekzistas multe da klasike alt edukitaj homoj (profesoroj, sciencistoj, ech klasikaj filozofoj) kiu por solvi la aktualajn mondproblemojn, ne plu sufichas. Ni bezonas “chi tie kaj nun” fari la necesan, se ni volas pluekzisti sur la tero.

Kaj por tio necesas shanghi nian ghis nunan klasikan pensmenieron, precipe la alkutimighintajn klasikajn virtojn; kiel malfacila tio ankau por povhavantoj shajnas. Sed tiu novo ech ne plu estas tute novo, sed jam arkaike olda, kiel la dialogike novpensantoj filozofi-teologie jam ekkonis, historie samtempe (tre interesa!) kiam ankau eperanto ekshajnis .

Decida en la filozofio de Zilah (kion Oslak serchas) estas la atingo tiun superpashon, kiu montrighas en lia pens-kaj ankau vivmaniero kune kiujn esperanto esence akcelas. Komprenebla nur por klasike edukitaj, ke superpasho povas okazi nur post la atingo de la klasiko, kio jam okazis che kelkaj pensantoj, (ekz.che Rosenzweig, Heidegger, au kelkaj iliaj dischiploj) ekkonante la limon de la klasiko. Nekutima ankau estas la ekkono pere de akcelo de esperanto, char unue oni devas sufiche bone kompreni kaj paroli tiun lingvon kaj due atingi sufiche altan klasikan edukitecon.

Sen de unu, au sen de alia, povas esti ke, forrestas la ekkono, tiel che esperanto parolantoj, kiel ankau che klasike alt edukitaj personoj. Sed se ambau povas trovighi che iu persono, kiel en tiu kazo che Zilah, ekshajnas la nuntempe necesa pensmaniero, kiu estas ekzistenznecesa por la homaro, pro tio lia filozofio apartenas al la nuntempa avangardo de la nova pensado.

Eugeno Macko