Esperanto-Muzeo en Svitavy's most appreciated articles

  • Esperanto en Youtube en rolo de la interkultura peranto

    - 2 favorites
    Esperanto-klubo "La Ponto" Písek (Suda Bohemio, Ĉeĥio) lanĉis en junio 2013 sian kanalon en la plej granda amatora videoretejo Youtube. Ĝi alŝutas al ĝi mallongajn registraĵojn precipe el interesaj kulturaj (precipe muzikaj kaj dancaj) aranĝoj, okazinta en la urbo kaj la regiono, kun dulingva (ĉeĥa kaj esperanta) priskribo. Aldonatas (-otas) ankaŭ esperantigitaj filmetoj pri Suda Bohemio k.a. La celoj estas: 1) informi prioritate ne ne nur PRI en EN Esperanto, sed pri kulturo PERE de Espera…

  • Esperanto-Muzeo en Svitavy solenis sian dekjariĝon

    - 2 favorites
    Blanka Čuhelová kaj David Šimek
    Inter la 14-a kaj la 16-a de septembro kunvenis ĉ. kvindeko da partoprenantoj por festi kune la 10an naskiĝtagon de la muzeo. Post la vendreda inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio "10 jaroj de la muzeo kaj 100jaroj de la respubliko" (kun la subtitolo por la dua temo "Historio de Esperanto en Ĉeĥoslovakio en 1918-1968") kun akompana programo kaj prelego de Petro Baláž okazis en la historia salonego en la Ottendorfer-Domo solena sabata matineo, kiun ĉeestis ankaŭ favorantoj de Esperanto la…

  • Ni invitas vin al nia nuntempa ekspozicio "LA HOMO KONTRAŬ BABELO"

    - 2 favorites
    Specimeno el la tabovitrino pri L.L.Zamenhof sur kolektmaterialoj
    Nia nova tutjara ekspozicio, ĉi-foje nomita " LA HOMO KONTRAŬ BABELO " estis inaŭgurita la 9-an de junio 2017 en la ĉeĥa lingvo (ankaŭ por la loka publiko) kaj la 10-an de junio 2017 por la esperantlingvaj vizitantoj. Ĝi estas dediĉita al la 100-jara datreveno de forpaso de d-ro L.L.Zamenhof, kiu ĉi-jare troviĝas sur la oficiala listo de UNESCO, sed ankaŭ al la ceteraj pioniroj de Esperanto kaj de la ideo de la justa lingva komunikado kaj interkompreniĝo inter homoj.…

  • Humuro estas la plej granda plastro por vundoj de la vivo (CITAĴOJ PRI HUMURO) - okaze de la 1-a de aprilo

    - 2 favorites
    Nescio
    Humuro estas la plej granda plastro por vundoj de la vivo CITAĴOJ PRI HUMURO okaze de la 1-a de aprilo - Rideto kaj bonhumoro estas signo de venko super la sorto. - Humuro estas la plej granda plastro por vundoj de la vivo. Wilhelm Bousset - Gajeco estas speco de kuraĝo. Ernes Hemingway - Plori kaj plendi estas pek', surper ĉiuj trezoroj de la mondo estas rid' ... - Ĝis kiam vi povas, ridu, ĉar vi ne scias, kiam via rido ĉesos .... - Ridu tuj, ne atendu ĝis kiam vi esto…

  • Poezia anguleto - Ho! forton de l' vento al vi !

    - 2 favorites
    Paska bondeziro
    En tiu ĉi ŝtorma kaj drama (prin)tempo ni alportas al vi sekvan poemon el la fama antologio "El Parnaso de popoloj". Kune kun la paska bondeziro ni deziras al vi, ke ĉiu el vi trovu en vi fonton de lumo kaj forto kaj sukcesu kuraĝe uzadi ĝin por atingo de Unueco en amo! Menso, koro kaj manoj de ĉiu el ni en la nuna malekvilibrega mondo nun bezonatas kaj gravas! Elkore Pavla Dvořáková, prizorgantino de tiu ĉi paĝo KANTO DE VENTO de Leo BELMONT (1865-1941…

  • Kronvirusa pandemio: Kion gravan ni povas lerni pro ĝi?

    - 2 favorites
    La homaron vizitis malsano. Ŝajnas, ke iusence oni bezonis ĝin por ion ekkonscii Ni ĉesis estimi nian sanon kaj tiam venis malsano, por ke ni sciu, ke la sano estas la plej grava valoro . Ni ĉesis estimi la naturon, kaj tial ni ricevis tiun malsanon, por ke ni povu ĝui naturon kiel raran trezoron . Ni ĉesis funkcii kiel familio kaj tial la malsano fermis nin en niaj hejmoj, por ke ni povu denove funkcii kiel tradicia familio . Ni ĉesis estimi maljunularon kaj kriplulojn kaj tial…

  • Ĉeĥa Vikipedio estis fondita pere de Esperanto

    - 1 favorite
    Kiam la Esperanta Vikipedio jam aĝis unu jaron, ankoraŭ ne ekzistis versio de Vikipedio en la ĉeĥa. La ĉeĥan version helpis fondi Chuck Smith ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Chuck_Smith ) kaj la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Malovec ). Li malkovris Vikipedion pere de la Esperanta versio, kaj poste tradukis la interfacon el Esperanto al la ĉeĥa. La historio iĝis konata al pli vasta publiko nur lige kun la dekjara jubileo de la tuta Vikipedio…

  • Svitavy - urbo de nia E-muzeo - bonvenigas vin!

