Hans-Georg Kaiser
Kapricaj koloroj

El la ruĝo, kiun mi malamegis pli kaj pli,
mi esplore vojaĝis en la nigron.




La nigro senpene estingis la ruĝon
kaj tiel havigis al mi ŝajnan kontentigon,
ĝis ĝi fine – kiel la ruĝo – fariĝis kateno.
Nigro, kiu komencas gorĝopremi homon,
oni povas bridi nur per grandioza lazuro,
kaj tiel mi ekamis la lazuron de la ĉielo.


Sed ĉar la lazuro por mi estas la koloro
de la paradizo,mi ne longe eltenis la bluon
kaj sopiris la ekscitigajn kolorojn flavo kaj oranĝo,
kiuj povus aĉeti min el la sennubeco de la ĉiela bluo.



Mi furiozis en flavo kaj oranĝo
kun la kreanta impeto de giganto,
sed aĥ, la flavo kaj la oranĝo subite fariĝis ruĝaj,
kaj la ruĝo kriis kiel krias perditaj animoj,
kaj nigriĝis antaŭ miaj okuloj kaj mi sopiris
denove la lazuron de la ĉielo.

La ĉielo fariĝis blua, kaj ĉio, kio estis
je turmento kaj doloro kaj malamo en mi,
retiriĝis en la bluan horizonton,
kie la nigraj sentoj fine tute perdiĝis.




Kaj tiam mi vidis la bluan floron,
kaj mi kuris al la blua floro,
sed kiam mi atingis ĝin, ĝi jam ne estis blua.
La suno estis subiranta en flavo kaj oranĝo.



Kaj mi volis firmteni min
en tiuj flavo kaj oranĝo,
sed la suno fariĝis pli kaj pli ruĝa,
kaj la nigra nokto falis sur min.



Kaj mi, kiu ne povas elteni ĝin
dum longa tempo en nur unu koloro,
jam sopiregis la bluon
de la sekvanta tago.