http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/la-caro-cu-scioj-liberigas.html


Eltiraĵo pri la filozofia kaj praktika

demando,ĉu sciado liberigas aŭ ne


2/5


Don
Leonardo nun konfidis al Andrés de tempo al tempo jam tre respondecajn taskojn.

Li sendis lin kun konsiderindaj sumoj da mono al San Cristóbal, al la plej proksima pli granda urbo, kie Andrés devis aĉeti varojn kaj intertraktis kun la arrieros, kun la mulopelistoj, kiuj devis transporti la aĉetitajn varojn al Tenejapa. Li akompanis la varojn, li devis atenti pri tio, ke ili estas kompletaj kaj alvenas sendifektite en Tenejapa.

Tiuj laboroj konsiderinde plivastigis la spertojn de la knabo. Li koniĝis kun ĝusta granda urbo, rigardis la abundon kaj la diversecon de varoj el la tuta mondo kaj aŭdis de urboj, kiuj estas miloble pli grandaj ol San Cristóbal, kiu ŝajnis al li, alveninte tie la unuan fojon, pli granda kaj pli bela urbo ol ĉiu alia surtere. Ĝi havis stratojn, kiuj distancis kilometrojn, domon apud domo, ĉiuj el ŝtonoj kaj multaj kun fenestroj. Antaŭe li ne sciis, ke ekzistas domoj kun fenestroj, ĉar li neniam antaŭe vidis tian domon. En Tenejapa estis kelkaj, sed la fenestroj estis nur lukoj kun kradoj. Kaj nun li vidis ĉi tie fenestrojn kun vitrotabuloj, kaj li vidis eĉ vendejajn fenestrojn kun grandegaj vitrotabuloj, post kiuj la varoj estis staplitaj kaj aspektis tiel, kvazaŭ oni tuj povus forpreni ilin.

Li vidis ĉi tie bovoĉarojn, la carretas, la unuan fojon.

Ĝis nun li ne sciis, ke ekzistas iuj ĉaroj aŭ veturiloj, kaj ke tiujn ĉarojn povas tiri bestoj, ĉar ankaŭ tirbestojn li ne vidis antaŭe. La kampojn de la bieno, kiel ankaŭ la kampojn en Tenejapa, oni ne plugis. Oni puŝis simple bastonon en la teron, en kiun oni ĵetis la maizograjnojn aŭ fabojn. Se efektive necesis iom plugi, ekzemple pro tomatoj aŭ pro kapsikoj, tio okazis per plugo, kiu verdire ne estis pli ol bastonego, tirata de peono. De kie Andrés do povintus preni la scion pri tirbestoj? De tiaj vojoj, sur kiaj grandaj veturiloj aŭ nur ĉaroj povus veturi, ekzistis eĉ ne unu en la tute vasta kaj granda distrikto. Ĉiuj vojoj estis nur malvastaj padoj, ofte tiel mallarĝaj, tiel ŝtonplenaj, tiel truigitaj kaj tiel lozaj, ke eĉ por pakmuloj estis malfacile iri sur ili sen danĝero. Andrés aŭdis de ĉaristo, ke la ĉaroj faris veturojn dekkvinoble pli longajn ol la vojdistanco de Tenejapa ĝis San Cristóbal. Kaj de Tenejapa ĝis San Cristóbal ŝarĝmulo bezonas plenan tagmarŝon.

La knabo skeptike rigardis la ĉariston, kiu rakontis tion al li. Sed aliaj ĉaristoj diris la samon. Kaj indiĝena salkomercisto, vendante siajn varojn surstrate, demandate de li, diris, ke tio estas tute ĝusta, kaj ke li scias tion, ĉar li iam akompanis ŝarĝon da salo sur ĉaro ĝis Arriaga.

Tiel Andrés ricevis la unuan fojon impreson pri la grandeco de la terglobo, sur kiu li vivis.