    - 1 favorite
    Distrikto Svitavy situo en Ĉeĥio
    Ĉi-foje ni ŝatus iomete prezenti al vi la urbon, kie troviĝas konstruaĵo de nia Esperanto-muzeo. La urbon Svitavy vi trovas surmape en Orienta Bohemio - regiono Pardubice, fakte en rekta centro de Ĉeĥio, en milde ondiĝanta pejzaĝo de t.n. Bohemia-moravia limlando . Ĝi estas bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj (Prago, Brno, Ostrava). La unua vilaĝo ĉe travadejo trans la rivero Svitava estis fondita ĉi-loke de premonstrataj monaĥoj el proksima Litomyšl ĉirkaŭ duono d…

  • Pri Esperanto-muzeo en la ĉina radio

    - 1 favorite
    Gastoj el Ĉinio
    La 21-an de februaro estis dissendita nova programero pri Esperanto-Muzeo en Svitavy en Ĉina Radio Internacia. Intervjuon kun la vicprezidanto de ĈEA d-ro Petro Chrdle pri la ĝisnunaj kaj planataj aktivecoj de la muzeo vi povas aŭskulti en esperanto.cri.cn/641/2011/02/21/1s121312.htm post klako al signo de aŭskultiloj maldekstre de la ĉefa artikola titolo „Ankaŭ alicele servas E-muzeo en Svitavy“ . Menciindas, ke jam antaŭe oni informis pri la muzeo en tiu ĉi radiostacio – unue l…

  • Naskiĝtago de Komenio

    - 1 favorite
    La 28-an de marto oni celebras la naskiĝdatrevenon de la elstara ĉeĥa pedagogo kaj filozofo, Jan Amos Komenský - esperantlingve Komenio (1592-1670), portanta nemalprave la epiteton Instruisto de la nacioj ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Komenio ). Sendube li apartenas al la eŭropaj granduloj, kies multaj pensoj ankoraŭ nun, post pli ol 350 jaroj, daŭre modernas kaj aktualas. Por ni esperantistoj li ofte nomatas prapatro de la ideo de la internacia lingvo . Tiuteme estas menciat…

  • Esperanto festas hodiaŭ sian naskiĝtagon!

    - 1 favorite
    Esperanto festas 26.7. sian naskiĝtagon!
    Ĝuste 26.7. (1887) la 28-jara d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof aperigis en Varsovio la "Unuan Libron", la unuan lernolibron de sia projekto de Lingvo Internacia ... Kiel vi mem festos tiun ĉi tagon? Kaj kion vi planas al Esperanto kaj al d-ro Zamenhof donaci? Ja ni jam estis multfoje abunde pridonacitaj de Esperanto ... Ĉiu el ni estas originalo kaj ĉiu el ni posedas iun trezoron, iun kapablon, per kiu ni povas riĉigi la mondon .... Vi eble scipovas bone skribi - aŭ kanti - aŭ entuz…

  • Komponisto Antonín Dvořák en Esperanto

    - 1 favorite
    Antonín Dvořák (1841-1904)
    La 8-an de septembro pasis 170 jaroj depost naskiĝo de Antonín Dvořák ( 1841-1904) , plej supozeble eksterlande la plej konata ĉeĥa klasikmuzika komponisto. Artikolon pri lia vivo kaj verkaro vi povas legi en Esperanta Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Antonin_Dvorak Ĉi-okaze ni volas prezenti al vi ankaŭ almenaŭ kelkajn liajn verkojn en Esperanto aŭ lige kun Esperanto. La plej grava estas lia opero "Najado" (ĉeĥlingve "Rusalka"), plej verŝajne la unus…

  • Operkantisto Miroslav Smyčka jubileas!

    - 1 favorite
    Operkantisto Miroslav Smyčka (1926-)  festas sian jubileon
    La 11-an de septembro emerita opersolisto kaj honora membro de Ĉeĥa esperanto-Asocio Miroslav Smyčka ĝisvivas en enviinda freŝeco 85 jarojn. Dum siaj nekredeblaj 60 jaroj ĉe teatro li plenumis rolojn en la plej famaj operoj. Li plu viglas en siaj (ne nur) poresperantaj artaj aktivecoj. Ni elkore gratulas kaj invitas vin ĝui kune almenaŭ virtuale ion el lia arto! Jen troviĝas tiuokaze Aktualigita vikipedia artikolo pri Miroslav Smyčka http://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyc…

  • Esperanto-Muzeo festas sian trian naskiĝdatrevenon!

