muzea emblemo

Ĝuste antaŭ tri jaroj, la 20-an de septembro 2008 estis en teretaĝo de romantisma Domo de Ottendorfer en la urbo Svitavy, situanta en la koro de Ĉeĥio, solene inaŭgurita Esperanto-Muzeo.

Ĝi estiĝis oficiala filio de la Urba muzeo kaj galerio en Svitavy dank al kunlaboro inter UMG, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka Klubo de geamikoj de Esperanto. Ĝian ekeston grave finance subtenis Muzeo pri kulturo de Ĉeĥa respubliko, La urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (Usono). Oficiale ni povas uzi senpage la ejon (ĝi estas havaĵo de la Urba Muzeo), sed la tuta interna ekipaĵo estas posedaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

ĈEA tre ĝojas pri tiu sukceso, ĉar ni kiel senprofita organizo ne havas rimedojn por tenado de konstanta oficejo, do almenaŭ ĉi-maniere ni akiris tre dignan reprezentan sidejon. Fakte dum tiuj ĉi tagoj okazas fina traktado kun la urbo Svitavy pri ŝanĝo de la sidejo de ĈEA el Poděbrady al Svitavy.

Por vidi la etoson dum la inaŭguro, ni invitas vin al fotoalbumo Inaŭguro de la muzeo, kaj por imagi la "malantaŭkurtenan" aktivecon, kiu antaŭis la malfermon, ĵus ni kreis por vi fotoalbumon Estiĝo de nia muzeo (ankoraŭ kompletigatan kaj -otan).

Muzea salono en Svitavy

Nia muzeo celas precipe multflanke kaj multmedie informi ĉeĥan kaj eksterlandan publikon pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo. Krom konstanta (sed ankaŭ daŭre aktualigata) ĝenerala ekspozicio ni okazigas ĉiujare kroman portempan teman ekspozicion - la nuntempa, kiun vi povas viziti ĝis fino de majo 2012, nomiĝas Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto kaj ankaŭ en nia Ipernity-paĝo ni informas pri ĝi en apartaj albumoj.

En la muzea ejo ni prizorgas ĉiĉeronatan gvidadon por kolektivoj (precipe lernejaj), kaj okazigas fojfoje diversajn kulturajn kaj klerigajn aranĝojn kaj por esperantistoj, kaj por larĝa publiko. La plej popularaj estas Muzea nokto (en junio, ligita kun inaŭguro de la nova ekspozicio) kaj Marcipana Kristnasko (manlabora ateliero por infanoj).

libroj de la estonta biblioteko jam havas sian lokon ....

Membrino de la loka E-klubo kaj longjara esperantistino s-ino Marie Čumová sisteme kaj ofereme prizorgas muzean bibliotekon, nove estigitan de donacoj de kluboj kaj unuopuloj. Ĝis nun ŝi sukcesis katalogigi pli ol 9 600 bibliotekajn erojn (librojn kaj gazetajn jarkolektojn). Omaĝe al la tria naskiĝtago de nia muzeo ni decidis starĝi gian alireblecon por la publiko. La librojn kaj gazetojn eblas konsulti surloke kaj post interkonsento event. ankaŭ pruntepreni hejmen.

Pliajn informojn vi trovas en la aktualigita muzea retejo www.muzeum.esperanto.cz.

Ni atentigas ankaŭ pri jam antaŭe ĉi-tien alŝutita

Speciala numero de la gazeto Starto pri malfermo de la muzeo.

Granda danko apartenas al ĉiuj, sen kies daŭra senprofita laboro nia muzeo ne povus ekzisti: membroj de Muzea grupo (ĉefe inĝ. Libuše Dvořáková el Svitavy, la iniciatintino kaj ĉefa motoro de la projekto, plue Blanka Čuhelová, direktorino de la Urba muzeo kaj galerio, ĈEA-estraranoj Petr Chrdle, Jiří Tomeček kaj Miroslav Malovec , sed ankaŭ la lokaj klubaj membrinoj Marie Minářová,kiu gvidas en Svitavy E-kursojn, kaj Milena Brzoňová, zorganta pri akirado de subvencioj.

Mi persone ne estas membro de la grupo, sed kadre de la ĈEA-estraro, kie mi aktivas, mi iniciatis kaj prizorgas tiun ĉi Ipernity-paĝon, mi ĉefaŭtoris la nuntempan muzean ekspozicion, zorgas pri ĝiaj multmediaj kolektoj kaj pri informado pri la muzeo en la interreto kaj por la gazetaro. Bedaŭrinde mi loĝas sufiĉe malproksime, en Suda Bohemio, do al Svitavy mi kutime venas nur ĉ. trifoje jare.


Ni invitas vin ĉi-voje veni por vidi ne nur nian muzeon, sed ankaŭ la ĝuindan urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon kaj amikemajn esperantistojn. Vi povas alveturi individue (eblas ankaŭ malultekosta tranoktado en romantika muzea turo) aŭ por iu Esperanto-renkontiĝo. La plej proksima estas Vikimanio (26.-30.10.). En julio 2012 okazos en Svitavy OSIEK-konferenco kun la ĉeftemo „Sciencfikcio kaj robotoj“. Pliajn informojn ni klopodos ĝustatempe aperigi.

Ni dankas elkore por viaj oftaj vizitoj en niaj retejo - ni strebos plu motivigi vin al revenado per alŝutado de novaj diversspecaj interesaĵoj! La vizitstatisko estas por teno de bonaj kontaktoj kun la urbo Svitavy unu el pruvoj, ke Esperanto estas utila kaj funkcianta lingvo peranta kontaktojn eksterlande pli facile ol aliaj lingvoj.

Viaj koncizaj gratuloj al muzeum@esperanto.cz

okaze de la muzea naskiĝtago estas tre bonvenaj!

Ni povas ilin sekve kolekti kaj prezenti al la urbestraro! Koran antaŭdankon!

Ĝis la revido - ĉu fizike, ĉu almenaŭ virtuale!

Amike Pavla Dvořáková