Ĝis tiam li tute ne havis imagon pri la grandeco de la tero, sur kiu li vivis. Por diri la veron, li neniam pensis pri tio. Kiam oni parolis en la domo aŭ en la vendejo de don Leonardo pri Tullum, Tonalá, Tapachula, San Gerónimo, Veracruz kaj pri Meksiko, li imagis al si la urbojn tiel, kiel Tenejapa estis, la sola urbo, kiun li konis. Kaj se oni interparolis pri tio, ke tiuj urboj tre malproksimas, li kalkuladis por si, ke ili certe duoble aŭ trioble aŭ maksimume kvaroble tiom malproksimas ol la hejma bieno Lumbojvil de Tenejapa. Ĉiukaze li certis, ke tiuj urboj ankoraŭ troviĝas interne de la horizonto. Ĉar tie la mondo, kiel ĉiu scias, tute finiĝas.

Alia ĉaristo, kiun li renkontis en la portiko de la cabildo, de la municipa sidejo, kun kiu li vespermanĝis ĉe indiĝenino, kiu varmigis sur lada kuirilo maizoflanojn kaj nigrajn fabojn, diris al li, ke la veturo de la ĉaroj finiĝas en Arriaga, kaj ke Arriaga estas fervojstacio. Kaj kiam Andrés demandis, kio tio estas, la ĉaristo klarigis al li, ke tie grandegaj veturiloj alportas el foraj landoj la varojn, kiujn oni poste ŝarĝas sur ĉarojn kaj transportas en la internon de la lando. Li diris eĉ pli. Li diris, ke tiaj veturiloj estas multe pli grandaj ol ĉaro, ke tia veturilo estas tiel granda kiel ŝtona domo, kaj ke sola ĉaro entenas tiom da varoj, ke oni per ili povas tute plenigi kvindek ĉarojn. Tiuj veturiloj veturas sur vojoj faritaj el fero, kaj kvardek de tiaj veturiloj kaj ankoraŭ multe pli da ili estas tirataj de alia granda veturilo, kiu faras multe da fumo kaj ege ĝemas kaj ŝvitas kiel granda besto. Kaj tiu nomiĝas ferrocarril, la fervojo.

La vorton ferrocarril Andrés konis, ĉar li lernis skribi ĝin ĉe la instruisto. Sed la instruisto ne povis klarigi la aferon al li, ĉar la instruisto neniam vidis fervojon, ankaŭ ne bildon de ĝi, kaj tial li ne povis imagi al si la aĵon. Li devis esti kontenta pri tio, ke la lernantoj lernis kaj senerare skribis la vorton. La vorto estis en la legolibro. Sed ĉar Andrés povis legi kaj skribi la vorton, li sentis strangan parencecon al la aĵo. Kiam la ĉaristo klarigis la fervojon, kiel ĝi aspektas, ĝemas, ŝvitas, tusas, bojas kaj anhelas, preskaŭ ŝajnis al la knabo, kvazaŭ li jam vidis ie fervojon. Ĝi ne estis fremda, nova kaj neatendita afero por li, ĉar li sciis kiel nomi ĝin , ja eĉ kiel skribi. Spite al sia ĝemado kaj muĝado la monstro ne timigis lin. Tute male, li deziris vidi la monstron proksime antaŭ siaj okuloj. Kaj li eltrovis, sen konsciiĝi pri la okazaĵo, ke la konado de nekutima aĵo kaj la sciado de ĝia nomo, forrabas de ĝi la potencon disvastigi teruron. Kaj, ĉar li ne nur sciis, sed eĉ povis skribi la nomon, tio donis al li fortan senton de sekureco kaj vekis memkonscion en li, kiel li sentis ĝin neniam antaŭe.

Pro tiu por si mem apenaŭ rimarkinda interna travivaĵo, kiun li havis en tiuj malmultaj minutoj, nome, ke tiu terura monstro, prezentite de la fanfaronema ĉaristo multe pli terura kaj timiga ol ĝi fakte estis, nur tial ŝrumpis, ĉar oni konas ĝian nomon kaj ĝin per literoj kapablas komprenigi kaj videbligi al si, la knabo subite plene komprenis la valoron de klereco. Li povis klarigi tion al neniu. Li nur sentis ĝin.

