Antonín Dvořák (1841-1904)

La 8-an de septembro pasis 170 jaroj depost naskiĝo de Antonín Dvořák (1841-1904) , plej supozeble eksterlande la plej konata ĉeĥa klasikmuzika komponisto.

Artikolon pri lia vivo kaj verkaro vi povas legi en Esperanta Vikipedio

http://eo.wikipedia.org/wiki/Antonin_Dvorak



Ĉi-okaze ni volas prezenti al vi ankaŭ almenaŭ kelkajn liajn verkojn en Esperanto aŭ lige kun Esperanto.

La plej grava estas lia opero "Najado" (ĉeĥlingve "Rusalka"), plej verŝajne la unusola opero en la historio, kiu estis komplete prezentita en Esperanto de profesia muzikensemblo.

Temis ne pri surscenigo, sed pri radioelsendo de la kompleta opero en "Verda Stacio" (post la dua mondmilito transloĝiĝinta el Brno al Prago), en prezento de kantistoj kaj muzikistoj de la Nacia teatro - en la ĉefa rolo prezentiĝis fama ĉeĥa operkantistino Marie Tauberová.

La elsendo okazis en 1950 kaj baldaŭ poste la aktiveco de Verda Stacio estis pro la komunisma reĝimo haltigita. La kompleta registraĵo estis en 1996 eldonita de Ĉeĥa radio en formo de kasedoj kaj kompaktdiskoj.

En nia retejo vi povas aŭskulti jenajn specimenojn:

Ario de Najado "Luno en alto de firmament'" - "Měsíčku na nebi hlubokém"

https://www.ipernity.com/doc/181031/11392741

Ario de Princo "Stranga vizio, dolĉa bel' " https://www.ipernity.com/doc/181031/11392940

Ario de Nikso "Veo, veo, ho filin' de akvofeo" https://www.ipernity.com/doc/181031/11393260/

Fragmento el Esperantlingva rakontado de la opero en prezento de la aktoro Karel Höger

https://www.ipernity.com/doc/181031/11393281

______________________________________________________________

Humoresko (prezentita dum la konferenco de Ĉeĥa E-Asocio en 2009 en Svitavy)

https://www.ipernity.com/doc/181031/11393212


Jam pli frue aperis en nia retejo

Largo el Novmonda simfonio (kun Esperanto-teksto de Jiří Kořínek)

https://www.ipernity.com/doc/181031/9794594//in/album/224533 en kantoprezento de Miroslav Smyčka

Ni klopodos laŭeble sekve kompletigi ankaŭ pliajn verkojn de la komponisto.

Se vi mem posedas taŭgajn registraĵojn aŭ scias pri ligiloj al ili, ni dankemos por via informo.





padv