    - 1 favorite
    muzea emblemo
    Ĝuste antaŭ tri jaroj, la 20-an de septembro 2008 estis en teretaĝo de romantisma Domo de Ottendorfer en la urbo Svitavy, situanta en la koro de Ĉeĥio, solene inaŭgurita Esperanto-Muzeo. Ĝi estiĝis oficiala filio de la Urba muzeo kaj galerio en Svitavy dank al kunlaboro inter UMG, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka Klubo de geamikoj de Esperanto. Ĝian ekeston grave finance subtenis Muzeo pri kulturo de Ĉeĥa respubliko, La urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (Usono)…

  • La 9-an de januaro (1890) naskiĝis Karel Čapek

    - 1 favorite
    Karel Čapek -  Milito kontraŭ salamandroj
    Elstara ĉeĥa humanisto, verkisto, ĵurnalisto, dramisto, tradukisto kaj fotografisto Karel Čapek naskiĝis la 9-an de januaro 1890 en la vilaĝo Malé Svatoňovice en la montaro Krkonoše en Bohemio. http://eo.wikipedia.org/wiki/Karel_%C4%8Capek Rememore al li ni klopodis alŝuti kaj grupigi materialojn pri Esperanto-tradukoj de liaj verkoj - ili troviĝas en fino de nia albumo "Ĉeĥa literaturo en Esperanto". https://www.ipernity.com/doc/181031/album/220092 Pluajn tradukojn ni estas pretig…

  • Bv. subteni d-ron Zamenhof kiel oficialan simbolon de Bjalistoko!

    - 1 favorite
    Busto de d-ro Zamenhof
    Nuntempe okazas amaskomunikila enketo, kiu aŭ kio fariĝu oficiala simbolo de Bjalistoko - kaj ne nur civitanoj de la urbo rajtas voĉdoni! Nun estas grava ŝanco, ke d-ro Ludoviko Zamenhof akiros plej multajn poentojn - sed ĉiu plua voĉo estas dezirinda - kaj do ankaŭ VIA subteno povos helpi la finan rezulton! (nenio ĉi-momente certas, ĉar lastmomente kompreneble povos aperi ankaŭ subtenantoj de aliaj eblecoj!) Sufiĉas vere nur kelkaj sekundoj de via rara tempo! KION…

  • P.I.V. jam surretas kaj senpage konsulteblas!

    - 1 favorite
    En la paĝo de Mikelo59 mi trovis tiun ĝojigan novaĵon pri surretigo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj surbaze de ĝi mi verkis tuj aktualaĵon por www.esperanto.cz , kiun mi ĉefredaktas. Do mi kun aparta plezuro diskonigas plu la informon al Esperantujo kaj mi petas vin laŭeble fari la samon! Bv. legi http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/ekfunkciis-la-reta-versio-de-p-i-v.html Pavla Dvořáková

  • Materialoj por nova muzea ekspozicio omaĝe al 125jariĝo de Esperanto serĉatas!

    - 1 favorite
    Oficiala emblemo de 125jariĝo de Esperanto
    La 2-an de junio estos inaŭgurita en nia muzeo nova tutjara ekspozicio kun ĝenerala temo „125 jaroj de Esperanto“. Por ĝi ni aparte serĉas interesajn historiajn materialojn ankoraŭ ne prezentitajn (precipe pli ol 50 jarojn aĝajn, sed ne nur) – fotaĵojn, bildkartojn, eldonaĵojn, tridimensiajn objektojn ktp. Parto estos rekte ekspoziciata kaj parto estos prezentata en virtuala formo en interreto kaj en la muzea tuŝekrano. Provu serĉi en via persona aŭ kluba arkivo! Kun via aktiva partopreno…

  • Ni invitas vin soleni kune dekjariĝon de Esperanto-Muzeo en Svitavy

    - 1 favorite
    Muzea salono en Svitavy
    La jubilea aranĝo kun riĉa programo okazos inter la 14-a kaj la 16-a de septembro 2018. Kion ni estas por vi preparantaj? KADRA PROGRAMO Vendrede: 19:00-22:00 Inaŭguro de la nova ekspozicio dediĉita al 10 jaroj de la muzeo kaj 100 jaroj de la Ĉeĥoslovaka respubliko (resp. Esperanto en Ĉeĥoslovakio en 1918-1968), kun akompana programo kaj refreŝiĝo Sabate: 9:00-11:45 Solena programo omaĝe al dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo en la Ottendorfer-salonego post ta…

  • Aperis Esperanta versio de la oficiala urba retpaĝaro de Břeclav! Peto pri via eta subteno!

    - 1 favorite
    Lige kun la Trilanda konferenco , okazonta 27.-30.9.2012 en la landlima urbo Břeclav, ni sukcesis, ke sur la oficiala retpaĝaro de la urbo aperis Vorto de la urbestro krom la ĉeĥa, angla kaj germana ankaŭ en Esperanto Do Esperanto-flago aperas videble tuj sur la enkonduka paĝo. Vidu: http://breclav.eu/eo/breclav-eo Tamen origine la urbestro opiniis, ke la teksto tie aperos nur lige kun la aranĝo (celante bonvenigi la partoprenantojn) kaj poste ili supozeble deprenos ĝin. Nia…

52 articles in total