Kaj ju pli li meditis pri tio, des pli klara iĝis por li, des pli klara iĝis ĉirkaŭ li, kaj des pli klara iĝis per unu fojo la tuta mondo. La sciata vorto klarigis kaj dismembrigis tiel komplete la tutan aĵon, ke nenio mistero plu restis je ĝi. Ferrocarril. Tre klare. Ferro signifas feron, carro signifas veturilo, riel relo; do veturilo el fero, kiu veturas sur reloj. Tio ĉi en la vorto estis nur iom obskurigita, ĉiun vorton oni faris pli kurta, por ke la tuta vorto ne fariĝu tro longa.

Per tio li havis la ideon, ke tiel estas propable kun ĉiuj vortoj, ke ĉiuj vortoj precize klarigas aĵojn aŭ procedojn kaj tre sobre solvas la sekretojn de la aĵoj aŭ procedoj. Li serĉis per sia cerbo kelkajn aliajn vortojn. Kaj ĝuste, laŭ lia rapide ekfulmanta opinio estis tiel ĉe ĉiu vorto.

Ekde nun li havis tute alian opinion pri la klereco. Li nun ne plu pensis, ke klereco estas utila nur por labori pli sukcese kaj pli rapide en vendejoj. Li sentis, ke la lernado kaj la klereco havas ankoraŭ alian, eble pli grandan valoron ol la nuran utilecon en negocoj. Li faris pensajn saltojn.

Li travivis la samon kiel iu, kiu deduktas malgrandan filozofian teorion el akre limigitaj rilatoj en la ekonomia aŭ socia vivo de la homoj. Li ne scias, ke tiun saman teorion antaŭ li deklaris jam multaj homoj, kaj ke inter tiuj estas ĉirkaŭ kvindek homoj, kiuj jam konis la bazan ideon de tiu malgranda teorio, kiam Aristotelo ankoraŭ vendis sandalrimenojn en la stratoj de Ateno, por ke li almenaŭ povu vivi. Jam en tiu tempo filozofo nur de siaj mondrenversaj doktrinoj ne povis vivi; li bezonis laboron, kiu sekurigas al li la panon kaj la salon, komercon por artikloj de la ĉiutaga senfilozofia vivo. Kaj kiel al ĉiuj okazas, se ili opinias, ke ili kaptis novan ideon, tiel ankaŭ al Andrés. Li supozis, ke la klereco povus detrui la minacantan kaj timigan potencon de idoloj, de pastroj kaj de ĉiuspecaj fantomoj de la superstiĉo, kiuj per siaj grimacoj influas la homojn. Kaj li pensis, se la klereco povas sendanĝerigi nekonatajn monstrojn kiel la fervojon, se ĝi povas puŝi idolojn kaj minacantajn fantomojn de ĝiaj fundamentoj, la klereco certe ankaŭ devas esti kapabla liberigi la patron kaj ĉiujn peonojn de la hejma bieno de eterne ŝarĝanta sklaveco.

Li havis la klerecon, kaj li liberis.

Sed liajn konfuzajn pensojn abrupte interrompis Lucio, la mulisto, kiu morgaŭ matene kun li devos transporti la varojn al Tenejapa.

"Kie vi dormos, Andrés ?" demandis Lucio.

"Mi povas dormi ĉie tie en en la portiko de la municipa domo", diris Andrés . Li jam sternis sian maton, nur tri paŝojn for de tiu indiĝenino, kiu tenis ĉi tie varma la tutan nokton la simplajn manĝojn por mulistoj kaj ĉaristoj.

"Tion ne faru", diris Lucio. "Venu kun mi. Ni dormos en la pordega enirejo de don Ambrosio, kie estas la varoj. La muloj, starantaj en la malantaŭa korto, rapide atingeblas. Ni ŝarĝos ilin je la dua matene. Tiel ni ĉirkaŭ la kvara jam estos sur la vojo."

