Hans-Georg Kaiser
La sonĝo

Mi havis la sonĝon,
ke mi staras antaŭ tribunalo kaj,
ke ili demandas min:
„Ĉu vi vere supozis,
ke la iometo da amo,
kiun vi havis, povus sufiĉi
por savi la mondon?“
„Ne“, mi respondis en tiu sonĝo,
„tion mi certe ne supozis,
sed mi tamen provis ĝin.


https://cezaroriginaloj.blogspot.com/