Tio memorigis lin, ke li ne estas libera, ke li ne povas fari, kion li volas, ke li eĉ ne povas dormi ĉi tie en la portiko, kie, pro la alvenantaj kaj forveturantaj viroj sur ĉevaloj, pro ĉaristoj, mulistoj, vagantaj indiĝenaj potkomercistoj kaj korboplektistoj, regas vigla vivo dum la tuta nokto, kie multe da aferoj rigardeblas kaj aŭdeblas. Li devis dormi tie, kie la mulisto Lucio plej rapide povas disponi pri li sen antaŭe devi serĉi lin. La remarŝon kun la varoj komandis Lucio, kiun lia mastro persone respondecigis pri la transporto. Kaj ankaŭ Andrés havis sian mastron, kiu ordonis al li, ke li akompanu la varojn, ĉu plaĉis, ĉu ne plaĉis al li. Ĉar la mastro donis al li la manĝon kaj la permeson, ke li sternu la maton en angulo de sia domo.

Andrés en siaj sovaĝe kirliĝantaj pensoj eltrovis por si la ideon, ke la klereco, kiun li supozis havi, povas detrui ĉian timon pro monstroj kaj idoloj. Sed kiam Lucio, kiu sobre kaj praktike parolis pri la ĉiutagaj taskoj, memorigis lin pri lia mastro, Andrés ektimis denove. Pro sperto li bone sciis, kiel furioze kaj kolere don Leonardo povas fariĝi, se oni eraris pri laboro aŭ se io ne tiel funkcias, kiel funkciu laŭ lia deziro. Li sciis, ke don Leonardo, kiam li koleriĝis, sen hezito ekkaptis breton aŭ dikan bastonegon aŭ feran kestorubandon, aŭ kion ajn li povis preni en la manon, kaj draŝis ĝin sur lian kapon.

Kiel helpu klereco en tiu kazo, pensis Andrés , kiam li kun Lucio trotis tra la tenebraj stratoj al la domo de don Ambrosio. Ke li, Andrés , povis legi, skribi kaj kalkuli, utilis nur al lia mastro, al don Leonardo, ne al li mem. Li restis tiu, kiu li estis, peono, kiu ne ricevis salajron, kiu devis obei, kion ajn oni ordonus al li, kiu dum la dudek kvar horoj de tago devis ĉeesti, se oni vokas kaj bezonas lin.

Sed li estis tamen libera. Ĉar li sciis, kio estas libero. Libera estis la peono, kiu ne estas enfermita en ŝmira truo, kiu havas la nomon karcero aŭ prizono. En tiun truon la patrono povis sendi peonon, kiam ajn li volis. Kaj libero estis, se ili dimanĉe ne kunligis al oni la manojn kaj la piedojn sur la dorson pro maldiligenteco dum la semajno, aŭ pro malobeemo, aŭ ĉar bovido forkuris.

Andrés ne povis diri, ke li estas mallibera. Li nek kuŝis en karcero nek ligite en la selokamero de la bieno. Li estis libera. Kiam li iris je la sekvinta mateno kun la ŝarĝitaj muloj kaj la vojo estis sur la maldekstra flanko tro loza aŭ tro ŝlima, li havis la liberon elekti la vojon sur la dekstra flanko, por konduki la mulojn nelezitaj al la celo. Kaj li havis la liberon pli ŝarĝi la flavan mulon per kelkaj kilogramoj ol la grizan mulon. Kaj li havis la liberon fumi kelkajn cigaredojn, sub la kondiĉo, ke li havas ilin. Kiun plian liberon peono atendas de la vivo! Eble ankoraŭ la liberon edziĝi, kiam li havas la necesan aĝon kaj alia peono donas sian filinon al li, por ke li edzinigu ŝin. Kaj tiam li havis la lastan grandan liberecon, fari sufiĉe multajn infanojn kaj plenkreskigi ilin de la fruktoj de la malgranda kampo, kiun la patrono asignis al li, por tiel provizi la patronon per freŝaj peonoj.

Li havis ĉiujn liberecojn, kiujn li konis. Kaj se oni demandus lin pro ĝi, li per laŭta voĉo blekus la dogmon, kion oni enkapigis en la lernejo per soldateca dresado al la infanoj: "Mi estas libera civitano de sendependa nacio. Viva la patria! Viva!" Kaj li estus kredinta tion, kion li blekas.

PS:

Bonvolu legi tiun romanon en:

http://www.karapaco.de/u/B.Traven/btraven_cxaro.pdf

http://www.karapaco.de/u/B.Traven/B_Traven_Der_Karren_Erstausgabe.pdf